Polujo kaj Hungarujo 1050 jaroj da frateco
Polujo kaj Hungarujo 1050 jaroj da frateco
„Li montris forton per sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn” – ĉi vortojn ni legas en la danka himno de Maria Magnificat. La tuta vivo de Benata Virgulino estis anoncado pri la povo kaj la liberecon por-tanta Dia potenco. Necesas, ke niaj popoloj denove ekvidu ĉi protekton de la Sankta Virgulino kaj nome ne nur en la miraklaj eventoj, kiuj okazis antaŭ dudek kvin jaroj, kiam ni reakiris liberecon, sed en Ŝia senĉesa protekto kaj kon-solo, kiuj ĝis nun estas nia partopreno.
En la vivo de nacio, la lingvo, kulturo, ĝia spirita kaj fizika pozicio estas valoroj, kiujn ni ricevis kiel heredaĵon de la Kreinto mem. Tial, kiam ni vidas, ke koncerna nacio maljuniĝas, demografie malgrandiĝas, tiam ni rajtas timi kaj peti Dion pri la portanta libercon Lia mizerikordo. Ni konfesas, ke ni pekis, ke nia egoismo estas la kaŭzo de la situacioj, kiuj ŝajnas esti seneliraj.
Ofte, ni hungaroj, rigardas al niaj fratoj gepoloj, kiel al ekzemplo, kiel al nacio, kiu dum pasintaj jardekoj kun granda engaĝiĝo zorgis pri la edukado de infanoj, heroisme staris defende al valoroj, donadis ateston pri la kredo kaj unueco, kaj donis al la Eklezio kaj al la mondo la sanktan Papon. Sed apud tio ni konscias, ke la vivo de pola nacio nuntempe ankaŭ ne estas facila. Ni scias, ke niaj fratoj ge-poloj kvankam iom plibone trairis la ekonomian kaj politi-kan transformon, tamen ankaŭ ilin tuŝas problemoj. Seku-larigo, elmigrado, kiuj naskas en iliaj koroj motivitajn kaj similajn al niaj timojn. En ĉio tio, en ĉi tiuj komunaj malfa-cilaĵoj tuŝantaj niajn naciojn ni sentas la precipan proksim-econ inter ni. Ĉi tie la novan freŝon ricevas la iama diro, ke Pol’ – Hungaro – Frata Paro.
Ni ne estas proksimaj al ni nur tiel ordinare. Ni ne estas nur la ordinaraj geamikoj, sed gefratoj en la strikta senco de la vorto, tio signifas preskaŭ de unu korpo kaj unu sango, kiel fratoj ĝemeloj. Ĉar ĉi du kulturojn, du naciojn naskis la granda historia kaj eklezia agado. Jen, pli malpli antaŭ 1050 jaroj komenciĝis tiu procedo, kiun ni povas nomi la konvertiĝo de gepoloj. Pli malpli en la sama tempo akceptis la bapton la hungara reganto Géza (pollingve Gejza) kaj sur la monto de Estergom li elkonstruis la unuan preĝejon, tiam honore al Sankta Stefano – diakono kaj mar-tiro. Ĝuste tiam Otto III, imperiestro, kune kun Silvestro II, papo, komencis la penadon por konvertado de niaj ambaŭ nacioj. Ĉi tio estas la historia fundamento de tiu senĉese denove renaskiĝanta inter ni simpatio, ligo, ĉar la Patrino naskintino de ĉi ambaŭ nacioj kaj kulturoj estis la katolika Eklezio.
Nia komuna Patrino estas la Benata Virgulino Maria, kiun niaj nacioj adoras kiel sian patroninon kaj rifuĝejon. En nia komuna historio ni spertis ŝian patrinan protekton. Ĉi tie sur Hela Monto antaŭ la bildo de Nigra Madono preĝis la reĝo Johano Sobieski en la jaro 1683 antaŭ ol li ekvojaĝis al la viena batalo, kaj la atingita tie granda venko, kiun la pola reĝo atribuis al la propeto de la Benata Virgulino, ebligis liberigi de la turka jugo ankoraŭ samjare nian hungaran lokon Estergom, kaj tri jaroj poste la lokon Buda kaj la tutan landon. Revenis kristaneco al Hungarujo kaj iom post iom komencis renaskiĝi la hungara kulturo. Ĉiuj konsente atribuadis tion al la protekto de la granda Sinjorino de Hungarujo, Patronino de la pola nacio, Help-antino de la kristanoj. Ni ankaŭ hodiaŭ petas Ŝin pri la protektado je ni en la paca konstruado, por ke niaj nacioj plifortigu en si la kulturon de vivo, radiadu per la amo al Kristo, per la fidoplena rigardo en estontecon, kiu estas ne nur la efiko de homa agado, sed la donaco de Dia Provi-denco.
Benata Virgulino Maria, Ĉenstoĥova Nigra Madono, Patrino kaj Protektantino de Hungaroj kaj Poloj, preĝu por ni. Amen.
Kardinalo Péter Erdö, Primaso de Hungarujo
E-igis: Stanisław Śmigielski
La parolo aŭdigita dum la Helmonta Apelo
dum la 5-a Nacia Pilgrimo de Hungaroj al Hela Monto,
la 24-an de junio 2015.
(El: Michael, aŭgusto-septembro 2015, paĝo 17)
_______________________________________________
Kutime, je la fino de la Rozario
oni preĝas la „Saluton, Reĝino”
kaj fine oni faras la Krucosignon.
Saluton, Reĝino, kompatema Patrino: nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton! Al Vi ni vokas, ekzilitaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu larmo-valo. Pro tio do, nia Perantino, rigardu al ni per viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu ekzilo Jesuon, la benatan frukton de via sino. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo. Amen.