Numero 117 – somero 2017
Mallongigoj
- Se mallongigo estas komenca(j) litero(j) de kurtigata vorto, ni metas post ĝi punkton (ekzemple: b.= beata / beatulo, p.= pastro, s.= sankta / sanktulo, dim.= dimanĉo, ep.= episkopo, kan.= kano-niko, kard.= kardinalo, sac.= sacerdoto).
- Se mallongigo entenas lastan literon de kurtigata vorto, ni ne metas post ĝi punkton (ekzemple: b-ta = beata, d-ro = doktoro, e-po = episkopo, s-ro = sinjoro, s-ta = sankta, s-to = sacerdoto).
- En pluralo ni kunigas unuliterajn mallogigojn, kaj fine ni metas punkton (ekzemple: bb.= beataj / beatuloj, pp.= pastroj, ss.= sanktaj / sanktuloj; ep.ep.= episkopoj); aŭ ni aldonas –j al lasta litero de mallongigo (ekzemple: b-taj = beataj, d-roj = doktoroj, e-poj = episkopoj, s-taj = sanktaj, s-toj = sacerdotoj).