Numero 114 – aŭtuno 2016

„Serĉantaj, serĉataj”

Mi admiras la energion de Gregoro Górny, kiu skribas librojn kun la frekvenco pli granda, ol Woody Allen faras siajn filmojn. Ba, liaj verkoj tute ne perdas pro tio en la kvalito!

La legantojn de „wSieci” mi ne devas konvinkadi do, ke nia aŭtoro estas penetrema publicisto, estas ne nur brila konanto de la aferoj de Eklezio, sed ankaŭ katolika komentisto netim-anta iri kontraŭ la fluon de la eklezia korekteco politika. Tamen mi pleje ŝatas la Górny-raportiston. La mondmigranton serĉan-tan Dion en forgesitaj, tamen nemalproksimaj geografie, lokoj. Górny antaŭeniras en forgesitajn litovajn vilaĝojn, vagadas tra la moskvaj stratoj kaj vojaĝas per bulgaraj fervojoj.

„Serĉantaj, serĉataj” estas la aro da mallongaj, sed spirite satigantaj rakontoj pri la homoj, kiuj diversmaniere tuŝis Dion. Disde la hejmo de John Henry Newman, tra la konvertiĝo de la bulgara flegistino abortigantino, la rifuzo de rusino de ŝajne nenion signifanta burokrata forlaso de la kredo por savo de vivo en la israela hospitalo, interparolo kun francaj sciencistoj en pariza kafejeto, ĝis la rakonto pri la juda rabeno en Jerusalemo – Górny montras diversajn aspektojn de la bezono transpaŝadi sin mem. Subtile, erudicie kaj intrigeme li malfermas la tutan ga-mon da homa religiemo. Sen bombasto, grandaj vortoj, agres-ema tono. Tiaj spiritaj piloloj kiel la nova libro de Górny estas pli bona kuracilo ol plej ardaj predikoj de katolikaj batalantoj.

Grzegorz GÓRNY, „Poszukujący, poszukiwani”, Eldonejo Homo Dei, 2016.

Łukasz Adamski, ĵurnalisto, filma kritikisto.

El: wSIECI, 9-15 de majo 2016, paĝo 62.

E-igis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony