Numero 119 – vintro 2017

Rozario sen limoj

La eksplicita peto de Dipatrino el la 13-a de septembro 1917 sonas kiel la historia angor-mesaĝo por la homaro: „Recitadu plu la Rozarion, por ke sekvu la militofino”.

La 7-an de oktobro 2017, dum la festo de Dipatrino de la Rozario en ĉirkaŭ 300 staciaj preĝejoj laŭlonge de la landlimo de Pollando estis sonanta la preĝa laŭdo al Ĉielo kaj nia Nacio – la Rozario ĝis Limoj. Tio ne estis la hazarda tago, ĉar  ĉi tiu festo estis starigita de la Papo Pio la Kvina post la venka batalo apud Lepanto – la 7-an de oktobro 1571 – kontraŭ la islama armita atako. Dipatrino en ĉiuj ĝisnunaj konfirmitaj aperoj petas pri la pentofaro kaj rozaria preĝo. Tiel estis en Lourdes – 1858, Gietrzwałd – 1871, Fatima – 1917. La rozariaj neforgeseblaj Papoj estas: Pio la Kvina – la unua aranĝanto kaj spirita poeto de Rozario, kiu tiel fervore apelaciis por ĉi preĝo intence de la haltigo de la barbara islama hordo al la kontinento de la kristana tiam Eŭropo; Leono la Dektria starigis kaj dispoziciis, por ke oktobro estu la tempo de precipe intensa preĝo rozaria, ĉar li vidis en ĝi la potencan armilon kontraŭ la satanaj insidoj kaj atakoj. Anstataŭe Sankta Johano Paŭlo la Dua kun tre persona konfeso de spirito ripetadis: „Rozario estas mia amata preĝo, en sia simpleco kaj profundeco”.

La lumo de la mondo zonita per bidoj de la preĝo tiucele, por ke nia Patrujo, la tuta mondo disfloru per paco, ke ĉiam maturiĝu al pleneco de la kredofeliĉo, ĉar nur la kreiva amo ne konas limojn.

La Rozario estas nia azilo kaj savilo, la kontemplado de beleco kaj la profundo de spirita ripozo. Niaj prapatroj parolis, sed ankaŭ tion faris: „Sur la rozario petu, la skapularon portu”. Tiujn ĉi vortojn fidele kaj fervore plenumadis la propetanto kaj honoranto de Maria, Sankta Johano Paŭlo la Dua. Rozario estas la mirakla kaj efika rimedo por la sanktigo kaj spirita kresko, unu el la plej karaj kaj plej efikaj metodoj de la lernejo de la spirita vivo.

Rozario estas la preĝo sub ĉiuj vidpunktoj karisma kaj ekzorco, ĉar kuniĝas en ĝi kaj plenumiĝas adoro kaj petego, laŭdo kaj dankesprimo, propeto kaj irado en la Dia ĉeesto.

 

   Pastro Janusz Kozłowski, Świdnik

   El: Nasz Dziennmik, 7-8 de oktobro 2017, paĝo 30.

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony