Numero 117 – somero 2017

Spirita patro enkondukas alumnojn en la supernaturan mondon

Hodiaŭ unu el plej unuaj kaj ĉefaj taskoj de spirita patro – kiel ŝajnas – estas enkondukadi alumnojn en la supernaturan mondon, sentigi kaj sentivigi iliajn animojn al la supernaturaj realecoj, simple montradi al ili la vojon al Dio. Tio sonas kiel paradokso, kaj tamen…

 

  1. Okulo al okulo kun la realo

 

„En Usono, kie la premo de scienco kaj tekniko estas plej granda, je la psikaj malsanoj kaj aliaj perturboj de per-soneco hodiaŭ suferas – laŭ la donitaĵoj de Nacia Asocio pri Psika Sano en Novjorko – ĉirkaŭ 9 milionoj da perso-noj, ne kalkulante jam 1,5 milionoj da debiloj. Tio signifas, ke por ĉiuj 16 usonaj civitanoj unu estas psike aŭ nervoze malsana (…). Hodiaŭ ĉe multaj homoj oni observas psikan krizon, depresiojn, angorojn, subitan malaltiĝon de labor-eficiento, trouzadon de dormigiloj aŭ stimuliloj – jen la epidemio de niaj tagoj, senpera produkto de civilizacio, de rapido kaj senĉesa hasto, de bruo…”9.

Tiu ĉi raporto estas tre konverĝa kun tio, pri kio en 1962 skribis niaj Episkopoj en la „Paŝtista Vorto” adresita al la pastroj: „La hasto, trolaborado, kurado post tempo kaŭzas, ke homo ne havas tempon primediti sin mem. La grandega kvanto da diversaj impresoj kaŭzas, ke apenaŭ eblas ilin registri, kaj mankas la ebleco digesti ilin. Malra-pide la homo orientigas sin al sola ricevado de impresoj, dekutimiĝante de pli profunda refleksio”.

„Oni observas hodiaŭ – konstatas la letero de Epis-koparo – multe malpli grandan impresiĝemon al spiritaj va-loroj, kaj des malpli al la supernatura realo. La kontakto kun ĝi kaj ekamo al ĝi estas hodiaŭ multe pli malfacila ol antaŭe”.

La interparoloj kun junaj pastroj montras tion, – ni legas plu en la letero – ke ilia religia vivo kaj kredo disvol-viĝadis en multe pli malavantaĝaj kondiĉoj ol antaŭe. Nek la gepatra hejmo, nek la lernejo, nek la nunaj vivkondiĉoj kreas klimaton avantaĝan por la disvolviĝo de kredo”10.

Al ĉi tiuj rimarkoj – tiel karakterizaj por la hodiaŭa stilo de vivo – ni aldonu ankoraŭ unu, konstante aktualan – danĝeron por la pastra kredo. Estas ĝi la „apudeco de la altaro” (paradokso?). La fideluloj rigardas kvazaŭ de certa distanco al ĉio sankta, ĝis certa grado ili estas senkuraĝ-igitaj (hodiaŭ eble malpli?). Kaj por la pastro – la apudeco de la altaro povas konsistigi danĝeran tenton. Malgraŭvole sekvas certa „familiariĝo” kun la sanktaĵoj. Kia necesas kredo, por ekstarante ĉiutage ĉe la altaro memori, ke la preĝejo, altaro, kaj precipe tabernaklo – estas tute alia afero ol hejmo, loĝejo, skribotablo.

 

  1. Imiti Kriston!

 

Kiuj do taskoj hodiaŭ aperas antaŭ la spirita patro? Kiel konduki alumnojn al la pastra perfekteco? Ŝajnas, ke la spirita patro devus hodiaŭ (same cetere kiel hieraŭ) imiti Kriston kaj kuraĝe eniradi – kune kun la spirita junularo – en la supernaturan mondon, kien kondukas Jesuo Kristo vivanta en la Eklezio…

Oni devas konsenti, ke la tasko estas nek facila, nek ĉarma. Sed ankaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo havis malfaci-lojn. Kiam Li enkondukas siajn aŭskultantojn en la alian, supernaturan mondon, dirante al ili, ke Li volas doni al ili la propran Korpon kiel nutraĵon, aŭdas en la respondo: „malfacila estas tiu parolo” (hodiaŭ Li ekaŭdus – „rigida estas tiu parolo”). Sinjoro Jesuo ne senvalidigas tiujn ĉi vortojn, nek provas mildigi, nuanci, male – subtenas ilin absolute.

Kaj tiel Li faris ĉiam, kiam Li estis inter ni, en vid-ebla formo. Ne aliel agas hodiaŭ, kiam Li vivas kun ni en la mistero de Mistika Korpo. Li estas la vivo de la Eklezio. Sen Li la Eklezio ne ekzistus. Ŝanĝiĝas la papoj, episkopoj, pastroj, sed unu estas senŝanĝa: Lia agado. Se ne estus Kristo vivanta en la Eklezio, el la boato de Petro – kiel tion iu esprimis – restus ĝis hodiaŭ nek peco da putra tabulo.

Tiun ĉi supernaturan realon oni devas hodiaŭ klare starigi antaŭ la okuloj de alumnoj, sensitivigante iliajn animojn je la supernaturaj valoroj, helpi al ili atingi la ek-konon kaj profundigon de tiu vero, ke Jesuo vivas en la Eklezio.

