Vegetarismo – impulsoj – argumentoj
Vegetarismo – impulsoj – argumentoj
Rilate vegetarismon kiel larĝe disvastigitan socian fenomenon estas plej diversaj komprenoj kaj eksplikoj. La vegetarismo kiel sistemo de nutrado, kiu permesas konsumi nur vegetalajn manĝaĵojn, estas rezulto ne nur de religia eksterordinareco, sed ankaŭ kiel saniga dieto profilaktika al iuj malsanoj.
Por akiri plenan imagon, mi faris etan esploradon. Mi utiligis renkontojn – parolojn kun 10 arbitre hazardaj vegetaranoj.
Jen la rezulto:
– Nur unu devenas de vegetara familio: daŭras la familia tradicio;
– Du deklaras ke kompatas buĉitajn bestojn;
– Du pro malsamaj okazoj;
– Unu pro naŭzo, dirante „Mi imagas kiel viando de eksvivulo nun kadavro putras en mia korpo. Tio abomeni-gas min”;
– Du pro religiaj motivoj;
– Interesaj estas respondoj de du junulinoj: Unua – pro deziro esti gracia, alia – „Mi malemas maĉi, kaj prefe-ras nutraĵojn, kiuj ne bezonas daŭran maĉadon”.
Ne mankis oponantoj. Unu el ili apogas sin sur Biblio, eĉ citas „Agojn” ĉapitro 10, verseto 13, ke Dio benis viandaĵojn, dirante: „buĉu kaj manĝu”. La ĝustan sencon de tiuj Bibliaj vortoj oni povus ekspliki laŭ diversaj vidpunktoj.
Mi klarigis, strebis pruvi – argumenti, ke la naturo estas sufiĉe riĉa je manĝeblaj kreskaĵoj, ke ni ne rajtas neniigi la vivon de diversaj estuloj, por ke ni vivu bonstate, plenplezure.
Finfine ĉiuj vegetaranaj disĉiploj pritaksas TEVA sloganon-moton: „Vivu, lasu vivi” kiel peton aŭ alvokon: ĉiu povas vivi laŭ sia kompreno, sed neniu rajtas senigi aŭ malmultigi vivantajn estulojn, kiuj interalie subtenas la na-turan ekvilibron.
Ivan Tr. Minĉev