Numero 116 – printempo 2017

Preĝo al Jesuo Kristo, nia Reĝo kaj Sinjoro

Jesuo Kristo, Reĝo de la universo, nia Sinjoro kaj Dio, Elaĉetanto de la homa gento, nia Savanto! Vi, kiu parolis ke via regno ne estas el ĉi tiu mondo, kiu alvokis nin serĉi la regnon de Dio kaj fininstruis nin peti en preĝo al la Patro: „venu via regno”, rigardu nin starantajn antaŭ via majesto.

Ni laŭdas Vin, ni gloras kaj adoras Vin. Humile ni subiĝas al via regado kaj al via leĝo. Konsciaj pri niaj kul-poj kaj ofendoj faritaj al via koro, ni pardonpetas por ĉiuj niaj pekoj kaj neglektita bono. Ni esprimas nian penton kaj petas pri kompato. Ni promesas klopodi pri multobligo de via gloro, danki por la senfina mizerikordo, kiun Vi mon-tras de generacio al generacio, per fideleco kaj obeemo res-pondadi al via amo.

Dia Reĝo de niaj koroj, via Sankta Spirito subtenu nin en realigado de ĉi tiuj devontigoj, ŝirmu de malbono kaj efektivigu nian sanktigon. Helpu al ni ordigadi tutan nian vivon kaj mision de la Eklezio. Reĝu al ni, Kristo! Reĝu en nia Patrujo, reĝu en ĉiu nacio, por pligranda gloro de la Plejsankta Triunuo kaj por la savo de homoj. Kaŭzu, ke niajn familiojn, vilaĝojn, urbojn kaj la tutan mondon ĉirkaŭprenu via regno: regno de vero kaj vivo, regno de sankteco kaj graco, regno de justeco, de amo kaj paco, nun kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

 

Jesuo, Reĝo de la universo, regu en nia Patrujo kaj en ĉiuj nacioj de la mondo!

 

Kristo Reĝo, Krist’ Sinjoro, Kristo, Kristo regas nin!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony