Ridetu
Ridetu
La profilaktiko.
– Kio estas la profilaktiko?
– Tio estas la protekto de la organismo kontraŭ la
interveno de kuracistoj.
La kaŭzo.
– Sinjoro doktoro, mi suferas kapdolorojn.
– Certe vi fumas cigaredojn?
– Mi neniam fumis!
– Do multe vi drinkas?
– Mi estas abstinulo.
– Eble vi tro malfrue enlitiĝas?
– Mi ĉiam estas en la lito je la deka vespere!
– Do – via aŭreolo tro premas vian kapon!
Kuracado.
Edzo demandas la edzinon:
– Kion ordonis al vi la kuracisto?
– Li ordonis al mi ŝanĝon de la klimato. Li proponis
forveturi Alpojn aŭ Kaŭkazon. Do – kien ni iros?
– Ni iros al alia kuracisto.
Ĉe kuracisto.
Maljuna viro plendas:
– Ĉiutage mi urinas je la kvina.
– Kial do vi ĉagreniĝas? En via aĝo tio estas bone.
– Sed mi vekiĝas je la sepa…
*
– Kiel nomiĝas malgranda o?
– Minio.