En instigo „Quinque in anni”, eldonita 8.12.1970 okaze de la 5a datreveno de la fino de Dua Vatikana Kon-cilio, papo Paŭlo la 6a skribas interalie: „La nunaj cirkon-stancoj de la kredo postulas de ni ĉiuj (t.e. de pastroj) pli-grandan fortostreĉon, por ke la parolo de Dio plene atingu la nuntempulojn, kaj la faritaĵoj de Dio estu al ili montrataj sen distordoj, kun tuta ardo de la vero, kiu savas”. Iom plue ni legas en la sama instigo: „Se konforme al nia devo, tiel forte ni emfazis la transdonadon de veraĵoj, ni devas anko-raŭ aldoni, ke ofte la abundeco de vortoj ne estas afero plej necesa, sed prefere ilia harmonio kun la vivo pli evangelia. Jes, la mondo bezonas la ateston de sanktuloj, ĉar tra ilia vivo parolas Dio kaj donas al ni la signon de sia Regno, al kiu ni estas potence tirataj”.

  1. Kie estas Kristo, tie ankaŭ Lia Patrino

 

En la koncilia dekreto adresita al klerikoj ni legas: „Kun infana fido ili amu kaj honoru la Plejsanktan Virgul-inon Maria’n, kiu de Jesuo Kristo mortanta surkruce donita estas al la disĉiplo kiel patrino” (DEP 8).

Rimarkinda estas la fakto, ke la Virgulino Maria ape-ras en la rondo de apostoloj ĝuste nur post la morto de Kristo. Kvankam la renkontoj de apostoloj kun la Virgul-ino Maria apartenis al raraĵo (ili vidadis Ŝin prefere spo-rade, ekz. dum la edziĝfesto en Kana Galilea), ja ili konis Ŝin. Post ĉieliro, kiam ekmankis al disĉiploj la „videbla” Kristo, Ŝi estas jam konstante en la rondo de apostoloj. Kune kun ili – atende al Sankta Spirito – Ŝi persistas en preĝado en la vespermanĝejo kaj kredas, ke Ŝia Filo – kvankam nevidebla por la homaj okuloj – estas iel ĉeesta.

La apero de Dipatrino en la rondo de apostoloj ne estis hazarda. Tiumaniere Ŝi plenumadis specialan mision, kiun Ŝi – simile kiel en la tago de anonco – ricevis de Dio. Ŝi estis onta spirita patrino de ĉiuj homoj, speciale de pas-troj (kp Joh 19:25+). Kaj tiel komprenis Ŝian rolon la unuaj pastroj. Ili rifuĝas al Ŝi en ĉiu bezono. Ŝi firmigas ilian kre-don – daŭre malfortan. Ŝi vekas fidon, ekflamigas amon11.

La spirita patro – montrante al alumnoj Jesuon Kris-ton vivantan en la Eklezio – ne kaŝos antaŭ ili nek mal-grandigos la rolon de Maria, Patrino de la Eklezio. Male, li ĉiam montrados al ili apud Jesuo – Lian Patrinon. Sankta Patro Paŭlo la 6a – montrante al la mondo la Plejsanktan Virgulinon Marian kiel Patrinon de la Eklezio – klarigadis, ke „la kulto al la Sanktega Patrino estas honoro al Tiu, kiu estas nia fratino, dividas kun ni la homan naturon, tamen estas koncipita senpeke, elektita de Dio kiel Patrino de Dia Filo, kaj por ni estas la plej bela ekzemplo por imitado”.

Kaj en la instigo de la 2a de februaro 1974, pri la ĝusta formado kaj disvolvado de la kulto al B.V. Maria – montrante Ŝin kiel modelon imitindan por la tuta Eklezio – li vidas Ŝin antaŭ ĉio kiel Virgulinon aŭskultantan. Li no-mas Ŝin ankaŭ Virgulino preĝanta, naskanta kaj oferanta, sed unualoke li nomas Ŝin kiel Virgulinon aŭskultantan. Denove verŝajne tio ne estas hazardo. La nuntempa homo vivante ĉiam pli bonstate, estante malproksime de la spirito de ofero – ne ekskludante la pastrojn – ŝajnas iufoje forges-adi: por Kiu li vivas, por kio li vivas, kies veron li servas. Almenaŭ pro tio valoras kaj necesas al alumnoj montradi kiel eble plej ofte Maria’n, kiel Tiun, kiu scipovas aŭskulti kaj scias, kies veron Ŝi servas.

La spirita patro devas ne nur al tiuj ĉi pensoj senĉese revenadi, ankoraŭ pli alparolos la korojn kaj mensojn de alumnoj – lia propra, persona ekzemplo de amo kaj honoro al la Patrino de Dio.

  1. Ignaco Ziembicki

 

Tio estas fragmento de la broŝuro por spiritaj patroj titolita Rola ojca duchownego w seminarium [La rolo de spirita patro en seminario], verkita de p. I. Ziembicki, trad. SP.

___________________________________________________________________________________

  1. Paŝtista vorto al sacerdotoj pri la danĝero de sekularizo de sacerdota vivo, Jasna Góra 12.IX.1962.
  2. Elinter ĉiuj homoj la Beata Virgulino Maria estas la plej perfekta modelo de vivo el kredo. Ne Kristo, sed Lia Patrino, pro tiu simpla kaŭzo, ke Sinjoro Jesuo Kristo estis ne nur homo, sed ankaŭ Dio, estante unu kun la Patro (Joh 10:30).

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony