Numero 117 – somero 2017

Valoro de laboro

„Homo naskiĝas por suferoj, kiel birdoj por flugado supren” (Ijo 5:7).

 

Kara junularo!

 

– Ĉu oni staras, ĉu oni laboras, tamen ricevi du mil zlotojn volas. – Laboro ne estas leporo, ĝi haltos, ne forsal-tos. – Kia ago, tia pago (Kia estas via laboro, tia estas via valoro). – Ne estas artaĵo laciĝi labore por perlabori, estas artaĵo tiel perlabori por ne laciĝi labore. – Morto al naiv-uloj…

Tiaj kaj similaj diraĵoj pri laboro cirkulas en nia socio.

Laboro. Magia vorto de la 20a jarcento. Idolo kaj samtempe moloko, al kiu ĉiuj servas. Temo de centoj da ra-diaj disaŭdigoj, raportaĵoj, artikoloj, intervjuoj… Temo de sociologoj, ekonomikistoj, laborantoj, kuracistoj, ĵurnalis-toj, verkistoj… Akso de homa vivo, ĉirkaŭ kiu ĉio turniĝas. Vorto, kiu ŝanĝas la vizaĝon de la tero. Ŝanĝas reĝimojn kaj sistemojn, fontojn de bonstato kaj progreso. Servas al milito kaj paco, al familio kaj socio. Naskas ĝojon kaj sufe-ron. Egale ĉu tio estas laboro fizika aŭ mensa, facila aŭ malfacila, kreiva aŭ mekanika. Tio estas „hobio” de nia jar-cento kaj de la tuta homaro sur spaco de jarcentoj.

 

Kio ĝi estas?

Malbeno – diras pesimistoj. Pruvo: peno, malsanoj, larmoj; pruvo: mil akcidentoj ĉe laboro; pruvo – ruinoj de detruitaj urboj, arsenaloj troplenaj de krimaj instrumentoj, kiuj estas fruktoj de homa laboro. Pruvo – ĉiu domego, ver-koj de arto kaj kulturo kunigitaj kun ŝvito, peno kaj ofero de milionoj da homoj. Pruvo – koncentrejoj kun la cinika surskribo „Arbeit macht frei” [laboro faras libera]. Cetere la Sankta Skribo konfirmas tion: „Malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo (…) ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita” (Gen 3:17.19).

Laboro – precipe hodiaŭ, havas preskaŭ nur ombrojn. – Ni naskiĝis en epoko de maŝino. De tie la rolo de homo ĉe ĝi estas prefere pasiva, laboro monotona, homo ne sen-tas ĝojon, fariĝas rado de tiu monotoneco. Kio estas pli malbone, la valoron de laboro oni pritaksas laŭ plenumitaj normoj. De tie hasto, fuŝproduktado, ĉasado je facila tasko, vetkuro, konkurado…

Optimistoj diras: laboro estas beno. Beno por unu-eco. Sufiĉas demandi malliberulojn, kiuj ne rajtas labori, aŭ maljunulojn, emeritojn, ili respondos al vi, ke ilia plej gran-da malfeliĉo estas tio, ke ili ne povas jam labori, ke estas nebezonaj, ke estas eksterkrampe de vivo. Laboro estas be-zono, vivneceso de homo, fonto de vivteno, naskas ĝojon, kontenton, disvolvas fortojn kaj personecon de homo. Estas beno por familio kaj socio. Sen laboro ne estus progreso, kulturo, ne estus urboj, domoj, preĝejoj, hospitaloj, lernejoj k.s. Laboro kondukas kaj kunigas homaron en unu fami-lion, kontribuas al firmigo de paco en la mondo.

 

Cetere Kristo Sinjoro mem laboris. Li nuligis malbe-non pezantan sur la fizika laboro, ŝanĝis opinion de la anti-kva mondo pri laboro. Levis ĝin el malestimo laborante ĉirkaŭe 30 jarojn en Nazareto. Fizike laboris Lia Patrino. Al laboro sin donadis la apostoloj.

 

Kion la Eklezio opinias pri laboro?

Ĝi povus diri, ke por homo laboro estas kaj malbeno kaj beno. Malbeno kaŭze de la origina peko. Havas siajn ombrojn. Sed estas ankaŭ beno. Estas donaco de Dio. Ne homo ĝin elpensis – sed Dio. Li kunigis ĝin iamaniere kun la naturo de homo tiel, ke ĝi fariĝas bezono de lia animo.

„Submetu la teron al vi” – jen programo donita al homo fare de Dio. De tie la denaska volo al laboro, ĝojo naskiĝanta el agado. Ne mirige, ĉar la homo devas kontinui la Dian kreado-verkon. Devas esti kaj estas kunlaboranto de Dio en la verko de mond-aranĝado. Tio estas gesto kaj donaco de Dio transdonita al homo. Dio povus krei ĉion jam preta, eĉ manĝaĵon kaj aliajn aĵojn bezonajn al homo por vivo. Sed ĝuste la homon Li provizis per racio kaj kon-fidis al li daŭrigon de sia verko.

Tio estas ŝanco donita al homo por disvolvi sian per-sonecon, siajn kapablojn fizikajn kaj spiritajn, sanon kaj korpan harditecon. Tio estas ŝirma remparo por la animo antaŭ peko. Fero, kiam longe kuŝas, kovriĝas per rusto. Same senaktiveco estas fonto de malbonaj pensoj, deziroj kaj agoj.

Laboro donas ĝojon. Vekas noblan fieron ĉe la vido de farita verko, naskas kontenton kaj feliĉon pri plenumita devo. Estas preĝo de la mondo, ŝlosilo al la ĉielo. Estas lig-ilo kuniganta homojn inter si. Tio estas komuna lingvo sur-voje al paco kaj homa unueco. De tie la konkludo: Vi devas estimi vian kaj fremdan laboron. Kaj se vi volas instruiĝi tiurilate, do „iru al la formiko, vi maldiligentulo, rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu” (Sen 6:6). Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.35, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony