Numero 107 – printempo 2015

Trans „fera barilo”

Tio okazis meze de pasinta jarcento. En nia urbo okazis Kongreso de Bulgara Esperantista Asocio, kiun par-toprenis delegacioj kaj gastoj el diversaj landoj. Laŭ mia peto loka kongres-komitato sendis invitilon al mia leter-amiko en Svedio. Li ege ekĝojis – tiun veturadon li akcep-tis kiel donaco okaze de la sukcesa fino de lernado en gim-nazio. Liaj gepatroj volonte pagis elspezojn.

Laŭ anticipa persvado, mi renkontis lin apud fervoja stacidomo. Li partoprenis en kongreslaboro kun junula gru-po, sed tuttempe estis mia gasto. Mi konatigis lin kun aliaj gejunuloj kaj tute normale akompanis lin ĝis vagonaro. Ni disiĝis amike.

La plago trafis nin pli malfrue. Mi ne scias, kiel niaj regantoj ekhavis svedan ĵurnalon kun artikolo de mia gasto. Oni ricevis akuzon, ke mi invitis junulon, kiu post reveno al sia patrolando ege insultis, sakris nian landon.

Mi ekdeziris de li ĵurnalon kaj lian artikolon traduki-tan al Esperanta lingvo. La organoj de nia registaro ekdezi-ris artikolon, tradukitan al bulgara lingvo, validigitan de ambasado.

Svedaj ĵurnalistoj demandis lin, kiel li trapasis „feran barilon”.

– Li respondis ke ne ekzistas „fera barilo” – ĝi estas nur imaga en kapoj de politikistoj;

– En bulgaraj vagonaroj ne troveblas akvo por trinki dum veturas vojaĝantoj, sendepende kiom longe daŭras ve-turado;

– En vagonaroj estas multe da pasaĝeroj starantaj pro manko de sufiĉaj sidlokoj;

– En Bulgario li vidis multe da kamionoj – rusa pro-dukto;

– En Bulgario li vidis malpli da aŭtoj – kompare kun Svedio.

Li deklaris multe da laŭdaj vortoj pri Bulgario, pri ĝiaj naturaj belecoj. Li estis admirata de belegaj bulgaraj knabinoj, kuirejoj, bulgara sistemo.

Nia registaro malkontentis, ke ne estis sufiĉe da laŭ-daj vortoj pri nia komunista sociordo (verdire ni ne intere-siĝis pri politiko).

Pli malfrue mi ekserĉis lin kiel korespondanto, sed li rezignis rememori tian abomenindan agadon de bulgaroj. Per tiu ĉi artikolo mi deziras substreki, ke malgraŭ multaj similaj okazoj Esperanto konservas sian vitalecon, sende-pende de politikaj ŝanĝoj, daŭre vivas kaj plenumas sian rolon por kiu ĝi estas kreita.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony