Numero 119 – vintro 2017

Renkontiĝu kun la Reĝino

La interparolo kun Frato Mariano Waligóra,

la prioro de Klara Monto

 

La Jubileo de la 300-jariĝo de Kronado de la Mirakla Bildo de la Ĉenstoĥova Dipatrino per la papaj kronoj estas la precipa tempo. Kiel Klara Monto ĝin travivas?

La nuna jubileo por Klara Monto, sed en la plivasta kun-

teksto por tuta nia Patrujo posedas la unikan signifon. Des pli ke ĝi estas ampleksita per la okazaj rezolucioj de la parlamentaj ĉambroj Sejmo kaj Senato anoncantaj la jaron 2017, sur la ŝtata nivelo, la Jaro de Jubileo de la 300-jariĝo de Kronado de la Ĉenstoĥova Dipatrino. Ni travivas ĝin kiel la specifan kontinu-adon de la 1050-jariĝo de la Bapto de Polujo.

Necesas substreki, ke la 300-jariĝon de kronado ni cele-bras jam en la libera Pollando. Pli frue la 100-jariĝo kaj 200-jariĝo de kronado de la Mirakla Bildo estis travivataj dum la aneksoj, en la periodo de nelibereco. Pro tio nun ni havas la okazon por dankesprimo al Maria por Ŝia Reĝado super nia Nacio ankaŭ en la dimensio de reakirita libereco. Kompreneble la jubileo estas por ni granda festo precipe en la religia dimen-sio. Tio esprimiĝas en la animita pilgrimado ekz. de infanoj kaj diversaj paroĥaj grupoj.  Popularecon inter pilgrimantoj atingas Klarmontaj Mariaj Vesperoj „Mia Panjo estas Reĝino”. Kaj aldone la Sankta Patro Francisko pridonacis klarmontanajn pilgrimantojn per la graco – ebleco akiri la indulgencojn dum la jubilea jaro, de la oka de decembro 2016 ĝis la oka de decem-bro 2017.

De septembro ekis la iniciato Viva Krono por Maria, kian reagon ĝi havas preskaŭ en duonvojo?

La Viva Krono de Maria estas la iniciato, per kiu ni ĉirkaŭprenas ĉiujn, kiuj ne nur pilgrimas al Klara Monto, sed ankaŭ spirite kuniĝas kun nia sanktejo.

Kia estas ĝia celo? Maria en la Klarmonta Bildo pose-das jam la materiajn, belajn orajn kronojn. Pere de tiu jubilea animzorga iniciato ni volas enkonduki en nian vivon tion, kion tiuj materiaj kronoj signifas. Kaj ili estas la invito por eniri la spiritan sperton de reĝado. Ni, kiel la filoj kaj filinoj de Dio, pere de la konkreta spirita donaco, spirita peno labori pri ni mem, povas konstrui la kronon de Maria. Do la iniciato Viva Krono de Maria estas la agado evangeliza.

Multfoje pilgrimantoj demandas nin, kian spiritan dona-con ili povas prezenti al Plejsankta Patrino. Ni volontigas, ke ĉiu ekrigardu sian internon. Eble necesas, ke vi eksidu, haltu en la kuro de eventoj, aŭskultu, kaj Ŝi – Maria rememorigos al vi, kion vi povas ŝanĝi, ripari. Eble estas iu, kun kiu vi ne inter-parolis jam longe, eble vi rompis kontakton, eble vi decidos labori pri viaj malvirtoj, malfortoj, kiuj de multaj jaroj bezonas ordigon… Tio devas esti io, kio estos la paŝo direkte al la vera konvertiĝo. Kaj tiel vi mem per vivŝanĝo fariĝos la bela juvelo por ŝia krono de suprenlevo kaj gloro.

Kiom da fotoj kadre de la iniciato estis alsenditaj?

Ni ricevis jam pli ol sepmil da diversaj fotoj: familiaj, komunumaj, paroĥaj aŭ individuaj, sur kiuj estis skribitaj spiri-taj donacoj por Dipatrino. La alsendataj fotoj estas diversaj: de maljunuloj, junuloj, plenkreskuloj aŭ infanoj, fotoj de lernejaj klasoj, komunumoj aŭ paroĥaj grupoj. Okazas la fotoj de perso-noj en hospitaloj, dum somerferioj, dum familiaj solenaĵoj aŭ ordinaraj, etaj pasportaj fotoj. Al tio necesas alkalkuli la spiri-tajn donacojn de infanoj prezentitajn dum Rorato 2016. Multaj el ili, ĉar 26 mil, jam estis alsenditaj aŭ transdonitaj en Klara Monto. Tio estas diversaj petoj, dankesprimoj kaj decidoj de infanoj – ofte tre kortuŝaj.

Oni devas ankoraŭ aldoni, ke en aprilo ni komencos kolektadi la spiritajn donacojn – la fotojn en la elektronika formo. Oni povos sendi ilin tra la interreta paĝo www.koronamaryi.pl. El ili ni kreos la Portreton de Maria – ĉiu, kiu alsendos foton, povos sin retrovi en la Vizaĝo de Maria. Ĉi tiu agado nomiĝos Memo por Maria.

Kiaj spiritaj donacoj skribitaj sur fotoj dominas?

La donacoj prezentataj al Maria estas diversaj. Ekde la tre personaj, pri kiuj pro estimo ni ne volas paroli, tra la decidoj pri repaciĝo en familio, rompo kun fikutimo, pardono…Ofte estas la decidoj pri pliprofundigo de la spirita vivo per ekz. sistema legado de Sankta Skribo, rozaria preĝo, preĝo por la proksima persono…

Ĉu granda estas la interesiĝo pri la maria aplikado al saĝtelefono?

Kun la mesaĝo pri la jubileo ni volas atingi ĉiun, tial do ni kreis la senkostan aplikaĵon prenotan al saĝtelefono „Dia-ment z Korony” [diamanto el krono]. Ĉiuvespere tuj antaŭ Klar-monta Apelo (21:00) ni sendas la kurtan marian penson, kiu celas motivigi nin al preĝo kaj pliprofundigi la ligon kun Di-patrino. Ĝis nun utiligis ĝin ĉirkaŭ 2700 personoj. Kompren-eble, ni volus ke estu pli da ili…

            Dankon por la konversacio.

    Sławomir Jagodziński

    El: Taggazeto Nasz Dziennik, 15-a de februaro 2017, paĝo 9.
E-igis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony