Numero 107 – printempo 2015

Senĉesa helpo de Dipatrino

Antaŭ 130 jaroj (1866) papo Pio la 9a konfidis al fratoj redemptoristoj ikonon de Dipatrino ‘Senĉesa Helpo’ dirante: „Ŝi estas tiel bela, do ekkonigu Ŝin al la tuta mon-do”. De tiu tempo la fratoj redemptoristoj kunligis la apos-tolan agadon kun disvastigo de la kulto al Dipatrino de la Senĉesa Helpo. Jam dum 15-jara agado oni disvastigis pli ol 900 kopiojn de la graca ikono. (La ikono de Dipatrino de la Senĉesa Helpo laŭ legendo devenas el 12a jarcento. Oni unue honoris ĝin sur la insulo Kreto, de tie forŝtelita ĝi venis al Romo verŝajne meze de la 15a jarcento).

 

Centron de la bildo okupas Dipatrino tenanta sur maldekstra brako Jesuo-infaneton, kaj ambaŭflanke de ŝia kapo – du anĝeloj. Ĉiuj personoj estas subskribitaj per la ruĝaj grekaj literoj: Dipatrino, Jesuo Kristo, Ĉefanĝelo Gabrielo kaj Ĉefanĝelo Miĥaelo. Enpensa vizaĝo de Maria estas plenplena de boneco, mildeco kaj tristo, sed ankaŭ de pacienco, modesto kaj seriozo. Kial Ŝi ege tristas? Ja, Ŝi te-nas ĉe la brusto sian filon. Tamen Ŝi scias jam, ke Ŝi devas Lin fordoni, por ke Li plenumu mision-volon de la Patro. Maria donos la ununuran Filon, kiu turnante sian vizaĝeton al Ĉefanĝelo Gabrielo malpacience prenas la patrinan bra-kon kaj ĉi momente Li perdas la mantenitan sandalon. Jesuo, serĉante helpon kaj subtenon, ĉirkaŭprenas ambaŭ-mane la dikfingron de la dekstra mano de patrino. Maria scias, ke neeviteble okazos tio, kion anoncas senditoj de Dio, Ĉefanĝeloj – Gabrielo montranta al Jesuo la (orientan) krucon kaj kvar najlojn, ankaŭ Miĥaelo tenanta ujon kun vinagro, spongon kaj lancon – ili antaŭdiras martirecon kaj morton de Tiu, kiun montras al ni Maria. Danke al Kiu Liaj imitantoj povos doni gracojn ankaŭ per propeto de Dipatr-ino de la Senĉesa Helpo.

 

Iom da historio

pri kutimo de la senĉesa preĝado al Dipatrino

 

Verŝajne unuafoje en la jaro 1922, en amerika urbo Sanluiso, la fratoj redemptoristoj komencis publike komu-ne preĝi, elpetante multajn gracojn. (Eĉ senesperaj personaj aferoj okazis feliĉe solvitaj!). Kompreneble la famo de gra-ca bildo el preĝejo de s-ta Alfonso rapide cirkulis la tutan Amerikon. Al Eŭropo la „senĉesan preĝadon” alportis ame-rikaj soldatoj dum la dua mondmilito. En Pollando la preĝ-ado komenciĝis en Glivice (1951). En Krakovo unu jaron poste. Nune ĝi daŭras en pli ol dumil preĝejoj. Oni preĝas 9 semajnojn en determinita tago, poste oni komencas de-nove. La preĝado konsistas el preĝoj kaj kantoj honore al Dipatrino, legitaj dankoj kaj petoj, ankoraŭ povas esti pro-klamo de Dia vorto. (La preĝado kutime daŭras duonhoron, al tiu noveno eblas aliĝi ĉiumomente, ankaŭ restante hejme oni povas preĝi!).

 

La komenca preĝo:

 

Ho Patrino de Senĉesa Helpo! Kun granda fido ni staras hodiaŭ antaŭ via bildo, por prezenti al Vi niajn pro-prajn kaj komunajn petojn serĉante vian helpon. Vi rigar-dis la vunditan Redemptoron, Lian doloron sur kruco por nia savo. Via Filo mortante donis al ni Vin, kiel nian Patri-non. Ĉirkaŭigu do nin, viajn spiritajn filojn, per senĉesa protekto. Vi bone konas niajn malfacilaĵojn, bezonojn. Ni petegas Vin: subtenu nin, plifortigu kaj enkonduku sur la sekuran vivovojon, estu ĉiam kun ni kaj precipe en la tristaj momentoj, en la tago de nia psika krizo, en la tago de mal-espero kaj malsano, en la momento de krizo de familia amo, alkonduku nin tiam al fonto de nia espero, al via Filo Jesuo Kristo, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj. Amen.

 

Sac.   Reĝino de la ĉielo kaj de la tero.

Kred. Subtenu nin, ho Patrino de la Senĉesa Helpo!

Sac.   Aŭroro de daŭra paco – Subtenu nin…

Subteno de la sankta Eklezio –           ~

Gvidantino de ĉiuj kristanoj –            ~

Forto de nia kredo –                           ~

Espero de senesperigitoj –                  ~

Modelo de mizerikordo –                   ~

Protektantino de niaj familioj –           ~

Gardistino de infanoj –                       ~

Subteno de vidvinoj –                        ~

Firmigo de malfortuloj kaj falantoj –  ~

Savo de mortantoj –                           ~

 

Ho Sinjorino nia, Patrino nia! Memoru, ke ni estas viaj: gardu nin, defendu nin, kiel vian proprieton. Amen.

 

Sekvas aŭdigo de Dia vorto, poste tralego de skribaj dankoj, petoj, alvokoj al Dipatrino ktp.

 

Prilaboris Gertruda Pisarek

 

(Surbaze de „Letero” n-ro 6/95

kaj silezia preĝlibro „Vi laŭdu Dion”)

 

Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke Vi forlasis tiun, kiu serĉis vian pro-tekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon…

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony