Numero 110 – aŭtuno 2015

Meditado

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko 17:1-6

 

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de l’ graco kaj vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

 

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko Jesuo donas kelkajn instruojn al la apostoloj pri ilia sinteno en diversaj situacioj. Se iu homo pekos, oni devus lin ad-moni. Se iu pekos kontraŭ la alia, oni devus lin pardoni tiomfoje, kiomfoje li pekos kaj pentos. Per fortaj vortoj Jesuo rilatis al tiu, kiu metus falilon por unu el ĉi tiuj sen-kulpaj infanaj koroj.

„Se vi havus kredon tiel malgrandan kiel semero de sinapo, vi povus diri al ĉi tiu morusarbo: ‘Elradikiĝu kaj ekplantiĝu en la maron’, kaj ĝi obeus al vi” (Luk 17:6). Tiuj vortoj de Jesuo, adresitaj al la apostoloj, ŝajnas al ni neprobablaj, tamen en multaj lokoj de la Sankta Skribo ni sciiĝas eĉ pri nekredeblaj eventoj, kiel rezulto de la forta kredo je Dio. En la Malnova Testamento okazis miraklaj resanigoj, revivigoj, sekura iro tra la maro, liberigo el leon-buŝego kaj aliaj nekutimaj okazintaĵoj. El „La Agoj de la Apostoloj” ni sciiĝas pri miraklaj savoj de la apostoloj fer-mitaj en malliberejoj aŭ troviĝantaj en malsekuraj situacioj. Ili ricevis tiujn gracodonojn pro la amo kaj forta kredo je Dio, pro senĉesa preĝo kaj sankta vivo.

Multajn promesojn koncerne la animon kaj korpon donas Dio al tiuj, kiuj kredas je Li kaj Lin amas. Ĉar „Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Joh 3:16). En la „Psalmo 91 de Davido” Dio donas mul-tajn promesojn nekutimajn, kiuj por la kredantoj estas la plej kredinda asekuro kontraŭ la falso kaj mensogoj de la mondo. Dio promesas i.a.:

„Al la anĝeloj ordonas Sinjoro,

ke ili gardu vin en ĉiu horo.

Surmane vartos vin viaj anĝeloj,

por ke vojŝtono ne vundu piedojn”.

(Pollingva poezia versio de J. Kochanowski

– tr. Z.K.)

Jesuo nin amas kaj deziras nian kredon kaj amon. Al sankta Faŭstina Kowalska Jesuo diris: „Ho, kiel doloras min tio, ke la animoj tiom malforte kuniĝas kun mi en la sankta Komunio. Mi atendas la animojn, kaj ili estas indi-ferentaj por mi. Mi amas ilin tiel tenere kaj sincere, kaj ili min malfidas. Mi volas ilin superŝuti per la gracoj – ili ne volas akcepti tiujn. Ili traktas min, kiel io malviva, sed ja mi havas la koron plenan de amo kaj mizerikordo” (Tag-libro 1447).

Per fortaj vortoj Jesuo rilatis al tiu, kiu senmoraligus koron simplan, ĉastan, fidoplenan – senkulpan infanan ko-ron. „Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj” (Luk 17:2).

Kontraŭe, kiu dissemas ĉirkaŭ si mem la amon kaj bonecon, tiu altiras la aliajn al bela, sankta vivo, kaj ricevas la spiritan potencon el la Eŭkaristia Pano, al tiu Jesuo po-vas diri: „Estas vi la lumo de la mondo. Kaj oni ne brul-igas lampon por meti ĝin sub grenmezurilon, sed alten, sur la lampingon, por ke ĝi lumu al ĉiuj, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo brilu antaŭ la homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo” (Mat 5:14-16).

La tutan vivon ni kantu al Dio glorhimnon per la faroj amoplenaj. Jesuo Eŭkaristia donu al ni forton kaj ins-piron. Ho, Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino, preĝu por ni pekuloj kaj sur nia vivovojo gvidu nin senĉese al Jesuo.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony