Numero 120 – printempo 2018

Sana menso en sana korpo

„Mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas”

(1 Kor 9:27).

Kara junularo!

 

Ĉu vi konas ilin? – Certe. Plimulto el vi interesiĝas pri ili, praktikas ilin… Ĉu vi konjektas pri kio mi pensas? – Sportoj. Jes. La plej granda hobio de nia jarcento. Hobio – ĉiopova idolo prenis je sia mallibero kaj regado milojn, mi-lionojn da homoj diversaĝaj, de diversaj nacioj kaj rasoj, infektis kvazaŭ epidemio la tutan mondon. Kaj estas tiel ĉiopova, ke malfacile estas rezisti al ĝi. Ĉar tiuj, kiuj rezi-stis al ĝi kaj ne eniris la unuan turnirejon de aktivaj batal-antoj, stariĝis flanke en la rolo de rigardantoj aplaŭdantaj siajn favoratojn. Je ĝia servo stariĝis gazetaro, medicino, sociologio, juro, sen diri pri tekniko, radio kaj televido. Je la servo stariĝis tempo kaj stadionoj.

Ne mirige. Tiu hobio elkreskis el la natura bezono kaj neceso de niaj tempoj. Kvankam jam en la sunriĉa Grekio apud altaĵoj de Olimpo antaŭ jarcentoj amasiĝadis miloj da spektantoj por spektakloj de leĝeraj atletoj, tamen la hodiaŭa vivo, laboro en fumoplenaj urboj, naskantaj la fizikan kaj psikan elĉerpiĝon, diversajn malsanojn de orga-nismo, postulas antidoton en formo de diversaj sportoj kaj amuzoj.

Sekve sporto estas beno

 

Jes. Beno de la 20a jarcento. Eble strange tio sonas en la pastra buŝo en preĝejo. Vi miras, ke mi ne kondamnas sporton. Mi ne kondamnas, ĉar ankaŭ la Eklezio neniam ĝin kondamnis. Kio pli: papo Pio la 12a en la parolado al italaj sportaj asocioj diris: „Sporto konvene direktita dis-volvas karakteron, faras homon grandanima en malvenko kaj afabla en venko. Subtiligas sensojn, donas pli grandan intelektan penetremon, armas volon per persisto. Ĝi ne estas do nur la fizika disvolviĝo. Bone konceptita sporto ĉirkaŭprenas la tutan homon kaj perfektigante la korpon, kiel instrumenton de spirito, faras la spiriton mem pli lerta en serĉado de vero. Helpas al homo atingi tiun celon, al kiu subordigitaj estas aliaj celoj. Servas al la Kreinto mem kaj al Lia gloro”.

Simile kun simpatio kaj bonvolemo ekceptadis spor-tistojn Johano la 23a, kaj Pio la11a antaŭ ol iĝis papo estis pasia alpisto, konkeris eĉ iujn tre malfacilajn pintojn, sur kiujn antaŭ li laŭ tiu vojo ankoraŭ neniu eniris, ekz. Monte Rosa – 4183 m. – Pasia alpisto estas ankaŭ la nuna papo Paŭlo la 6a. Ne nur papoj, sed ankaŭ sanktuloj praktikis sporton. Mi menciosnur pri sankta Johano Bosko, pri Francisko Ksavero, kiu estiel studento en Parizo ne nur sentis „varman deziron estiĝi sankta kaj perfekta” – kiel li skribas pri si mem, sed samtempe li lernis danci, rajdadis kaj praktikis skermadon. Kaj Georgo Frassatti? Li akiradis la unuajn lokojn en aŭtomobilaj konkuroj en Italio, estis ankaŭ fervora alpisto. Nobla, sankta studento de politek-niko – kandidato al altaroj.

Tiel do la Eklezio ne nur ne kondamnas sporton, sed rilatas al ĝi tre pozitive. Kial? Ĉar ne kondamnas la homan korpon, defendas ĝian bonon, aprezas ĝian valoron, deve-non de Dio, scias ke ĝi estas grandioza, viva templo de Dio. Sed ankaŭ scias, ke kiel ĉiu templo estas konstruita por la Dia servo, same ankaŭ tiu templo de homa korpo devas servi al ĉi tiu celo.

De tie komprenebla estas la principo: „Sana menso en sana korpo”. Kaj oni devas konscii la influon fluantan el gimnastiko, amuzoj kaj sporto al la fizika sano kaj disvolv-iĝo de la korpo.

Kio pli: sporto disvolvas la personecon de homo, kiel tion bele esprimis Pio la 12a: „Sporto disvolvas karakteron, faras homon grandanima, subtiligas sensojn, donas intelek-tan penetremon, armas volon per persisto, formas observ-emon, disvolvas memoron, atenton, kuraĝon, per venkado de malfacilaĵoj formas antaŭ ĉio la volon. Vekas la senton de solidareco kaj socia respondeco, ellaboras do socian amon, oferemon kaj sindediĉon…”

Nemulta estas do troigo en la diro, ke sporto kunigas naciojn kaj kondukas al paco.

 

Sed sporto povas esti ankaŭ malbeno kaj malfeliĉo

 

Precipe kiam ĝi transformiĝos en degeneritan tro-igon. Kiam ĝi fariĝos celo en si mem kun preterlaso de su-peraj valoroj de homo, al kiuj ĝi devus servi. Kiel en multaj aliaj branĉoj tiel ankaŭ ĉi tie, troigo povas malbone finiĝi por sportisto mem kiel ankaŭ por ĉirkaŭantaro. Elrevita disvolviĝo de korpo povas finiĝi per malsano de koro, ner-voj kaj eĉ per morto.

Tial la Eklezio, se havas rezervan klaŭzon koncerne sporton, do nur kaj ĉefe pro la bono de homo, la bono de lia animo, eterna savo kaj la bono de totalo. En sporto vali-das la moralaj principoj kiel: konscienceco, kavalireco, estimo, sincero rilate al kontraŭulo, modesto kaj pacienco. Validas la hierarkio de valoroj kaj devoj. Kaj do: unue la animo, poste la korpo subordigita al spirito. Unue la nece-sa, poste la utila kaj fine la agrabla. Unue la dimanĉa meso kaj nur poste ludejo kaj sporto.

Nur tiam sporto plenumas sian taskon, se ĝi ne for-gesas pri la formado de spirito kune kun korpo. Jam Plato-no postulis, ke la korpo ne ekzerciĝu sen partopreno de la animo. Se do tiu principo validis por paganoj, des pli ĝi de-vus validi por katoliko.

„Iradu laŭ la Spirito kaj la deziron de la karno vi ne plenumos. Ĉar la karno avidas kontraŭ la spirito, kaj la spirito kontraŭ la karno” (Gal 5:16-17). „Ĉar se vi vivos laŭ la karno, vi mortos, sed se helpe de la Spirito vi morti-gos la impulsojn de la korpo, vi vivos. Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito, estas filoj de Dio” (Rom 8:13-14).

 

Kaj do mi deziras al vi: viaj muskoloj estu kiel ŝtalo, sed ankoraŭ pli mi deziras tion, ke vi povu iam ripeti post Sankta Paŭlo la jenajn vortojn: „Mi batalis la bonan bata-lon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago” (2 Tim 4:7-8).

 

Miaj karaj! Mi finas per rakonto de sceno, kiu okazis sur la placo de amuzoj ĉe kolegio en Harrow. Kiam Wel-lington, venkinto de Napoleono el sub Waterloo, en posta aĝo vizitadis tiujn placojn de amuzoj, li rememoris la jun-econ, sportajn amuzojn kaj diris fiere: „Ĉi tie sur ĉi kampo mi venkis Napoleonon”. Tio signifas: „Kiam ĉi tie mi amu-ziĝis, ekzercis, disvolviĝis en mi sinrego, energio kaj forta volo”. Mi ŝatus, ke ankaŭ vi povu ripeti iam similajn vor-tojn. Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.45, tr. SP)

 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony