Numero 105 – septembro 2014

Satano ekzistas kaj agas

Ĉu ekzistas ia rilato de homo kun satano? Kial ni devus kredi je la ekzisto de satano, ja hodiaŭ tio ŝajnas esti anakronismo?

 

Iufoje estas malfacile iun konvinki eĉ pri aferoj evi-dentaj. Mi servas min per komparo.

En la jaro 1986 estis katastrofo en Ĉarnobil. Svedoj jam anoncis, en Pollando – por ne difekti la reputacion de Sovetunio – oni parolis neniom. Venis la 1-a de majo kaj defiladoj, en kiuj partoprenis multego da junularo. La vete-ro estis bela. Jam oni anoncadis, ke iras super Pollandon radioaktiva nubo. Neniu nubo estis videbla, la homoj iris por sunbruniĝi. Pli poste ili multe pentofaris. El nia komu-numo viktimiĝis Beata, mirinfano de Dio. Estiel higienist-ino ŝi donadis al infanoj medikamentojn, poste ankoraŭ ŝi veturis al vilaĝoj kun kuraciloj. Post 15 monatoj da batalo kontraŭ leŭkemio ŝi mortis en la 22a vivojaro.

Limigo de realo nur al tio, kion ni ekvidos aŭ ek-komprenos, estas fatala eraro. La realo estas multe pli riĉa ol tio, kio videblas „per lupeo kaj okulo” kaj kion oni po-vas finkompreni. Ni havu iom da humileco kaj ni rimarkos ke en la homo mem estas multaj misteroj, ekz. en la sfero biologia – malsanoj ankoraŭ nerekonitaj, en psiko tiom da nekompreneblaj procezoj… Des pli en la spirita sfero.

Ni konsideru ĉiujn tri sferojn de la homa vivo: la sferon de biologio (ni estas ero de naturo), atentas ĝin la kuracistoj. En la sfero de psiko venas kun helpo psikologo, psikiatro. Sed estas ankoraŭ kontakto kun la supernatura mondo. Se psikiatro, psikologo, terapeŭto ne agnoskas ĉi tiun sferon, li opinias ke en sia kadro li devas enteni ĉiun travivaĵon de homo. Ekzemple knabino obsedita, kun leg-eblaj simptomoj de agado de la malbona spirito, trafis tera-peŭton, kiu verdiktis: „tio estas neŭrozo, mi vin eltiros el tio – al ekzorcisto absolute ne iru!”. Feliĉe ŝi ne obeis. Psi-kologo povas helpi, sed ne en la spirita sfero, ĉar ĉi tie li ne estas specialisto.

Ni rimarku ankoraŭ unu problemon. En la super-natura vivo estas mondo de bono – mondo de Dio, kun kiu la homo serĉis kontakton de ĉiam (ĉu iuj restaĵoj de antaŭ miloj da jaroj estas restaĵoj de homo, oni ekkonas laŭ tio, ĉu estas iaj signoj de la kredo je diaĵo aŭ je transtomba vivo – la scienco agnoskas, ke serĉado de kontakto kun superna-tureco estas karakteriza eco por la homa naturo.)

Bedaŭrinde, la homo povas ankaŭ ligi kontakton kun la dua parto de supernatura mondo, mondo de la malbona spirito. Al tio servas multaj praktikoj: magio, bioenergite-rapio alidirite serĉado de supernatura povo, por ekspluati ĝin – al iu helpi aŭ malutili, ekkoni futuron, trovi ian pro-tektanton en la supernatura mondo. Hodiaŭ oni opinias, ke ne decas paroli pri satano… Dum renkontiĝo de ekzorcistoj oni montris filmon pri la Societo de Sorĉistinoj en Okci-denta Eŭropo. Sinjorinoj mezaĝaj, ofte kun supera edukit-eco, gvidas „ekonomian aktivecon” (en tio: nocado al ho-moj!), pagas impostojn. Ĉio estas konforma al leĝo.

Ekzistas la supernatura mondo. Se ni foriros de la su-pernatura bono, ni tuj eniros en kontakton kun la super-natura malbono. Iam satanistino, laca pro batalo, diris: mi volas esti nek kun Kristo, nek kun satano. Tio neeblas; kiu ne volas esti kun Kristo, per tio mem eniras sub aŭtoritaton de la malbona spirito. Ankaŭ hodiaŭ.

Ekzemple, nokte la 3/4an de majo de kuranta jaro antaŭ noktomezo venis por preni min panjo kun filino, ĉar filo ekfuriozis. Li detruis loĝejon, 4 viroj devis lin teni. 10 tagojn la knabo estis en hospitalo. Rekono: neniaj perturboj de personeco, nenia psika malsano. Iu detruas loĝejon, ko-leregas vidante pastron, krucon aŭ bildon, ruinigas ĉion… sen kaŭzo? Li estis kelkfoje je ekzorcado kaj eliris el tur-mentoj.

 

Ĉu la bonaj kaj la malbonaj spiritoj povas influi la decidojn de homo?

Jes. La perado de bonaj spiritoj, Gardanĝeloj, estas kredovero. Se la malbona spirito senpere atakas homon, trovas reziston de Gardanĝelo, de patronoj, de sanktuloj. Multe pli povas damaĝi per la homo, kiu sindonis al li. Ĉir-kaŭ la homo estas sfero de libereco. Kiam li ekribelas kon-traŭ la Disinjoro kaj volas servi al malbono, povas pli dam-aĝi. Ne nur la satanistoj, sed ĉiuj, kiuj malbone agas, faras maljustaĵon al aliaj, ekspluatas, malbonigas ilian reputacion ekz. per teruraj misfamigoj disvastigataj tra interreto, kun la konvinko, ke aŭtoro restos anonima. Unue: eblas aliri, el kiu komputilo tio eliris, kaj due: Dio vidas, la konscienco vidas. Ĉiu malbono estas servo al satano.

 

sac. Marian Rajchel

 

(Ĉi tiu artikolo prenitas el la libro titolita

EN ĈI TIU SIGNO VI VENKOS

Spirita batalo en la ĉiutaga vivo)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony