Numero 113 – somero 2016

Misio speciala

La tempo de agado: la jaro 33a post la naskiĝo de Kristo. La loko: Palestino. La heroo: la roma centuriestro Clavius (ne sciate kial en la traduko nomata tribunuso), kiun la prokuratoro de Judeo Pilato el Ponto taskigis klar-igi, kio okazis kun la korpo de la tria el ekzekutitoj sur la deklivo de Golgoto en la vendreda postagmezo. La esplor-ado ŝajnas simpla, oni devas nur trovi disĉiplojn, kiuj ŝtelis la kadavron de sia majstro, kio kun la uzo de mono kaj devigaj rimedoj ne devus esti malfacila. Tamen baldaŭ okazos, ke la afero superkreskas la roman oficiron kaj ne-inversigeble influas lian vivon.

La eventoj, kiuj sekvis post la krucumo, konsistigas la pensfadenon ofte entreprenatan de verkistoj kaj filmistoj.

Estis fame konata „Vesto” kaj „Destinlanco” kaj en pli-multo da kazoj, ekster la mokema „La vivo de Briano”, la eventoj de tiama printempo ŝanĝas atestantojn. Ne alie estas en la filmo „Resurektino” de Kevin Reynolds. Irante principe laŭ la spuro de siaj antaŭuloj, la autoro montras nekutiman „tuŝon de kredo”. Centuriestro komencante postkuri la korpon de Jesuo, ekde la momento, kiam li renkontiĝos kun Li persone, trafas la padon sen reiro.

La filmo kolektas bonajn recenzojn, kvankam ne altiras homamasojn. Eble oni rekonis ĝin tro malmulte spektakla? Por mi ĝi estas bildo fascinanta. Antaŭ ĉio kiel neniu ĝis nun ĝi montras la komunecon de dekdu kiel la grupon da junaj homoj (sed mi ne scipovas finkompreni, kial Petro aspektas tiel, kiel li prezentos sin post 30 jaroj en Romo de la tempo de Nerono), gajuloj, facile emociiĝantaj, de fascinado ĝis ekdubo. La ludema Bartolomeo, la dub- ema Tomaso kaj aliaj, rememorigantaj Mateon Levidon el la paĝoj de „Majstro kaj Margareta” de Miĥaelo Bulhakov. La morto de Kristo faligos ilin, la resurekto levos, kaj la sendo de Spirito ŝanĝos la aron da fiŝistoj en realajn apos-tolojn.

Se io en la filmo mankis al mi, do la plua sorto de Clavius. Ĉu li fariĝis la propagandisto de la Bona Novaĵo kiel Sankta Paŭlo, ĉu eble kaptita de la homoj de Pilato (kiu sendis post li la kapt-ordonan leteron) li mortis kiel la unua martiro?

Marcin Wolski, verkisto, ĵurnalisto, satiristo

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

El: Semajnrevuo wSIECI, 14-20 de marto 2016, paĝo 57.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony