„Spirito enkorpigita”

„Spirito enkorpigita”

Korpeco apartenas al naturo de la homo. Nur per la korpo ni iĝas videblaj por aliaj, ĉeestaj fronte al aliaj kaj spertataj de aliaj. Korpeco konsistigas la fundamenton de ĉiu renkonto kaj ebligas komunikadon inter „mi” kaj „vi”. Tiusence la korpo fariĝas „absoluta” peranto en la interper-sonaj kontaktoj.

La korpeco, kiu estas normala homa kondiĉo, espri-mas ne nur la misteron de homo, sed konsistigas iuspecan „danĝeron”. En iuj kazoj la homa vivo fariĝas seninter-rompa „festo de korpoj”. Oni devas konsenti, ke en nia tempo sekvis malsanktigo de la homa korpo, kies pruvo estas la nuntempa reklamo, modo, filmo. La korpo, precipe virina, fariĝis objekto, kies tasko estas provoko de homaj pasioj kaj instinktoj. En kio enestas la kaŭzo de devaluo de valoro de la homa korpo?

*

„Mi opinias, ke ĉio dependas de tio, kion oni atendas de virino. Se oni volas ŝin edziniĝi, do oni malatentas ŝian eksteran aspekton. La amo ne limiĝas al sentiveco je la belo de virina korpo. Tamen ni estu realistoj! La stratulo taksas virinon sur-baze de ŝiaj piedoj. Viroj ŝatas „kontempli” ĉiutage la detalojn de virina korpo…”.

„Mi konas du virinojn, patrinon kaj filinon, kiuj havas precize tiajn samajn okulojn. Oni realigis eĉ morfologian esplo-radon. En la okuloj de patrino oni rimarkas neesprimeblan belon, ĉarmon kaj sorĉon, dum la okuloj de filino parolas nenion, similas al okuloj de malviva fiŝo. En ili eblas ellegi internan malplenon. Tial ŝajnas al mi, ke la „kritika” punkto de virina beleco ne troviĝas inter la ekstera aspekto kaj maniero de sin vestado, sed inter korpo kaj animo. La interna belo ĉiam reflektiĝas en la ekstera aspekto…”.

„Ni konas nin de plilonga tempo. Ni pensas serioze pri la geedziĝo en estonteco. Mi tre amas mian knabon, sed mal-trankviligas min unu afero: li tre volonte kisas sin kun diversaj knabinoj. Ŝajnas al mi, ke la esprimoj de amemo, se ili celas konservi sian internan enhavon, devus limigi sin al elektita persono. La vera amo koncernas unu personon, kiu okupas rilate al aliaj la privilegiitan lokon…”.

*

La homo estas „spirito enkorpigita”, kiu devas finre-aligi sin mem en la libereco. La konkreta homa persono povas esprimi sian internan realon sole pere de la korpo. La korpeco estas fundamenta dimensio de la homo, normala kondiĉo de homa persono, esto en la mondo. La korpo sig-nifas dialogon, antaŭ ol estis eldiritaj vortoj, esprimas kom-unecon, antaŭ ol oni decidis sin organizi, agordas nin reci-proke al ni mem. Pere de la korpo ni esprimas nin mem, ni ligas kontaktojn kun la ĉirkaŭantaro, ni ekrilatas kun „vi”. Ni ne estas narcisoj, monadoj nek anĝeloj. Pro sia korpeco la homo dependas de aliulo, kontaktiĝas kun aliulo kaj vi-vas por aliulo. Tiusence la korpo estas grandioza donaco de Dio, kiu ebligas al ni esti en la mondo.

La homo pro sia naturo, troviĝas en la dialekta situ-acio: etendita inter korpo kaj animo, inter determinismo kaj libereco, inter neracionalismo kaj racionalismo. Estas sci-ate ankaŭ delonge, ke perturboj en la racio havas siajn re-flektiĝojn en la spirita vivo. Krom tio la spiritan vivon in-fluas sekrecioj de senduktaj glandoj. Aplikado de narkot-aĵoj povas elvoki la statojn de ekscito. Diversaj malsanoj alkondukas al nerva elĉerpiĝo. Okupante sintenon fronte al la mondo kaj aliuloj, ni devas kalkuli kun la kondiĉoj, de kiuj dependas nia korpo. Nenio do miriga, ke pere de la korpo esprimiĝas la interna mistero de la homo.

Atentu la esencan momenton: la historio de homaro estas historio de la homo estiel korpa estulo. La spirito ne kapablas esprimiĝi en la realo sen perado de korpo. La korpo ĝis tiu grado kondiĉas la spiriton, ke tiu nur en ĝi po-vas ĉeesti en la mondo. Ĉiu el ni de la komenco mem ekzi-stas en korpo, esprimiĝas per korpo kaj humanigas la mon-don per korpo. La ĉeesto de spirito en korpo ne trastrekas ĝian transcendan valoron, ĉar la spirito superas la korpon, direktas ĝin kaj donas al ĝi specifan dignon. La nuntempa scienco konfirmas la tezon, ke la homo ne povas esti veni-gita sole al biologia dimensio.

La korpo ebligas ligi la personan kontakton kun „vi”. La homo estiel spirita-korpa estulo, el naturo estas agordita al alia homo, kun kiu li volas ekdialogi. La dialogo estas renkonto sur la spirita ebeno, sed renkonto kondiĉita de la korpo kiu ludas en ĝi la principan rolon. En la interpersonaj kontaktoj la korpo ne estas obstaklo, sed estas necesa kon-diĉo de komunikado inter „mi” kaj „vi”, ĉar nur en la korpo ni fariĝas videblaj por aliaj. En la homa realo ne estas tia situacio, en kiu la homo povus ligi kontakton kun alia ho-mo forĵetante la peradon de korpo.

En la plej strikta senco de tiu vorto, „dialogo” signi-fas interŝanĝon de vortoj. Per vorto la homo esprimas la propran internan mondon, eldiras sin mem, transdonas ion el si al aliaj. Tamen atentu la proncipan fakton, ke vorto trovas sian ĝustan lokon en kunteksto de la tuta korpo. Danke al eldirataj vortoj ĉiu el ni fariĝas iu por aliaj.

Eble vi miros, sed la dialogo ne estas nur interŝanĝo de vortoj, sed ankaŭ silento duope. Silento ne ĉiam estas esprimo de interna „malpleno”. En la momentoj de silento du homoj sentas sin en tiel perfekta harmonio, ke ili kapab-las kune silenti. Se mankas la kapablo silenti duope, tio sig-nifas, ke homoj ankoraŭ ne interkonatiĝis bone. Eldirado de senutilaj vortoj por plenigi la tempon ne kondukas al interpersona komuneco.

La korpo ankaŭ ebligas al homa persono esprimiĝi „ekstere”. Esprimiĝi, tio signifas malkaŝi sin mem fronte al aliaj kun helpo de fizikaj signoj, gestoj, rigardoj, vortoj. Ĉio tio konsistigas „lingvon” en larĝa senco de tiu vorto. En tiu „lingvo” esprimiĝas la tuta homa persono en mani-ero konkreta fronte al aliaj.

La lingvo kiel esprimo kaj kiel parolado estas esenca maniero sin deklari de la homa persono. Tio ne estas ordi-nara sumo de sonoj kaj vortoj. La konkreta homo esprimas en ĝi la propran internan mondon, senvualigas ion el sia interno, dividiĝas kun aliaj per sia spirita riĉeco. Atentu la fakton, ke poetoj parolas al ni post jarmiloj. Malgraŭ tem-popaso, ŝanĝitaj historiaj-sociaj kondiĉoj kaj transformiĝoj en la homa pensmaniero, ni scipovas repreni la homan vor-ton kaj finkompreni ĝin. La lingvo estas esprimo de elirado de homo ekster sin mem.

Rimarku, ke en la lingvo homo esprimas la propran internan mondon kaj formas la eksteran mondon. En form-ado de la ekstera mondo manifestiĝas la homa libereco. Besto estas malliberigita en la ĉirkaŭanta ĝin mondo, sed homo formas ĝin laŭ certaj ideoj. Tiusence ni parolas, ke la homo donas al reala mondo superajn valorojn.

En la lingvo esprimas sin la homa persono en difinita momento kaj en konkreta maniero fronte al aliaj. Kaj do ni ligas kontakton kun alia homo ne nur per vortoj, sed ankaŭ per rigardoj, gestoj, mimiko. En la specifa dialogo de amo, kiu realiĝas inter viro kaj virino, ĉiu kiso, brakumo kaj ka-reso esprimas la deziron pri profundigo de unueco. La korpo fariĝas loko de ĉeesto, renkonto, agordo je realigo de unueco konforme al la biblia difino „du” en unu „korpo”. En ĉi kunteksto necesas taksi la sekskuniĝon, kiu okupas apartan lokon en la dialogo de amo inter du personoj mal-samseksaj.

Ĉiu etiko, kiu penas montri al homo la manieron re-aligi sin mem en libereco, devas aprobi la bazan „dimen-sion” de homa persono, kiu estas ĝia korpeco. La spirito bezonas korpon, por povi finrealigi propran al si aŭtono-mion. La homa libereco ne estas libereco absoluta, sed „libereco enkorpigita”. En tiu situacio ĉiam ekzistas la dan-ĝero de objektigo de la homa korpo, kio estas baza peko fronte al homa persono. La homo, ke li povu finrealigi pro-pran al si grandecon, devas subordigi la korpon al la spi-rito. Certe vi pravigos min, ke tiu tasko estas malfacile re-aligebla, ĉar sekve de la origina peko ĉiu el ni travivas grandegan internan disŝiron inter „voli” kaj „povi”.

La homo, ĉar estas „spirito enkorpigita”, sole pere de la korpo povas esprimi sian internan misteron. Kontraŭstar-igo de korpo al spirito ne havas plejetan sencon. Necesas tamen akcenti, ke la mistero de homo superas la korpon, kiu neniam kapablas esprimi ĝin plene. Pro tio kaŭzo do oni devas ne nur scii sin manifesti en la korpo, sed ankaŭ kaŝi antaŭ ĉio en situacioj kiuj minacas la dignon de homa persono.

Estas fakto, ke ĉiu el ni travivas internajn streĉojn, kontrastojn kaj konfliktojn. Ne ĉiam ni scipovas ekregi spi-rite super la kondiĉoj de nia ĉirkaŭaĵo. Fojfoje oni devas sperti amarecon de malsukceso, konfesi la kulpon, aprobi personajn malvenkojn. Tamen tio ne signifas, ke la kaŭzoj de tiu stato enestas en la korpo. La moraleco okazas sole sur la spirita ebeno. La homo inklinas al pekado ne nur tial, ke li havas la korpon, sed tial, ke li estas „spirito enkorpig-ita”. Neniu el ni kapablas fuĝi antaŭ si mem. La batalo kontraŭ malbono kiu estas en ĉiu el ni, estas antaŭ ĉio en-gaĝiĝo en la propran spiritan disvolviĝon, estas transpaŝado sin mem surbaze de la graco, estas formataj en ni kapabloj por eliri renkonte al aliaj.

Certe vi rimarkis, ke en nia tempo ĉiam pli fortiĝas la kulto de korpo. Iuj provas motivadi, ke tio estas la efiko de aprezado de la tera realo, la rezulto de historia evoluo, la esprimo de konscio pri si mem. Persone ŝajnas al mi, ke tio estas prefere la efiko de spirita krizo, kiu sin malagrable sentigas al la nuntempa homo.

Ĉiu el ni estas ebleco realigota. La korpeco estas baza kondiĉo por tiu realigo. La korpo ebligas al la spirito esti en la mondo kaj danke al ĝi li povas finrealigi sian aŭtonomion. Tiu tasko ne estos plenumita, se la korpa valo-ro eliros antaŭ la valoron de homa persono. En ĉiu vivsitu-acio la homo devas spirite regi super la kondiĉoj de sia cir-kaŭaĵo. Do pro tiu kaŭzo ĉiu el ni devas engaĝi sin konscie en la propran spoiritan disvolviĝon, kiu postulas pligrandan fortostreĉon ol la korpa disvolviĝo. Tamen ni diru al ni sin-cere: sen konscia engaĝiĝo en la propran spiritan disvolv-iĝon ne eblas paroli pri plenigo de la mezuro de homeco laŭ la modelo de Kristo.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 31; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony