Numero 109 – somero 2015

Religio kaj ĝia origino

„Nature stultaj estas ĉiuj, kiuj ne posedas scion pri Dio” (Saĝ 13:1).

 

Miaj karaj!

 

Oskar Wilde surskribis iam tian frazon: – „Estas du tragedioj de homo: unu kiam li ne plenumos siajn dezirojn kaj la dua, kiam li plenumos ilin”. Eble tio estas vero, sed verŝajne iom li troigis. En la vivo de homo estas ĝuste du tragedioj, sed aliaj. Unu – kiam li ekdubis la ekziston de Dio, la dua, kiam kredante je Dio li ne amas Lin. Tio estas la veraj tragedioj. La resto, estas nur dramoj pli aŭ malpli grandaj.

Vi sentas vin elreviĝinta pri homoj, pri vivo? Vi ha-vas rankoron al Dio, ke vi vivas en tiaj kaj ne aliaj tempoj, kondiĉoj, ke ne prosperas al vi preĝo, laboro pri vi mem? Ŝajnas al vi, ke vi faras favoron al Dio, agnoskante Lin. Vi kredas je Dio kaj havas rankoron, ke vi ne ricevas kompen-se „specialan aldonon” – premion? Ĉar tiam vi observis ordonojn. Ĉu ne? Kaj se vi ne ricevas tiun aldonon, do vi hezitas, ĉu valoras esti religia, ĉu valoras kredi kaj prakti-ki? Ĉu ne eblus iel rezigni pri religio, se aliaj… Vi pripen-sas do, ĉu religio estas necesa kaj natura por la homo?

 

Ĉu religio estas fakto ĝenerala, universala?

 

Mi demandas kune kun vi kaj volas helpi vin en res-pondo. Gravas por mi la vortoj de Plutarko: – Vi povas trovi urbojn sen muroj, sen turoj, sen regantoj, sen palacoj, sen teatroj kaj lernejoj, sed naciojn sen diaĵo, sen preĝo, sen ofero aŭ altaro… tian urbon vi ne trovos.

Sed ni faru malgrandan ekskurson tra jarcentoj kaj historio, por pli bone konvinkiĝi. En tiu kompanio ne man-ku etimologoj, historiistoj kaj religiologoj, kredantoj kaj nekredantoj, diversnaciaj homoj. Ni ekiru kun ili al pigme-oj en Afriko, al boŝmanoj, al negritoj sur Filipinoj, al triboj de indianoj aŭ al Fajrolando, kaj ni konvinkiĝos, ke la plej primitivaj popoloj kredis kaj kredas je spirita Dio „Granda Patro”, ke la pigmeoj konas la Plejaltan Estulon, kiu kreis la mondon, kaj preĝas al Li. La samon respondos al ni aliaj.

Ni ekiru al paleolitikaj kavernoj en Svislando, Sirio kaj Slovenio, kaj ni ekvidos, ke la plej antikvaj dokumentoj de kulto atestas pri honorado de la Plejalta Estulo – kranioj kaj ostoj de bestoj foroferataj al diaĵo ĉirkaŭ 150.000 jaroj antaŭ ni. Ni rigardu la kavernajn pentraĵojn, la skulptaĵojn aŭ statuojn kaj tombojn tie malkovritajn, por konvinkiĝi, ke la homoj kredis je la transtomba vivo.

Disde la prahistoriaj tempoj ni trairu la ŝtonepokon, bronzepokon kaj ferepokon, al fruhistoriaj tempoj kaj ni enrigardu la popolojn de antikva oriento – en Egiptio, Ĉinio, Sirio, la inkaan kulturon. Ni malfermu la „Libro de Mortintoj”-n de antaŭ 4.000 jaroj a.K. ĉe egiptoj, ni malfer-mu la „torina papiruso”-n, por ellegi tian frazon: „Estas Iu, kiu bruligis la ĉielajn lumojn, estas Iu, kiu por ni, siaj serv-antoj, sternis padon per steloj surŝutitan, tie estas Sanktulo de sanktuloj. Nia Ĉefo”.

