Numero 116 – printempo 2017

Pensoj de Seneko

Ĉio, kio devas okazi, povas okazi hodiaŭ.

Ni ĝoju, ke ni havas amikojn, ĉar ni ne scias,

kiom longe ili estos al ni destinitaj.

La veron necesas paroli nur al tiu, kiu volas ĝin aŭskulti.

Kontaktiĝu kun tiuj, kiuj povas igi vin plibona.

Mezuru la vivon per agoj, neniam per tempo.

La arbo ne vipata per ventego,

malofte elkreskas forta kaj sana.

Ni ne ricevas mallongan vivon, sed ni igas ĝin tia.

Ne mankas al ni la tempo, sed ni disipas ĝin.

La ora brido ne igas ĉevalon plibona.

Se vi volas vivi feliĉe, ne prenu en vian koron tion,

ke aliaj konsideras vin stultulo.

Pli gravas tio, kion vi pensas pri vi mem,

ol tio, kion pri vi pensas aliaj.

Saĝulo de neniu spertas malŝaton; li konas sian grandecon.

Kiu estas amiko, tiu amas,

sed ne ĉiu kiu amas, estas ankaŭ amiko.

Ofte maljustaĵo venigas pli bonan sorton.

Multaj aferoj falis, por supreniĝi plialten.

Kion ne eblas ŝanĝi, tion plej bone transdaŭri.

Iuj medikamentoj estas pli danĝeraj ol malsano.

Junaĝe tremas nia koro, kaj maljunaĝe la piedoj.

Ne pritaksu homojn laŭ vesto aŭ pozicio.

Nur kompare kun aliaj oni estas malfeliĉa.

Ne tiu estas malriĉa, kiu havas malmulte,

sed tiu, kiu volas havi pli.

Granda estas tiu, kiu en riĉaĵo vivas kiel malriĉa.

Se iu amas nur belecon kaj purecon,

do amas apenaŭ duonan estaĵon.

Ĉiujn egaligas polvo.

Ni naskiĝas neegalaj, ni mortas egalaj.

La morto estas ununura justeco en la mondo.

Saĝulo vivos tiom, kiom vivi devus,

kaj ne tiom, kiom vivi povas.

La morto ne estas malbono,

sed nur la leĝo deviga por la tuta homa gento.

Tiu, kiu faris bonan agon, silentu;

parolu tiu, favore al kiu la ago estis plenumita.

La vivo similas artoverkon en teatro: gravas ne kiom longe

ĝi daŭras, sed kiel ĝi estis ludata.

Kion ne povas la racio, ofte resanigos la tempo.

Se vi ne scias, al kiu haveno vi fluas,

nenia vento estos ĝusta.

Neniam estas tro malfrue, por enpaŝi sur la honestan vojon.

Kio estas Dio? Ĉio, kion vi vidas kaj ĉio, kion vi ne vidas.

(Prenita el Interreto)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony