Preĝo de limako
Preĝo de limako
Sinjoro, almenaŭ unufoje provu iri sur unu kruro
kaj porti Vian Ĉielon surdorse!
Mi sintrenas kaj senripoze portas la vakuan monton
de mia domo tirante la zonon de ĉielarko…
Kien kaj kiel kaŝiĝi pro la ĝardenisto kaj la dombirdaro?
Sinjoro, konsentu, Vi ne faciligas mian vivon,
donante al mi tiom da malamikoj!
Vi donis al mi, fakte, nur okul-paron
sur la pinto de miaj kornoj, du timemajn periskopojn
super mia granda senpovo.
Ho Dio, Vi scias ja: kiu tiel malrapidas devas plendi.
Ne koleru je mi, olda mizantropo,
kaj je la amaro de mia koro,
sed faciligu mian sorton kaj kreu paradizon da salat-bedoj
kaj sendu sekuran kvieton en la somera zumado de pluvo
post la tempesto. Amen.
Esperantigis Romuald Skaliński