Kion pruvas tiaj esploroj? Tion, ke religio estas olda kiel homo, ke ne estis en pasinteco kaj hodiaŭ ne estas nacio sen religio, egale ĉe popoloj kun malalta aŭ alta kul-turo, aŭ civilizacio. Ĉi momente ne temas pri tio, ke tiuj ideoj ofte estis falsaj. Sed ju pli ni retroiras, des pli ili estis puraj, ke ne politeismo, sed monoteismo estis la plej mal-nova religio de homaro. Tio konfirmas la Eklezian instru-on.

Nu, kaj hodiaŭ, en niaj tempoj? Ankaŭ ne estas nacio tute ateisma. Certe, estis kaj estas forta ateismo, organizita kaj batalanta. Sed ankaŭ tiu ateismo konfirmas nian tezon. Ĉar el nekredo ĝi faris kredon, kaj el sendieco religion. Ĝi havas siajn dogmojn kaj sian dekalogon, havas sian doktri-non kaj siajn ceremoniojn.

Estiĝas nun demando: – Per kio klarigi tiun universa-lan fakton, ĝeneralan konvinkon? Ĉu per kono de naturaj fenomenoj kaj atribuado de tio al diaĵo, kiel volas Komto (Comte)? Eble per sento kaj ia mistera sensaco – kiel prefe-ras Fojerbaĥo (Feuerbach). Kaj eble per bezono de praktika racio, per devo – kiel proklamas Kantio? Ĉu ankaŭ per be-zono de dieco aŭ per evolucio?

Ĉu vi vidas la spurojn de preterpasanta Dio? Ĉu vi konas eble rakonton pri iu franca scienculo kaj arabo? La scienculo fanfaronis pri sia malpieco fronte al arabo. Vid-ante, kiel tiu arabo, estiel gvidanto, ĉiutage en la dezerto el-tiris tapiŝeton, genuiĝis kaj preĝis al Dio, demandis lin: „Al kiu vi preĝas?” – „Al Dio” – respondis la arabo. „Kaj ĉu vi vidis iam Dion?”. – „Ne”. – „Pro tio vi estas tre stulta, se vi preĝas al iu kaj kredas je li, kvankam vi ne vidis lin!”. La arabo nenion respondis.

Matene vekiĝas la scienculo kaj diras al la gvidanto: „Nokte devis preteriri apud ni ia karavano, mi ne povis dormi”. „Kaj ĉu vi vidis ĝin?” – demandas lin la arabo. „Ne”. „Pro tio vi estas la plej stulta homo, se vi asertas, ke nokte iris karavano kaj vi tute ne vidis ĝin”. „Sed – diras la scienculo – ĉi tie estas spuroj de kameloj”. La arabo repli-kas tion: „Ho jes. La spurojn de kameloj vi vidas kaj estas certa pri la ekzisto de karavano, sed la spurojn de Dio sur-ĉiele kaj surtere vi tute ne rimarkas. Kial?” – Stultaj estas ĉiuj homoj, kiuj ne posedas scion pri Dio… Ĉar el la gran-deco kaj beleco de la kreitaĵoj la Kreinto estas laŭe imag-ata…

Ĉu vi vidas, mia kara, la spurojn de Dio en la kos-mo? sur la tero? en vi mem? Ĉu vi scias rimarki Lian gran-decon kaj saĝecon en la strukturo de folio, floro, en la stru-kturo de homo?

„Nun ni vidas per spegulo malklare, sed tiam viza-ĝon kontraŭ vizaĝo” (1 Kor 13:12). Ĉu vi ligis jam kontak-ton kun Li? Ĉu vi Li amas, konas, servas? Ĉu pro tio vi sentas vin feliĉa? Ĉu eble vi atendas specialan aldonon, premion de Li? Respondu al vi mem. Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.123, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony