Vigilia rememoro
Vigilia rememoro
Grandega ĉambro – la ĉambr’ familia.
En la mezo tablo staras.
Junaĝa hejmo, ho hejmo mia,
kun kortuŝo mi vin rememoras!
La tablo tute blanka estas,
en angulo kristarbo brilanta.
Multe da homoj parolas kaj kantas.
Solena etoso en la ĉambr’ reganta.
Malriĉaj amikoj, familianoj multaj
ĉe l’ blanka tablo sidiĝas.
Laŭ tradicio manĝaĵoj bongustaj
sur la blanka tablo troviĝas.
Super ĉiuj manĝaĵoj la oblato regas.
La blanka oblato kuŝanta,
la amon kaj pacon heroldas –
heroldas la oblato blanka.
Unu al alia kore bondeziras,
sincere kiel frato al frato.
Iafoje larmo el okuloj fluas
kaj falas ĉe l’ blanka oblato.
Kristo naskiĝis, alvenis Dio –
solene ĉeestantoj kantas.
Alvenis Amo, ĝojegas ĉio –
en la loĝejo voĉoj aŭdiĝas.
Similaj voĉoj kuru tra l’ urbaro,
tra l’ tuta mondo kun blanka oblato,
por ke la pac’ regu inter la homaro,
por ke am’ dominu en homaj rilatoj! Zofia Kamieniecka