Numero 115 – vintro 2016

Sankta Antono el Padovo

Denove vi perdis ĉapon,  Antoĉjo, kaj ĝuste komen-cas pluvi – admonis filon sinjorino Ania, enlasante lin hej-men. – Ne ĉagreniĝu, panjo, mi petos Sanktan Antonon kaj ĝi troviĝos – konstatis trankvile la knabo, etendante la ma-non al mantuko por viŝi harojn. – Ĉu vi ne trouzas la paci-encon de via patrono? En ĉi semajno vi perdis jam pilkon, kajeron por matematiko kaj miajn okulvitrojn – kalkuladis panjo. – Kaj ĉio troviĝis! Italoj estas ĝentilaj kaj paciencaj en helpado – respondis nesenkuraĝigita Antoĉjo.

– Sankta Antono ne estis italo, sed portugalo kaj antaŭ ol li eniris la religian ordenon, nomiĝis Ferdinando. Ĝoju, ke li ne iĝis kavaliro, kiel volis lia paĉjo, ĉar hodiaŭ ne estus iu por helpadi al vi – rimarkigis panjo. – Sed al ĉi ordeno li rekrutiĝis en Italio, kaj nome persone ĉe Sankta Francisko el Asizo, ĉu ne? – Tio estas vero. Francisko sen-dis lin al Francio, ke tie li konvertadu tiujn, kiuj foriris de Dio. Kaj Antono en la predikado de Evangelio estis ne-komparebla. Li scipovis paroli belegajn predikojn. Krim-uloj, kiam lin aŭskultis, bedaŭris, ke ili faris maljustaĵon al aliaj, kaj tuj ŝanĝadis sian vivon. Ŝtelistoj redonadis la ŝte-litajn objektojn al proprietuloj. Tial do Antono estas inter-alie la patrono de perditaĵoj. La predikojn de Antono aŭs-kultis eĉ fiŝoj – rakontadis panjo.

– Kun tiuj fiŝoj vi troigis, panjo – ekridetis Antoĉjo. – Nek iom. En norda Italio herezuloj, alivorte homoj, kiuj rompis kun Eklezio, ne volis aŭskulti predikojn de Antono kaj tiel malamis lin, ke ili eĉ provis lin veneni. Tial Antono venis al maro kaj ekkriis: „Vi, fiŝoj de ĉi tiu maro, ekaŭdu la Dian Vorton, kiun rifuzis herezuloj”. Tiam al marbordo alfluis multego da fiŝoj, kiuj elmetis buŝetojn el akvo kaj atente aŭskultis la vortojn de monaĥo. Vidante tion, multaj herezuloj revenis al sia vera kredo. – Bona maniero – ri-markis knabo.

– Mi diros al vi pli. Antono konvinkis iun dubem-ulon pri tio, ke Kristo vere kaŝita estas sub la formo de pano en la Plejsankta Sakramento, kiam li montris la Hos-tion al mulo, kaj ĉi tiu genuiĝis antaŭ Ĝi – aldonis sinjorino Ania. – Ĉu tio okazis en la urbo Padovo? – demandis Anto-ĉjo. – Ne, sed en Padovo Antono predikadis dum unu jaro kaj faris multe da mirakloj. Li mortis poste la 13-an de junio, proksime de tie, kaj lia tombo kaj bela starigita super ĝi baziliko troviĝas ĝuste en Padovo. Ni vojaĝos al ĝi eble en aŭgusto, sed tiam vi devos pli zorgi pri viaj objektoj, ĉar Sankta Antono estos tre okupita pri aliaj aferoj. – Kiaj? – Agrikulturaj, ĉar li estas ankaŭ la patrono de rikoltoj. Kaj nun iru al vendejo aĉeti farunon, sed ne perdu ĝin survoje.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

   El gazeto Nasz Dziennik dla dzieci

(En ĝardeno de la Kreinto), junio 2016.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

                                                 *

Prezentante la Oferon, kiu memorigas al ni la senme-

zuran amon de via Filo, humile ni petas Vin, ho Dio, ak-ceptu la intencojn de viaj fideluloj kaj faru per la efikado de Eŭkaristio, por ke kresku en niaj familioj la vera kredo, vivsankteco, frateca amo kaj la spirito de preĝado. Kaj al niaj mortintoj donu la eternan ripozon; ili restadu en via lumo. Amen.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony