Poemo pri groŝo
Poemo pri groŝo
(Groŝo – metala malmulte valora monero, uzata pasint-
jarcente kiel pagilo en Sud-Orientaj landoj.)
Mono, mono kaj denove mono. Ŝajne la tuta mondo apogas sin nur sur mono. Videblas, ke jam savinto sur tero estas pritaksita por mono.
Ekzemple, kiam vi iras, nesenteble sputas via buŝo. Ĝis vi turnas, jam policano tiras vian kolumon. „Kial vi ne respektas ordon kaj malpurigas puran lokon? Ĉu vi ne estas urb-loĝanto, aŭ vi venas de iu vilaĝo?”
Vi tiriĝas tien kaj reen, ne konfesas vian kulpon. Samtempe apenaŭ aŭdeble iu flustras „elviŝu, kara, per monero”.
Kulpulo, timigita, elpoŝigas sian lastan groŝon, donas ĝin al policano. La policano prenas monpunon, enlasas en sian servan valizeton, elviŝas per maldelikata boto la objek-ton de delikto kaj kun fiere levita kapo daŭrigas serĉi aliajn ŝarĝistojn de ŝtata trezorejo.
Dume la kompatinda kulpulo enpensiĝinta rezonas:
O… o… ci groŝo kaj ciaj kunfratoj! Per kiaj forto kaj sorto vi agas tutmonde? Per via nevidebla kapableco vi povus fari ĉion, ĉu ne? Per vi:
– Infano povus akiri bombonon;
– Malsata bubo aĉetus bulketon;
– Juna knabino aĉetus kolĉeneton;
– Maljuniĝinta fraŭlino aĉetus ruĝigilon, pomadon;
– Juna vidvino donus vin al popo por enteriga meso;
– Sendenta oldulino aĉetus vakskandelojn, aŭ metus vin antaŭ paroĥestra altaro, poste popo metos vin sur drinkeja stablo;
– Vi monrimedo trapasas maldikan poŝon – dikan mon-saketon;
– Vi plenigas ŝtatan trezorejon kaj plenumas diversajn aliajn funkciojn.
Malriĉulo, kies buŝo senvole sputis, persiste gardis groŝon, por aĉeti panon, ĉar liaj infanoj malsataj atendas lin. Kaj finfine rezulto: Sur asfalta urba strato restis malse-keta makuleto, samtempe en animo kaj koro de malriĉulo restis grandega nigra makulo de animsufero, de abomeno, sed tia estas forto kaj sorto de groŝo – monero, tia estas sorto de homo, plej malriĉa tavolo de socio.
Ivan Tr. Minĉev