Pri infana senbrida pasio
Pri infana senbrida pasio
Lastatempe ofte aperas junuloj kun arogantaj rilatoj al homoj, al homaj grupoj, provokante skandalojn, eĉ mort-pafojn. Bedaŭrinde, tion faras lernantoj, preskaŭ infanoj.
Tiuspecaj eventoj devigas la socion serĉi kaŭzojn, kulpigante familiojn, televidajn projekciojn, lernejojn, la stratojn, kie abundas bubaĉoj, fiinfanoj – for de gepatra zorgo k.a. Kiel oni diras „nenia ago – sen reago”.
Mi ne estas infanedukisto, nek pedagogo, nur simpla nuntempulo. Sendube, tiuj institucioj portas iometan res-pondecon, tamen la bazon difinas familia edukado, kiel ori-gino de socia ordo. Jen kelkaj ekzemploj:
– Se infanoj ricevas neobjektivan skoldon, ili asimi-las nur malŝaton al ĉiuj homoj;
– Se infanoj vivas en malamikeco, ili iĝas batemuloj;
– Se infanoj vivas en ĵaluzo, ili iĝas enviuloj;
Kaj inverse:
– Se la infanojn oni traktas tolere, ili iĝas toleremaj;
– Se la infanoj ricevas laŭdon, ili iĝas dankemaj;
– Se la infanoj ricevas aprobon, ili komencas mem-plaĉi;
– Se la infanoj ricevas konfidon, ili komencas stabile realigi siajn celojn;
– Se la infanoj vivas inter honestuloj, ili ekscias kio estas vero kaj justo;
– Se la infanoj vivas en trankvilo, ili atingas harmo-nion kun skribitaj kaj neskribitaj leĝoj. Ili iĝas ĉiuflanke pli bonaj kaj tio malmultigas familian respondecon.
Kiel vivas viaj infanoj?
Kion vi enradikigas en infanaj koroj kaj animoj?
Ivan Tr. Minĉev