Numero 120 – printempo 2018

Neniajn telefonojn

La Sankta Patro Francisko, komencante la ciklon de katekizoj dediĉitaj al Eŭkaristio, turnis atenton al la feno-meno de ĉieesto de poŝtelefonoj. Kune kun la kreskanta nombro de iliaj uzantoj ĉiam pli necesa estiĝadis la re-memorigado pri la elŝaltado de telefonoj dum la sankta Meso kaj diservoj. Nun la aldona problemo estiĝis la saĝ-telefonoj kun fotoaparatoj.

Bedaŭrinde, la stulteco foti ĉiujn kaj ĉion, ankaŭ sin mem, atingis jam Liturgion. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas esti ne nur en la papaj celebradoj, sed tiaj ekzemple solen-aĵoj, kiel la unua sankta Komunio aŭ geedziĝo… La plej grava estas por multaj fari ĉiapreze foton. Nur tio gravas. Kvankam – kiel tio ofte okazas – plej ofte tamen neniu rigardas poste tiujn fotojn, ĉar da ili estas tro multe.

La Sankta Patro Francisko atentigis, ke dum Liturgio la sacerdoto diras: „Leviĝu viaj koroj”, sed ne „Leviĝu niaj poŝtelefonoj, por fari foton!”. Li konfesis ankaŭ, ke tre ĉagrenas lin, kiam dum solenaĵo li vidas tiom da poŝtele-fonoj levitaj ne nur de fideluloj, sed ankaŭ de iuj pastroj, kaj eĉ episkopoj. Al ni ĉiuj do estos utila la papa reme-morigo, ke la sankta Meso ne estas spektaklo, tio estas la iro renkonte al la Pasiono kaj Resurekto de la Sinjoro. „Vi memoru: neniajn poŝtelefonojn”, substrekis la Sankta Pa-tro. Valoras ĉi tiujn vortojn ĉiam rememorigadi al si kaj al aliaj.

Sławomir Jagodziński

El: Taggazeto Nasz Dziennik, 10-12 novembro 2017, paĝo 13.

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony