Numero 117 – somero 2017

TUTE VIA, MARIA

Post longa paŭzo revenas la Televida Teatro kun la spektaklo „Totus Tuus” liganta al la tempo de brileco de ĉi scenejo. Tiun „paŭzon” mi komprenas ne en la signifo de tempo (ĉar ja la Teatro de TVP ne estis likvidita, ĝi funk-ciis dum la antaŭa aŭtoritato kaj plu funkcias dum la nuna), sed en la signifo de dimensio de intelekta meditado, de la arta nivelo kaj graveco de la temo. „Totus Tuus” bonege lo-kiĝas en la iama speco aŭ ĝenro de la Televida Teatro, kia estis la neforgesebla Sceno de Fakto. (…)

En „Totus Tuus” ĉiuj ludantaj geaktoroj rilatiĝas al la aŭtentaj personoj  kaj ĉiuj prezentitaj eventoj okazis efektive. La ĉefa heroo estas Johano Paŭlo la Dua (Ireneusz Czop). La agado de la spektaklo ampleksas la tempon ekde la 13a de majo 1981, kaj do ekde la atenco kontraŭ Johano Paŭlo la Dua sur la placo de Sankta Petro en Romo, kaj la tempon de restado en la kliniko Gemelli. La rakonto estas traplektata per pli fruaj okazintaĵoj. Estas ĉi tie tre esencaj intrerparoloj de Karolo Wojtyła kun la Primaso Stefano Wyszyński (en ĉi rolo Olgerdo Łukaszewicz), kun Papo Paŭlo la Sesa (Wojteĥo Wysocki), kun Kardinalo Andreo M. Deskur (Hiacinto Bursztynowicz), Wanda Półtawska (Beata Fido), aperas ĉi tie ankaŭ Prof. Stefano  Świeżawski (Vieslavo Komasa) kaj aliaj. La rolon de Karolo Wojtyła / Johano Paŭlo la Dua ludas mildige, en interna koncentriĝo Ireneuŝo Czop. La interparoloj grandparte koncernas la situacion de la Eklezio en Pollando. Estas ankaŭ levita la temo de Fatima. Johano Paŭlo la Dua nur post la operacio en la kliniko Gemelli ekkonas la Trian Misteron de Fatima. Tio estas unu el la plej gravaj temoj de la spektaklo. Forte sonas la vortoj de la Tria Fatima Mistero skribitaj de Fratulino Lucia. Verdire ĉiuj vortoj, kiuj falas, estas esen-caj, enskribiĝas en la signifajn kuntekstojn. (…)

La spektaklo estas realigita kun kulturo, granda sent-emo kaj konservo de konvena modereco en la prezentado de spirita spaco de Johano Paŭlo la Dua. Trovi la konvenan formon por vidigi la spiritecon de persono kaj traduki  ĝin en la teatran signon estas tasko vere danĝera. Temas pri tio, por senintence ne fali en komikecon aŭ banalaĵon. Paŭlo Woldan, la reĝisoro, bonege venkis tion. Iufoje sufiĉis unu eta gesto de aktoro aŭ koncentriĝoplena vizaĝo esprimanta la profundan internan travivaĵon. Tiel estas en la kortuŝa  adiaŭa sceno dum la telefona interparolo de du grandaj personoj, gigantoj de la katolika Eklezio: de la resaniĝanta Johano Paŭlo la Dua kaj la mortanta Primaso Stefano Wyszyński. La simboliko de tiu sceno restas en memoro. Same kiel la sceno, kie Kardinalo Karolo Wojtyła en sep-tembro 1978, tuj antaŭ forveturo al Romo por la konklavo, genuas antaŭ la Mirakla Bildo en la helmonta kapelo kaj kun la vizaĝo plena de profunda emocio fikse rigardis en la vizaĝon de Dipatrino, fordonante sin al ŝia protekto. Tiam kiel ĉiam li promesadis al Ŝi Totus Tuus, Maryja, Totus Tuus (Mi estas tute via, Maria).

 

„Totus Tuus” scenografio kaj reĝisorado Paweł Woldan, fotoj Jarosław Żamojda, Teatr TVP, pr. 1, emisio 24-an de oktobro 2016, 20:30.

 

Temida Stankiewicz-Podhorodecka, teatra kritikisto

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El: Nasz Dziennik, nasz magazyn, 22-23 de oktobro 2016

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony