Numero 104 – junio 2014

Malbonŝanca kiso

Estis antaŭlasta jaro de la dua mondmilito.

Mia onklo, posedanto de eta florĝardeno en Vieno, obstine invitis min, ke mi gastu ĉe li dum somera studenta ferio. Mi pasigis kelkajn monatojn precipe rigardante la ur-bon, strebante perfektigi la germanan lingvon.

Distriĝante, mi ne konsciis kiel rapide la somero for-pasis. Alproksimiĝis la aŭtuno kaj mi devis reveni por daŭ-rigi la studadon. Mi veturis per trajno. Dum kontrolo, pro militaj kaj politikaj formalaĵoj inter landoj, mi devis elva-goniĝi je la stacidomo de Budapeŝto.

Mi trovis ŝirmejon en preĝejo, kie mi tranoktis. La eklezia estraro afable kaj zorgeme proponis al mi la uzinon en urbo Ĉepel. Pro manko de iu ajn laborsperto, mi estis engaĝita kiel helpanto en kuirejo. Mankis eliro. Mi komen-cis plenumi tion kion oni komisiis al mi, atendante la finon de la milito por reveni hejmen.

Subite en la kuirejo aperis juna, belega, svelta junul-ino. Tio impresis junajn laboristojn, inkluzive min. Uzante ne tro korekte la germanan lingvon, ni interkonatiĝis. Ŝi nomiĝas Mariŝka kaj estas studentino. Ĉi tie ŝi studas por fari praktikon dum provtempo. Poste, baldaŭ ŝi diplomiĝos kiel inĝeniero specialisto pri la gusto de la nutraĵoj.

La militkanonado daŭris tage kaj nokte. Samtempe niaj interrilatoj iĝis pli kaj pli intimaj. Ni amikiĝis, eĉ ni in-terŝanĝis niajn hejmadresojn. Iomete honteme ŝi proponis al mi resti kaj studi en budapeŝta financa universitato. Ŝi avertis, ke mi nepre devas ricevi gepatran permeson. Mi preskaŭ donis mian konsenton.

Iun matenon, mi ankoraŭ duondormanta estis ege konfuzita de subita varmeco sur la vango. Tio estis la unua en mia vivo kiso de knabino-junulino. Ne malpli konfuzita ol mi, Mariŝka kun vango ruĝiĝinta, kelkvorte sciigis min, ke ŝi tuj foriras por ricevi la gepatran permeson, por ke mi restu kaj daŭrigu la studadon en Budapeŝto. Mi provis ion klarigi, sed ŝi preskaŭ forkuris. Mi atendadis ŝian revenon, sed vane. Ŝi ne revenis. Mi cerbumis, ke estus tute mal-dece, malnoble, maleduke eĉ ofende, se mi forveturus sen aŭdi la volon de ŝiaj gepatroj. Mi decidis viziti ilin. Mal-graŭ la malfacilaĵoj mi sukcesis trapasi la ununuran ponton, difektitan ponton, kaj trovi la lokon indikitan je la montrita adreso. Proksimiĝante, mi vidis ke anstataŭ la duetaĝa do-mo troviĝas fosaĵo kaŭzita de bombo de aviadilo. De najba-roj mi ricevis la ekstreman, teruran informon, ke la loĝan-toj malaperis kune kun la bombardita domo. Ege afliktita, mi sidiĝis sur betona rompaĵo kaj ekploris, lamentis pri Mariŝka, pri ŝiaj gepatroj, pri mi mem. Ŝajnis al mi esti la kulpanto de la tragedio.

Kun domaĝaj rememoroj, sopirĝemoj kaj sennom-braj obstakloj, mi revenis hejmen, daŭrigis la studadon, diplomiĝis, sed mi konservis vizaĝon kaj memoron.

Post pli ol dudek jaroj, dum ofica vojaĝo, mi denove vizitis Budapeŝton. Mia unua celo estis denove serĉi Mariŝ-kan. Ŝajnis al mi, ke ŝia unua kaj lasta kiso ankoraŭ brul-vundas mian vangon.

Anstataŭ iama bombtruo, altiĝis kelketaĝa domego kiel pruvo ke la vivo daŭras, sendepende de la senkulpaj viktimoj, sendepende de la domaĝaj, amaraj memoroj.

Mi staris antaŭ la nova domego kaj altvoĉe mi kri-egis: „Ho Dio mia, mi petas Vin, rekonsciigu la homaron, ne permesu pliajn militojn! La homo bezonas pacon, libe-ron por realigi siajn revojn”.                 Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony