Numero 117 – somero 2017

Sankta Egido

Ni havas en nia klaso novan kolegon – anoncis gaje Kanjo, enirante hejmen. – Kaj kiel li nomiĝas? – demandis tuj panjo. – Vi ne kredos, panjo, sed lia nomo estas Egido. Ĉu vi iam aŭdis, ke iu havus tian nomon? – Efektive, mi konas neniun Egidon, sed mi scias, ke estas tia sanktulo, kaj en Krakovo apude de Vavel-Kastelo estas la preĝejo kun lia titolnomo. Mi iradis al ĝi por Sanktaj Mesoj, kiam mi studis tie. Tio estas tre malnova preĝejo, konstruita de la princo Vladislavo Herman pro dankemo por la naskiĝo de la princa filo Boleslavo Kurbobuŝa. Gepatroj preĝis pri li ĝuste al Sankta Egido. Skribis pri tio nia plej malnova kronikisto Gall Anonim – klarigis panjo. – Interese, ĉu tiu Egido estis polo? – ekinteresiĝis knabineto. – Vi ne scias, kiu tion scius, panjo? – demandadis ŝi. – Vi povis demandi la novan kolegon, li certe konas sian patronon. – Tio iel ne venis al mia kapo. Mi iros al nia pastro Jozefo, li ĉion al mi klarigos, kiel ĉiam. – Do formanĝu antaŭe la supon – proponis panjo, sed Kanjo jam elkuris el hejmo.

La knabineto revenis nur post du horoj kaj jam de pordo vokis: – La supon mi formanĝis ĉe la pastro. Vi ne divenos, panjo, la sankta Egido estis greko. Li devenis el la reĝa gento kaj havis multan monon, sed kiam mortis liaj gepatroj, tutan li disdonis al malriĉuloj. Ŝajne li povis ankaŭ resanigadi malsanulojn. Tial kunvenis ĉe li hom-amasoj por helpo kaj pro tio li iĝis tre fama. – Tio estas interesa, kaj ŝajnis al mi, ke li devenis el Francio – inter-rompis al filino panjo. – Nu kaj iom bone ŝajnis al vi, panjo, ĉar tiu famo ne plaĉis al Egido kaj por serĉado de soleco li forveturis al Francio. Tie li trovis kavernon meze de praarbaro, en kiu la tutan tempon li preĝis. – Li ne devis manĝi nek trinki? – demandis panjo.  – Li devis. La pastro Jozefo diris, ke Sinjoro Dio sendis al Egido cervinon, kiu nutris lin per sia lakto. Sed iam tiun cervivon postkuris ĉasistoj kaj ĝi rifuĝis en la kaverno de la sanktulo. Kiam unu el ĉasistoj pafis sagon per arko, li trafis en la manon de Egido. Tiam montriĝis, ke la ĉasadon aranĝis reĝo mem. Li rekonis en Egido la Dian homon kaj oferdonis al li gran-dajn trezorojn. La sanktulo destinis ilin por konstruado de monaĥejo en la loko de sia ermitejo. Baldaŭ ekloĝis en ĝi monaĥoj, antaŭ ĉio junaj knaboj, kiuj volis dediĉi sian vi-von al Dio. Egido iĝis ilia abato, t.e. ĉefo, tiel parolas pastro Jozefo. Iliaj preĝoj kaj fastoj elpetis multajn gracojn al la homoj petantaj pri helpo – rakontadis la knabino. – La plej bona ekzemplo estas la naskiĝo de nia princo Bole-slavo Kurbobuŝa – rimarkis panjo. – Kaj eble de nia Egido el la klaso?– aldonis Kanjo.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

El Nasz Dziennik (septembro 2016)

 

Memorigo pri Sankta Egido (Idzi) okazas 1an de septembro

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony