Numero 114 – aŭtuno 2016

Nia nacia karaktero

„Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, mokataĵo kaj insultaĵo por niaj ĉirkaŭantoj” (Psa 79:5).

 

Miaj karaj!

  1. Kial?

Iam en unu lernejo juna instruisto demandis min: „Bonvolu, pastro, diri al mi, kial en Polujo, lando ĝisfunde katolika, estas tiom da ŝteloj, nehonesteco? Ja morale ni staras pli malalte ol multaj landoj protestantaj. Kial, mal-graŭ tiom da predikoj, rekolektoj, religia instruo, katolika eduko, jam ĉe infanaro, ĉe junularo, tiuj ekscesoj estas je ĉiu paŝo?”.

Mi provis ekskuzi nian nacion per slava tempera-mento, kondiĉoj, jaroj de mallibereco, mizero, ekspluato. Sed li ne lasis sin konvinki. En la fundo de la animo mi pravigis lin. Ni staras pli malalte ne nur ol landoj protestan-taj, kie en multaj okazoj ili ne havas serurojn, ŝlosilojn, kie en memserva vendejo ne gardas klienton tuta stabo de la-borantoj kaj ne rigardas al liaj manoj. Sed hontigas nin per servemo la kulturaj japanoj, per laboremo – ĉinoj, per bon-eco kaj mildeco – hindoj. Hontigas nin per sia fervoro, reli-giemo preskaŭ ĉiuj novkonvertitaj negroj.

Eble vi aŭdis tian diraĵon: – ke tri germanoj kreas organizaĵon, tri angloj fondas klubon, tri francoj faras ma-nifestacion, kaj tri amerikanoj fondas entreprenon, sed tri poloj pri ĉiu afero havas kvin diversajn opiniojn. Malmulta troigo en tio.

Kial nia nacio tiel mobilizis sin kaj unuiĝis solidare nur en la jaroj de mallibereco? Tiam, plejparte sub fremda anekso, ĝi decidiĝis al heroeco, spirithardeco, sed en la ja-roj de paco forgesadis pri tio?

Malamo, manko de unueco, de konkordo kaj amo fariĝis nia nacia malavantaĝo. Sufiĉas rememori la malfeli-ĉan „librum veto”, mise komprenitan liberecon, sufiĉas re-memori la duelojn, konfliktojn, sejmetajn kverelojn, stran-gajn ambiciojn, privatan profitemon…

 

  1. Kaj kontraŭ…

„Pollando estas simbolo de ĉio plej nobla, kion la homoj amis kaj por kio ili batalis”. Al polo montri nur tion, kio granda, grandioza kaj sublima, kaj tuj sen argument-ado li sentas, ke tio estas ĝusta patrujo de lia spirito, ke tio estas liaj naturaj proprecoj – tiel skribis pri ni granda pens-ulo Stanisław Szczepanowski.

Mi mencios ankoraŭ unu ateston de A. Brückner, ko-nanto de la slava historio kaj literaturo. „Estis ili – slavoj – bonanimaj, gastamaj, senzorgaj kaj amantaj vivĝojon, de viva sed ŝanĝema karaktero, sen iniciativo kaj energio, pig-raj kaj supraĵaj, sin tenante je tio, al kio ili alkutimiĝis, ĉar tiel estis plej oportune, evitadis ĉian premon, al ĉia estreco ili rilatis kun malfido, ili estis ĉiam denaskaj demokratoj, kaj eĉ anarkistoj… Tia gento ne taŭgis evidente por konke-rintoj, des pli, ke havante ne grandajn vivpostulojn, ili kon-tentiĝis per sia posedaĵo kaj ne serĉis konkerojn, kio ne malhelpis, ke ili distingiĝis en batalo per nekutima kuraĝo kaj eltenemo”.

Ja nia historio estas riĉega je eminentaj estroj kaj herooj. Apud Chrobry, Krzywousty iras Żółkiewski, Chod-kiewicz. Apud sanktuloj – sanktaj patrinoj, virgulinoj. Apud sanktuloj de pasintaj jarcentoj – novaj, nuntempaj. Apud sandomiraj martiroj – osvencimaj.

Ja viveco de nia nacia temperamento fariĝis ĝuste la fonto de idealismo, ekamo de ĉio bona kaj bela. „Miriga estas tiu nacio – iam diris pri ni iu nuncio – ne eblas ĝin konvinki per raciaj argumentoj. Ĉi tiun nacion eblas nur kapti”.

Kaj ĝuste kaptis nin la eterna Vero kaj Bono, kaptis nin la kristana kredo. Ne mirige, ke post Dio „kaptis” niajn korojn la Plejsankta Patrino kaj Patrujo. Nian animon kon-sumas sopiro al nedetruebla eterna idealo, kiu kontentigus ĝian superhoman deziron. Ne mirige, ke la kriterio de la grandeco de polo estas lia morala valoro. „Poleco estas sta-to de batalo por certa morala ordo”. Ĝenerale ni havis altan moralan senton. Vivigadis nin la spirito de ofero, libereco, batalo „por nia kaj via libereco”, neprofitemo, gastamo, ka-valireco kaj super ĉio –optimismo. Tial Sienkiewicz plena je admiro diris: „La Providenco estigante naciojn malavare pridonacis niajn prapatrojn per vastaj donacoj. Donis al ili vastajn kaj fekundajn kampojn, leonajn kaj kolombajn ko-rojn, kaj tio ne estis ankoraŭ fino de donacoj”.

 

  1. Fonto de naciaj ecoj

Jen la demando, kial tiaj ni estas, malfacile respondi unufraze. Influis tion: raso, klimato, historio, fine tempera-mento kaj manko de harmonio inter racio kaj sento. Ni mir-ige, ke Słowacki kun amara doloro riproĉis al Pollando: „Vulturo ekvoras al vi ne korojn, sed cerbojn”. – Ni ne ŝa-tis kaj ne scipovas konsekvence pensi. „Iel tio estos”…, „plej gravas ne emociiĝi”. Kaj de tie la facilanimeco puŝita kelkfoje al senpripenso.

Kaj ankaŭ la volo estas ŝarĝita. „Sur la fundo de pola animo kuŝas – senpeziĝo – diris Sienkiewicz. Kaj alia ob-servanto venis al konkludo, ke polo havas du korojn, de fantazio por dek, kaj apenaŭ duonvolon… Ĝenerale ni sen-tas abomenon al sistema, longa fortostreĉo. Tiu nekonstan-teco kondukas al malakurateco, senplaneco, manko de dis-ciplino. „En Ruslando – oni devas, en Pollando – kiel iu volas”. „Pollando staras per anarkio” – jen ŝatataj niaj mak-simoj. La hegemonio de sentoj kaj imago transportis nin ofte en la landon de revoj, malproksiman de realo, kreadis kampon al mistikismo kaj mesianismo, kaj antaŭ ĉio al su-feremo, liveris idealojn, sed reprenis la senton de realo, kondukis al fervoraj ekagoj kaj senkuraĝiĝoj.

Ni ĉiam malsanis sur la punkto de propra „mi”. Am-bicio kaj privata profitemo, kverelemo apud komplekso de malsupereco fronte al fremduloj, gastameco apud drinkado, malamo de batalo kaj hejmaj kvereloj apud la spirito de to-leremo por ĉio kaj ĉiuj. Lando de kontrastoj bono kaj mal-bono, amo kaj malamo…

Ne mirige, ke ĉe tiu vido amasiĝas en la buŝo la amaraj vortoj de plendo sub adreso de nia nacio. Ne mirige, ke ĉe ni amasiĝas la vortoj de psalmisto: „Vi faris nin ins-trua ekzemplo por la popoloj, ke la nacioj balancas pri ni la kapon” (Psa 44:15).

Karaj junaj amikoj! Antaŭ kelkaj jaroj pastro Prima-so sur Hela Monto turniĝis al polaj virinoj per ĉi vortoj: „Ni alvokas vin, katolikaj virinoj, al krucmilito… al batalo por spiritoj, por koroj… por bona volo, por oferoj kaj sin-dediĉoj… Vi devas aliri krucmiliton pri paco, pri laboremo, pri ordo kaj harmonio de nacio kaj familio. Vi devas plenu-mi la rolon de Judita en sieĝita fortikaĵo de Betulio. Ni be-zonas vian helpon en sieĝita Pollando. Jes. Sieĝita de sen-moraligo, drinkado, ŝtelomanio, koruptado, malamo kaj malakordo”. (Ĉi vortoj rilatas ne nur al patrinoj. Ili rilatas ankaŭ al vi, junaj amikoj…).

Oni parolas pri ni, ke ni trapasis ekzamenon politi-kan en la lastaj jaroj, ekzamenon de sobreco kaj matureco laŭ tiu vidpunkto. Atendas nin alia ekzameno de morala va-loro de karaktero. Ni devas prepari nin kaj aldone – bone prepari. Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.12, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony