Numero 101 – septembro 2013

Malegalaj rezonadoj kaj kondutoj

Nedankemo estas filino de tromemfido,

malmodesteco (Cervantes Saavedra

Miguel /1547-1616/ – Hispana verkisto)

Ĥico kaj Vaso estis najbaroj, kolegoj, amikoj. Am-baŭ laboris en uzino. Ili kune iras al laboro, kune revenas hejmen. Ĉar la uzino distancis pli ol 8 km for de urbo, la uzinestraro liveris specialan aŭtobuson por transporti labor-istojn al uzino kaj reen. La aŭtobuso estis brila-flavkolora, pro tio oni nomis ĝin „flava sago”.

Iun matenon du kolegoj ambaŭ eliris el siaj hejmoj. Nokte la neĝo kovris tutan teron, sed danke al zorgo de urbestraro la stratoj kaj vojoj estis purigitaj de neĝo, kaj aŭtoj moviĝis senembarase.

Antaŭ domego ili ekvidis aŭtomobilon, plenplene kovritan, ŝajne falintan en profundan neĝolavangon. La proprietulo penis eligi ĝin el sub neĝamaso, sed ne povis sola, bezonis ies helpon.

Ĥico proponis helpi al li, sed Vaso rezignis, motiv-ante ke ili malsuksesos kapti la flavan sagon. Malgraŭ lia rezigno Ĥico prenis la ŝovelilon de laca ŝoforo kaj komen-cis vigle, lerte forĵeti la neĝon, poste puŝis la aŭton antaŭen kaj malen, ĝis fine, post komunaj fortostreĉoj eltiris ĝin ĝis senneĝa strato. La proprietulo ekfunkciigis motoron kaj forflugis al sia direkto, sen diri apenaŭ unu vorton „dan-kon” al sia helpanto.

Ĥico restis sola, laca pro helpo. La neĝo estis daŭre falanta. La „flava sago” jam trapasis konforme al sia labor-horaro. Ĥico devis piediri ĝis la uzino, sed en sia koro kaj animo estis kontentega, ke li helpis al tiu homo, kies aŭto troviĝis sub neĝamaso.

Tia estas la vivo. Iuj strebas esti utilaj al aliaj homoj, samtempe aliaj strebas nur uzi, eĉ misuzi fremdan help-emon. Vere, tia estas la vivo. „Diversaj homoj, malegalaj pensmanieroj kaj kondutoj”.

Sed… kion eblas fari?              Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony