Numero 111 – vintro 2015

Tio povas tute ruinigi vian sanon

Ewelina Drela

Antaŭ nelonge mi ekaŭdis certan historion. Komence ĝi bonege amuzis min, sed post momento forte pensigis.

En aŭtobuso sidis mezaĝa viro. Li revenantis el labo-ro kaj pensis pri sia vivo. En la spirito li parolis al si mem: „Tia interpremiĝo en tiu aŭtobuso, apenaŭ eblas spiri. En laboro – senespero, laŭvica jaro sen plialtigo. Mia edzino maljuniĝas kaj fariĝas ĉiam pli malsana. La infanoj tute ne vizitas nin, ili konstante laboras por pagi krediton. Mi far-tas ĉiam pli malbone, vertebraro min doloras, malmultan mi havas forton por labori. Ne prosperis al mi tiu vivo”.

Malantaŭ li sidis anĝelo kaj ĉion precize notis, kaj poste diris: „Terure trista tiu homo. Kaj li havas tiajn tris-tajn dezirojn. Jes, sed lia deziro estas por mi ordono”.

Mi pripensas nun, ĉu vi komencis ridi, ĉu tamen tio pensigis vin. Kiam mi ekaŭdis tiun historion, mi komencis pripensi, kiel ege ni mem venenas nian vivon per senĉesa plendo kaj malkontento.

Ekpensu, pri kio plejofte vi parolas kun viaj parencoj kaj konatoj? Denove ĉio plikariĝas. Ĉefo ne donis al mi plialtigon, infanoj ne lernas, politikistoj ne respektas siajn promesojn. Malfacile alveni al kuracisto, apenaŭ oni sukce-sas vivon travivi, vetero estas aĉa. Kaj ĉiam la samo.

Oni diras, ke vi estas tio, kion vi manĝas. Kaj mi diros al vi, ke vi fariĝas tio, pri kio vi pensas kaj parolas. Senkonsidere tion, ĉu vi estas persono kredanta je Dio, je mono, je Alaho, Budho, aŭ simple vi kredas je nenio – pensoj havas kaŭzan potencon – tio estas fakto.

Aldone plendo kaj eterna malkontento negative in-fluas sur vian sanon. Se konstante vi pensas pri tio, ke vi fartas malbone, ĉio vin doloras kaj vi malsanetas – estas nur afero de tempo, kiam tion vi sugestos al vi mem kaj fakte komencos tiel esti.

Sed estas maniero por tio. Tre ofte via malbona san-stato estas efiko de veneniĝo de organismo per toksinoj. Se en via organismo cirkulas toksinoj, vi mem fariĝas toksa, tial plej bone seniĝi de ili en ĉi maniero. Estas plej efika, tio certas.

Sciencistoj el Universitato Stanford esploradis la influon de plendo al la homa sano. La rezultoj estis unusig-nifaj. Sufiĉas duonhora ĝemado tage, por daŭre difekti la cerbon.

Ĉu vi komprenas? Duonhoron! Nur duonhoron!

Kio pli, ne gravas ĉu vi mem plendas aŭ nur aŭskul-tas ies plendojn. Pli aŭ malpli frue tio finiĝas per difekto de neŭronoj en hipokampo t.e. tereno de cerbo, kiu responde-cas pri solvado de problemoj kaj ekkonaj funkcioj.

Sed ankoraŭ ne estas ĉio. De plendado oni povas sin dependigi. Kaj tio grave. Post kelka tempo ĝi tiel iĝas la dua naturo, ke malfacile estas imagi al si la vivon sen ĝi.

Hola, hola! Oni ne povas ja elverŝi la infanon kun la bano. Tio, ke plendado estas nociva, ne signifas, ke nun oni devas proklami sole afirmadon de vivo kaj ne paroli pri problemoj. Estas tamen granda diferenco inter plendado kaj parolado pri tio, ke io malbona okazas, ke malbone funk-cias.

Lantemuloj kaj malkontentuloj neniam ĝin rimarkas. Ili ne koncentriĝas sur serĉado por solvi problemon aŭ mal-facilaĵon, ili volas sole trovi „viktimon”, aŭskultanton, en kiun ili enpremados sian venenon kaj kiu dividos kun ili la indignon kaj malkontenton.

Certe vi konas tiajn personojn, por kiuj ĉio estas malbone, ne laŭvoje, ne tiel kiel devus esti. Tute ne estas tiel, ke ili bezonas helpon kaj serĉas subtenon. Mi rakontos al vi, kiel grandan prezon mi pagis por restado en akom-pano de lantemulo.

Iun jaron mi prenis mian fratinon al maro. Tio devis esti semajno da ripozo post jaro da peza laboro kaj studoj, mi formetis iom da mono, iom almetis la panjo. Ni forvetu-ris al Helo, ĉe ekstrema fino de Pollando. Mi sciis, ke aten-das min laŭvica peza jaro, do mi devas ripozi. (Preskaŭ kiel en la „Tago de frenezulo”).

Ĉiutage mi malofte vidadas mian fratinon, ĉar ni lo-ĝas en du malsamaj lokoj sur la Tero. Tio estis okazo, por iom restadi kune. Kaj komenciĝis. Tuj de alveturo.

Ĉambro tro malgranda, fenestro ne ĉi-flanken. Al golfo ŝi ne iros, ĉar tie estas malpura akvo kaj marĉeto. Ĉi tion ŝi ne formanĝos, ĉar ĉi tie fetoras, tiun alian ŝi ne tuŝos ĉar malbone donita. Al tagmanĝo leĝere elfleksita forko. Malkomfortaj benkoj en restoracio. Al tiu alia ŝi ne iros, ĉar tie oni donas sur paperaj teleretoj kaj kun plastaj man-ĝiloj, kaj al ŝi tia forko elfleksiĝos sur rostaĵo. Tien ŝi ne iros, ĉar ne, sed en alian flankon. Tion ŝi ne volas, tiu alia ne konvenas. En vendejo oni ŝin malbone priservis, ĉar ne kun deca estimo. Kafo tro varma. Post momento tro frida. Fine ŝi faris skandalon en trajno, ĉar konduktoro ŝaltis kli-matizadon kaj blokis fenestrojn. Kaj ŝi volis malfermi.

Ho panjo!

Certe vi nun ridegas. Vere tiel estis, kaj kredu ke por mi ne estis amuze. Mi revenis el tiu „feriado” tiel laca, ke la reveno al laboro ŝajnis esti ripozo kaj savo. Mi estis en Helo, sed mi ne pensis, ke estas vere infero.

Mi memoras, ke sur la pordo de direktoro de mia liceo estis surgluaĵo kun surskribo „malpermeso plendi”. Dum ĉi ferio mi emis alglui tian surgluaĵon sur mia frunto. Laŭvorte.

Paradokse, tute ne estas tiel facile ĉesi lanti. Estas oportuna, mi mem scias tion laŭ mia sperto. Tamen mi faris al mi sentoksigadon. Ankoraŭ iufoje mi surpriziĝas pri tio, ke mi ĝemas, sed mi klopodas regi tiun miskutimon. Mi diros al vi sincere, ke mia vivo fariĝis pli bela, pli bona, pli amuza.

Mi klopodas koncentriĝi sur tio, kio bona, pozitiva, ĝoji pri malgrandaĵoj. Ĝojon kaŭzas al mi la eniro sur altaĵ-eton, mi ne provas atingi la monton Everesto. Mi ĝojas, ke malgraŭ varmego blovas vento, ke iom pluvis, kaj se lumas la suno, do eblas iom sunbruniĝi.

Mi havas multan laboron? Nu jes, sed iuj ĝin tute ne havas.     Tio estas nur kaŭzo por ĉagrenoj. Mankas al mi mono? Mi faras ion paradoksan. Mi dividas ĉi restaĵon kun iu, kiu tute ne havas, kaj mi provas plibone plani elspezojn. Tio helpas. Kaj subite montriĝas, ke mi havas tiom multe, ke mi estas vere feliĉa, sana homo.

Faru al vi teston. Provu elteni unu tagon sen nenia plendo. Nek unu ekĝemo. Vi ekvidos, kiel tio estas mal-facila.

Bonan dimanĉon, sen plendo.

Evelina

Postskribo: Memoru, ke ofte plendo fontas el tio, ke simple vi estas toksita per toksinoj.

(Teksto prenita el Interreto)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony