Sonĝe mi iris laŭ marbordo kun la Sinjoro, spektante surekrane de la ĉielo la tutan estonton de mia vivo. Post ĉiu el la forpasintaj tagoj restadis sursable du spuroj – mia kaj de la Sinjoro. Tamen foje mi vidis nur unu spuron stampi-tan en la plej pezaj tagoj de mia vivo. Kaj mi diris:
– „Snjoro, mi decidis iri kun Vi ĉiam, Vi promesis esti kun mi; kial do Vi lasis min solan tiam, kiam al mi estis tiel malfacile?” La Sinjoro respondis:
– „Vi scias, filo, ke mi vin amas kaj mi neniam vin forlasis. En tiuj tagoj, kiam vi vidis nur unu spuron, mi por-tis vin sur miaj brakoj. (Anonima brazila aŭtoro)