Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Ŝerca demando: Kie loĝas katoj plej multe?
Respondo: En la katloĝejo.
*
– Mi aŭdis, ke vi havas du fianĉinojn en du najbaraj paroĥoj. Kiel tio eblas?
– Pastro paroĥestro, mi havas biciklon.
*
Pastro, elirante el ĉambro de grave malsana viro, diras al lia edzino:
– Ne plaĉas al mi via edzo.
– Al mi ankaŭ, sed li estas tia bona por mi kaj por infanoj.
*
– Baldaŭ pasos unu jaro disde la morto de via edzo. Ĉu vi mendis sanktan Meson por li?
– Pastro prelato, se li estas en la ĉielo – nenion li be-zonas, se en la infero – al li nenio helpos, kontraŭe se en la purgatorio – do kiel mi lin konas, li certe eltenos.
*
Avo kaj nepo
– Ĉu vi, avĉjo, estis malgranda?
– Jes, mi estis, infano, mi estis…
– Do eble vi estis ege ridinda kun tiu via kalvaĵo kaj barbo…
*
Kiam ulo diras al aĵo? – Kiam li malfermas ŝrankon.