Numero 120 – printempo 2018

Viro fronte al virino

En nia epoko la socia situacio de la virino radikale ŝanĝiĝis. La emancipiĝo de virinoj estas fakto, kiu donas karakterizan trajton al la nuntempa vivo. Protagonistoj de emancipiĝo ĵetas ĉiam pli novajn sloganojn, kiuj montru la vojon al kompleta liberigo de virino kaj egaligo ŝin kun viro sur ĉiuj ebenaĵoj de la vivo. Sinjorino Simone de BeauVoir deklaris decideman batalon al mito pri „eterna virineco”, kiun ŝi opinias rezulto de dominado de viro en la socia-ekonomia ordo.

Estas tute ekster ĉia dubo, ke la virino havas la sa-majn homajn rajtojn, kiujn havas la viro, kvankam en pas-inteco la opinioj pri ĉi temo estis dividitaj. Esenca proble-mo de nia tempo fariĝis la tendenco al forviŝado de dife-rencoj inter vireco kaj virineco. Ĉu tiu tendenco vere servas al la konkreta homo?

*

‘La historio montras, ke sub la influo de knabino multaj geniuloj fariĝis geniuloj, poetoj – poetoj, sanktuloj – sanktuloj, herooj – herooj, anstataŭe sub la influo de edzino viro fariĝas nek poeto, nek heroo, nek sanktulo. Kutime li fariĝas industriulo, gene-ralo aŭ patro de familio’.

*

‘La aventuro de vivo devas esti travivita duope. Viro bezonas virinon, por ke li povu divide kun ŝi proprajn spertojn, travivaĵojn kaj malfacilojn. Viro vivas estontecon, virino direktas lin al nuntempeco. Per la kutima fakto, kiam edzino parolas al edzo: ‘jen mi’, viro hal-tas en sia agado, faras pli profundan meditadon pri si mem, malkov-ras sian damon de la koro. Ni bezonas tiujn interrompojn de agado’.

*

‘Ĉu mi konscie elektis ĉi tiun staton?… Mi estis tiam dekkvin-jaraĝa kaj mi travivis la unuan amon en mia vivo. Mi enamiĝis en knabo, kun kiu ni interkonis ekde frua junaĝo. Mi neniam konfesis al li tiun amon. Tamen mi ĉiam pensis pri li, mi revis pri feliĉo duope, la estontecon mi imagis en koloroj de ĉielarko. Malproksime de homoj kaj en deŝiro for de la realo ni estis tre feliĉaj… Estis bele, sed tio estis nur knabinaj revoj… La realo, kiu estas pli “vira”, ne re-aligas ĝisfine niajn revojn… Mi restis sola kaj mia libereco komen-cas pezi al mi’.

 

Ni naskiĝas sendefendaj. Kiam ni atingas la plenan konscion, ni malkovras nian solecon, limigitajn eblecojn, malcertecon. Aĵoj ne povas plenigi la malplenon, kiu ekzi-stas ĉirkaŭ ni. Homo bezonas homon. La supervenko de propra soleco dependigita estas de la persona ekkomunik-iĝo kun ‘vi’. Oni scias tamen, ke la plena kompletiĝo povas ekesti sole inter personoj de diferenca sekso. Pro tiu kaŭzo oni parolas, ke viro trovas sian kompletigon en virino kaj inverse: virino en viro. La sekseco malfermas homon al aliuloj en lia plej profunda intimeco.

Ni ne kapablas imagi konkretan homon sen difino de lia sekso. La divido je sekso – vira kaj virina – determinita estas de la korpo, kiu konsistigas la konstituan elementon de homa naturo. La konsekvencoj de ekzisto de sekso tuŝas ĉe homo preskaŭ ĉiujn vivsektorojn. La sekso ne estas kategorio ekskluzive biologia, sed ankaŭ socia kaj kultura. Ligita estas ĝi kun la tuta homa persono ĝis tiu grado, ke al plena homeco oni maturiĝas tra la pleneco de vireco aŭ virineco. Pro tiu kaŭzo ankaŭ la „vireco” kaj la „virineco” estas alvoko de Dio, direktita sub adreso de homo, kiun ne-cesas akcepti. Tio estas ebleco por realigi, tasko por solvi, neceso por plenumi. La vireco kaj la virineco tio estas du diversaj manieroj realigi la homan ekzistadon. Ne temas pri la batalo, rivaleco aŭ supereco, sed pri la kompletiĝo, kreo de unueco, reciproka sindonemo. Estas neniaj bazoj, kiuj pravigus la superecon de unu sekso super la alia.

Rimarku, ke la viro trovas kompletigon en virino, kaj ne en virinoj, kaj inverse: la virino en viro, kaj ne en viroj. Tio estas principa momento en la viraj-virinaj kontaktoj. La homa persono posedas du dimensiojn: internan kaj eksteran. La ekstera dimensio tio estas kapablo ekligi dia-logon kun la ĉirkaŭantaro. Danke al tiu kapablo la homo eniras diversspecajn rilatojn sociajn, kiuj baziĝas sur la ideo de frateco. Tamen ne estas socio kiel tia: ekzistas kon-kretaj homoj, kiuj kreas socion. La socio ne baziĝas sur la elemento vira aŭ virina, sed baziĝas sur la homa elemento, kiun konsistigas la paro: viro kaj virino, kiuj reciproke sin kompletigas.

La reciproka kompletiĝo de viro kaj virino havas lokon en la plej profunda homa ‘mi’, kie efektiviĝas la integrado de homa elemento: ‘mi’ realiĝas en ‘vi’. La homa persono fermita estas tamen en sia intimeco. Ne ĉiu estas allasita al la plej intima ‘mi’. Tien eniras nur tiu unu per-sono, danke al kiu realiĝas la integrado de homa elemento. Tio devas esti persono de alia sekso, ĉar nur la virino povas kompletigi viron, kaj la viro – virinon. Tiu unika siaspeca renkonto en la plej profunda homa ‘mi’ donas komencon al komunumo, kiu baziĝas sur la rilato: edzo – edzino. En tiu ĉi kazo estas konservita la plej profunda intimeco de homo. La viro kaj la virino fordonas sin reciproke en la amo. Nenio miriga, ke la sekskuniĝo, kiu estas esprimo de la plej profunda spirita unuiĝo, povas havi lokon sole en la geedza amo.

En la sekskuniĝo viro kaj virino allasas sin reciproke al partopreno en sia plej profunda intimeco, tie kie oni donas ĉion – postulante nenion interŝanĝe. Tiu amo estas tiel forta, ke ĝi eĉ „devas” krei. Ĝuste ĝi troviĝas ĉe la bazo de homa vivo. La amo inter viro kaj virino direktita estas ĉiam al la tria. La infano estas esprimo, signo kaj frukto de tiu amo.

La ebleco de reciproka kompletiĝo dependigita estas de la fundamenta unueco kaj diferencoj, kiuj ekzistas inter viro kaj virino. Tiuj diferencoj estas tre videblaj sur la bio-logia kaj psikologia ebenaĵo. Oni devas akcenti, ke la viro kaj virino diferencas inter si ne nur per la seksaj ecoj, per la maniero moviĝi kaj paroli, sed ankaŭ per la sinteno fronte al la mondo, fronte al personoj kaj aferoj, kaj ankaŭ fronte al la sfero de propra sekso. La viro vivas sian seksecon en maniero tre konkreta kaj aktiva, sed la virino orientigita estas por ricevo de seksaj stimuloj per tuta sia korpo.

La esencaj diferencoj konturniĝas ankaŭ sur la psiko-logia ebenaĵo. La viran inteligentecon karakterizas la aspiro al logika ekkono de fenomenoj, la kapablo krei pensajn konstrukciojn, la racionalismo, anstataŭe la virino pli bazi-ĝas sur intuicio, pli facile adaptiĝas al medio, estas pli sent-ema pri la alia homo. La viro realigas sin mem pere de ago, agado, tial precipan atenton li turnas al la etiko de devo, anstataŭe la virino vivas la pretecon al senĉesaj sindediĉoj kaj tial ŝi alfiksiĝas al la etiko de amo.

Atentu pri la principa momento: ĉiu sekso realigas siajn specifajn valorojn. La ‘vireco’ manifestiĝas en la do-minado de fizika kaj intelekta energio, en la malcedemo en aspiro al difinitaj celoj, en la kuraĝo, sed la ‘virineco’ en intuicio, en la delikateco fronte al aliaj, en la sentemo pri la ĉirkaŭanta nin mondo. La virina honesteco ne estas difekto, sed kvalito, kiu poluras la viran senindulgon.

Rimarku, ke la homa elemento havas duoblan viz-aĝon:  viran kaj virinan. Do nenio miriga, ke la viro el na-turo inklinas al virino kaj inverse la virino al viro. Tute prave oni substrekas hodiaŭ, ke nur la kuniĝo de viro kaj virino konsistigas la integralan homan elementon. La viro estas tio, ‘kio mankas al virino’, kontraŭe la virino estas tio, ‘kio mankas al viro’. La troaj adeptoj de la emancipiĝo de virinoj ne povas forgesi tion, ke ĉiu ĉelo de la homa korpo surportas la signon de propra sekso.

Ĉiu homa persono devas finrealigi sin mem en la libereco. Samgrade tio koncernas viron kaj virinon. Ili am-baŭ devas havi egalajn rajtojn en la kondukado de dialogo kun aliaj liberecoj: kun Dio kaj kun alia homo. La virino ne povas esti reduktita al rolo de objekto, aĵo, aŭ t.n. „virina naturo”. Ŝi devas akiri ion pli ol admiron kaj adoron de viro: ŝi devas akiri la rajton pri estimo pro la digno de homa persono. Ŝi ankaŭ estas libera persono, havas la rajton pri sindifino pro la celo, posedas eblecojn por mult-obligi la spiritan akiraĵon de la homaro. Ni devas konfesi, ke la historio ne estis justa por la virino.

La viro kaj la virino posedas la samajn rajtojn de ho-ma persono. Tio en nenio ŝanĝas la fakton, ke ĉiu el ili devus finrealigi la specifajn valorojn de propra sekso. La viro devus disvolvi la ‘virajn’ atributojn: inteligenteco, volo, karaktero, energio, sinrego. Ili devas manifestiĝi en lia agado kaj konduto. Sed la virino devus atenti pri: senti-mentaleco, sentemo pri aliaj, delikateco, pacienco, amemo, hontemo.

Vi pravigos min certe, ke nia civilizacio estas tro ‘vira’: scienco analiza, subtaksado de intuicia ekkono, starigo je tekniko, planado, manko de ĝenerala sintezo kaj amo. La virino, kiu „amas per kapo kaj pensas per koro”, ne okupis ankoraŭ la ĝustan lokon en la socio. Ni bezonas la virinajn okulojn, por fari konvenan sintezon, por finkom-preni aliajn, por ekligi la dialogon kun Dio, kun la socio, kun ‘Vi’. Iujn valorojn ni scipovas ekkompreni sole danke al patrina koro de la virino.

Certe vi rimarkis, ke en la amasa kulturo manifest-iĝas la tendenco al maskligo de la virino. Multaj virinoj subiĝas al pseŭdoemancipiĝo kaj rezignas pri la neripetebla aparteco. Simptomo de tio estas identaj plaĉoj kaj inklinoj, vestoj kaj konduto-stilo, cigaredoj, alkoholo, sporto, spek-takloj. La favoraĵo montrata al la virino ŝanĝiĝis je t.n. kompana rilato, ŝajne demokratia, kaj efektive senigita je ĝentileco, malafabla kaj vulgara. Evidente, ke ankaŭ la vir-inoj mem portas iusence la respondecon por tia stato de la aferoj. La liberigo de virino ne povas limiĝi al erotika „libereco”.

La konkreta homo devus ekkoni la fiziologiajn kaj psikologiajn leĝojn, kiuj regas la viran sekson ne tiucele, por ekspluati ilin al egoismaj celoj, sed tiucele, por ekligi la personan dialogon sur la ebenaĵo de amo. Respekto al tiuj leĝoj estas la morala devo de ĉiu el ni. La viro kaj la virino estas reciproke respondecaj pri si. Kun tio kuniĝas multaj problemoj, kiuj havas lokon en la ĉiutagaj kontaktoj inter personoj de aliaj seksoj. Evidentiĝas, ke ĉi-momente la pli-multo da kolektivaj perfortoj provokataj estas nekonscie de la knabinoj mem, kiuj ne havas eĉ la plejetan ideon pri la leĝoj regantaj la psikon de viro. La virino ne povas provoki viron sin gvidante per propra virineco, ĉar post transpaŝo de certa limo ne estas ebleco retiriĝi. La kontaktoj inter personoj de mala sekso devas baziĝi sur la reciproka kono, respekto kaj respondeco pri si.

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 46; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony