Mi enpensiĝis nemizerikorde Por mi ne estas mizerikordo
Mi enpensiĝis nemizerikorde Por mi ne estas mizerikordo
Ep. Józef Zawitkowski
Mi enpensiĝis nemizerikorde super la vorto – males-pero. Tio signifas ne estas eliro. Ĉiam estas du vojoj.
Post peko homo kondutas stulte, kiel Adamo kun Eva – ili kaŝas sin en arbustoj, vualas al si tion kaj alion. Ili hontas, ke ili estas nudaj. Nu bone, sed kiom longe eblas sidi en arbustoj, ja tra tie ĉi iros Dio. Kaj kio tiam?
Estas du vojoj. La unua estas diri: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ Vi. Estu indulgema al mi pekulo! (Luk 15:18). Sed oni devas esti forta. Bone, se restis al mi la kredo kaj espero, sed kiam ĉi tiuj mankos, restas la mal-luma malespero. Ĉiam mi havas la demandon: Kiu pekis pli – Petro ĉu Judaso? Certe Petro. Li malkonfesis Dion, kaj Judaso? Tia moliera avarulo, ekkuris por la tridek arĝ-entaj moneroj. Nur por Petro preĝis la Sinjoro, ke li konver-tiĝinte firmigu en kredo siajn fratojn (Luk 22:32).
Judaso perdis la kredon, perdis la esperon je pardo-no, je mizerikordo. Restis do la dua vojo, pendumiĝi, kaj tio estas malespero.
Mi ne scias, ĉu memmortigintoj estas herooj aŭ mal-kuraĝuloj. Sed tio estas malfacila vojo kaj Dio ne permesu perdi la esperon je pardono, je mizerikordo.
Jesuo, mi fidas al Vi!
(ND, 10 feb 2016)