Numero 115 – vintro 2016

Popularaj veroj

Estas unu legaĵo deviga por ĉiu, kiu sin rekonas kiel la membro de la okcidenta civilizacio – tio estas la Sankta Skribo de Malnova kaj Nova Testamentoj.

 

Kompreneble nemultaj tralegis ĝin entute, ne perdiĝ-ante en detaloj, ne koliziante kun la malfacilaĵoj de la arka-ika lingvaĵo aŭ kun la problemoj pri interpretado. Pro tio la populareco de ĉiuspecaj mallongigoj, disde la Biblio en bil-doj, ĝis pli aŭ malpli liberaj resumoj. Dum la komunisma tempo tian funkcion provis plenumi „Opowieści biblijne” (Bibliaj rakontoj) kaj „Opowieści ewangelistów” (Rakon-toj de evangelistoj) de Zenono Kosidowski (1898 – 1978), la eminenta erudito provanta legi la Sanktan Skribon kiel la historian fonton, kaj ne la fundamenton de kredo.

La verko de Walter Wangerin „Najpiękniejsze histo-rie biblijne” (La plej belaj historioj bibliaj) havas tute alian karakteron. Ĝi ne konfrontas la transdonon kun la nun-tempa scio, ne gvidas la teologian ekzegezon de la instruoj  kaj paraboloj. Ĝi rakontas elektitajn fragmentojn de la San-kta Skribo en la maniero proksima al dokumento rakontita per lingvo viva, bildoplena, en kiu la enhavo estas fidela al la sankta libro, sed la fono, detaloj kaj dialogoj estas plej ofte la produkto de la invencio de aŭtoro. Cetere li ne ra-kontas la historion „de Adamo kaj Eva”. Li komencas de Abrahamo kaj finas per la konvertiĝo de Saŭlo survoje al Damasko.

En la mezo pli ol 800 paĝoj entenas la malfacilan historion de la elektita popolo kaj de lia alianco kun Dio. La historio plena de perfidoj, apostatiĝoj, pekoj kaj kon-vertiĝoj, de Dia ingerenco kaj eraroj de homoj. Ankaŭ de apostoloj. La nuntempa lingvaĵo (en tio granda merito de tradukistoj – Justyna kaj Jan Grzegorczyk) kaŭzas, ke kun-estante kun bibliaj herooj, ni konvinkiĝas, ke ili estis tiaj homoj kiel ni. Tamen esenca estas la psikologia vero de la personoj, precipe en la Nova Testamento. Dialogoj vivigas la konatajn al ni tekstojn, priskriboj de la pejzaĝoj kaj personoj aldonas la plenon de koloroj al la memorindaj situacioj. La mondo de antaŭ jarmiloj ĉirkaŭas nin per sonoj, aromoj, gustoj. Ĉu tiel oni devas hodiaŭ rakontadi la Bonan Novaĵon, liberigante sin el la rondo de malfacile kompreneblaj vortoj kaj nocioj? Certe oni povas!

 

MARCIN WOLSKI

 

Walter Wangerin „Najpiękniejsze historie biblijne” wyd. Zysk i S-ka

(Aĉetebla sur la paĝo:WSKLEPIKU.PL)

El: wSIECI, 5-15 septembro 2016, paĝo 65

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony