Numero 105 – septembro 2014

Lasitaj de edzo kaj forlasitaj de la Eklezio?

Tio, ke mi amas edzon, ne rajtigas lin damaĝi min,

         kaj ne rajtigas min rompi mian edzecan ĵuron.

 

Dio kreis nin laŭ sia simileco kaj tial ni kapablas al amo. Plej forta ligo inter virino kaj viro estas la geedza amo. Tiu amo estas tiel forta, ke ili ambaŭ forlasos siajn gepatrojn (ne ĉesante ilin ami!) kaj konfidos al si la pro-pran sorton kaj sorton de la infanoj, al kiuj ili transdonos vivon (kp. Mat 19:5). Preskaŭ ĉiu adoleskanto revas pri tio, por renkonti iun, kiu amas en maniero nerevokebla kaj kiun li kapablas ekami per simila amo.

Bedaŭrinde, multaj junaj homoj kontentiĝas per la karikaturo de geedzeco kaj familio, ĉar ili serĉas facile atingeblan feliĉon, kiu en la teraj realaĵoj ne ekzistas. La vera amo starigas verajn postulojn. Kiu ne alkreskas al tia amo, tiu kontentiĝas per ĝiaj imitaĵoj kaj konstruas estont-econ sur la sablo.

En la lastaj jaroj ĉiujare disfalas en Pollando pli ol sesdek mil da geedzecoj. Malofte okazas tiel kaŭze de ambaŭflanka kulpo. Kutime unu el partioj portas decideme pli grandan respondecon, kaj la alia fariĝas viktimo kaj per-sono lasita. Maltrankviliga fakto estas la rapide kreskanta nombro da verdiktoj pri nevalideco de geedziĝo pro evi-denta nematureco de unu aŭ ambaŭ geedzoj. Tiu fakto estas malvenko ne nur de tiuj geedzoj mem, sed ankaŭ malvenko de la sacerdoto, kiu preparadis ilin al geedziĝo kaj kiu po-vas esti senpripense deklaris, ke ili plenkreskis al tiu amo, al kiu devontigas la sakramenta ĵuro.

En tiu situacio la tasko de la Eklezio estas decideme preventi similajn dramojn en la futuro. La profilaktiko tiu-rilate signifas ankoraŭ pli akuratan ol ĝisnun preparon de gefianĉoj, kaj ankaŭ pli ol ĝisnun penetreman kontrolon de ilia grado de matureco. Ju pli gefianĉoj estas nematuraj al geedzeco, des malpli ili mem konscias tion kaj des malpli grandajn postulojn ili starigas al si. Okazas eĉ tiel, ke iu konscie plenumas ŝtelon de la sakramento de geedziĝo, ali-dirite akceptas de dua persono promeson, kiun mem ne in-tencas aŭ ne kapablas teni. En la ligoj de nematuraj perso-noj aliras al dramaj maljustaĵoj kaj al perforto. La perforto en geedzeco komenciĝas jam tiam, kiam iu el geedzoj ĉe-sas montri amon, kaj ne nur tiam, kiam li kokras, batas aŭ priŝtelas siajn proksimulojn. La geedzoj ja ne ĵuras al si tion, ke ili ne damaĝos aŭ humiligos la duan personon, sed ke en ĉiu situacio ili amos tiun kaj estimos. Kulmino de la perforto en familio estas abortigo. Ĉar se la gepatroj morti-gas la senkulpajn infanojn, do neeviteble ili komencos ankaŭ vundi sin reciproke.

Por pli efike ol ĝisnun preventi la disfalon de geedz-ecoj kaj lason de edz(in)o, la programo de kursoj por gefi-anĉoj devus ampleksi almenaŭ unu renkontiĝon de sacer-doto kun la gepatroj de gefianĉoj, kunigitan kun la ebleco de interparolo inter kvar okuloj. Se dum ĝi la gepatroj citas konkretajn, fortajn argumentojn, atestantajn pri nematureco de unu aŭ de ambaŭ gefianĉoj, do la sacerdoto devus fari solidan kontrolon tiurilate, iom paroli kun aliaj atestantoj kaj ne allasi al nevalida sakramento de geedziĝo.

Preventado al geedzaj dramoj, tio estas ne nur pli solida formado kaj kontrolo de gefianĉoj. Tio estas ankaŭ preciza kaj detala klarigado – kadre de la kursoj por gefian-ĉoj – de la rajto pri decidema defendo kontraŭ maljustaĵo en geedzeco. La Eklezio neniam aprobos divorcojn, ĉar ĝi serioze traktas la homon, kiu faras la edzecan ĵuron, sed ĝi aprobas la eblecon se separo, ĉar same serioze ĝi traktas la suferon de damaĝita edzo. La separo ne estas abĵuro de amo, sed tio estas – pro neceso – amo je distanco. En la pa-rabolo pri erarinta filo Jesuo rakontas pri la bona patro, kiu devigita estas de la eraranta filo al la patra amo je distanco. La nescio pri la principoj de matura amo kaŭzas, ke la da-maĝita edzo intermiksas amon kun naiveco kaj ke spite al sia volo helpas al edzino eniri en laŭvicajn fazojn de krizo.

La devo de sacerdoto preparanta al la sakramento de geedziĝo estas klarigado, ke post geedziĝo la edzo ne estas proprietaĵo de la dua persono kaj ke ankaŭ en geedzeco va-lidas la principo: tio, ke mi amas vin, ne rajtigas vin dama-ĝi min. Ju pli gefianĉoj scias pri la rajto je defendo kontraŭ maljustaĵo, je separo inkluzive, des pli frue kaj des pli deci-deme ili havas ŝancon interveni en situacio de la unuaj jam krizosignoj de edzo. Ĉar ili scias, ke ankoraŭ ne estas jam tro malfrue, ĉar amo tio estas libervola donaco, kaj ne na-iva viktimo. Siavice por la edzo, kiu eniras en krizon, la konscio, ke la dua partio ne estas naiva, konsistigas la plej bonan motivadon al tio, por vigli pri si mem kaj por super-venkadi siajn malfortecojn. Ju pli gefianĉoj scias pri la saĝa amo kaj pri la rajto je defendo kontraŭ maljustaĵo en geedz-eco, des malpli estos da disfaloj de geedzecoj, kaj per tio mem da lasitaj personoj.

Grava tasko de la Eklezio estas klarigado al geedzoj, ke en la situacio de serioza krizo de ilia ligo, oni devas ser-ĉi solvojn saĝajn kaj honestajn, kaj ne solvojn „facilajn”. Tio signifas, ke la damaĝita edzo havas la rajton je memde-fendo, je alvoko de polico, je havaĵa apartigo kaj separo in-kluzive, sed li ne rajtas rompi sian edzecan ĵuron kaj eniri en novan ligon. Kiam jam aliras al disfalo de geedzeco, tiam kutime tiu, kiu pli kulpis, ne havas skrupulojn kaj ne nur lasas la edz(in)on kaj infanojn, sed ankaŭ eniras en no-van ligon, plenumante adulton.

La persono damaĝita kaj lasita deziras kutime kon-servi fidelecon al la edzeca ĵuro. Ambaŭ partioj bezonas la animzorgan helpon, sed la partio lasita devus havi tiurilate antaŭecon kaj rajtas atendi pli grandan helpon. Dume ni observas doloran paradokson. Jen en iuj paroĥoj gvidatas jam animzorgado por personoj vivantaj en ligoj nesakra-mentaj, sed preskaŭ nenie estas animzorgado direktita al personoj lasitaj, kiuj restas en soleco, ĉar ili volas vivi en ĉasteco. Unu el lasitaj virinoj rakontis al mi antaŭ nelonge pri tio, ke ŝia edzo ligiĝis kun amantino, kaj malgraŭ tio li estas animanto en animzorgado por divorcitoj, kiuj denove geedziĝis. Tiu viro aŭdigas rekolektajn prelegojn en diver-saj paroĥoj en Pollando kaj estas traktata kiel morala aŭto-ritato. Dume por lasita de li edzino, kiu konservas fidel-econ al la edzeca ĵuro, nenia paroĥo ofertas specialan anim-zorgan helpon. Tio estas serioza neglekto kaj enskribiĝo en „korektan” politike en iuj medioj, pligrandan zorgon pri ekzekutistoj ol pri iliaj viktimoj.

Personoj lasitaj bezonas specialan animzorgan hel-pon. Ankaŭ la helpon en kompreno, ke ne estas la Eklezio kiu malebligas serĉadon de „nova feliĉo”, sed ke persono lasita konfidis al iu, kiu poste tiun seniluziigis kaj damaĝis. Dio donis kriteriojn pri la selekto de edzo, sed al neniu des-tinas konkretan personon. Tio estas tute libera decido de ĉiu el geedzoj. Plimulto da personoj lasitaj dum interparo-loj kun mi demandas, kial ili ne povas ligiĝi kun iu nova, se tiu nova kandidato estas karesema, sentema kaj kora. Mi klarigas tiam, ke se tiu kandidato ŝajnas tia nekutima kaj bona, do kial li jam antaŭlone ne fondis feliĉan familion. Kaj se li vere estas iu nobla, do li ne konsentos pri tio, ke la alia persono pro li rompu sian edzecan ĵuron.

Granda grupo da personoj lasitaj diras al mi pri tio, ke ili volas ligiĝi kun nova persono kaj ekloĝi kune, sed vi-vante kiel frato kun fratino, en tiel nomata blanka geedz-eco. Tiam mi klarigas, ke tio estas elmetado sin al tento kaj al provo neeltenebla. Ĉar se la dua partio montriĝos mal-multe impresebla morale, do finiĝos per adulto kaj vivo en grava peko. Kaj se ambaŭ partioj efektive sin gvidos per la konscienco, do la kuna loĝado fariĝos por ili fonto de kres-kanta streso kaj de kontinua maltrankvilo pri tio, ĉu donita formo de proksimeco ne estas jam foje proksimeco kaj am-emo, al kiu nur geedzoj havas la moralan rajton. Eĉ tiam, kiam – prefere en teoria kazo – oni sukcesos vivi en ĉast-eco, do tamen homoj loĝantaj kune sen geedziĝo fariĝas skandalo por la plej proksima medio. Ĉar kiu faris publike la edzecan ĵuron, tiu devontigas sin al tio, por ne fari ion, kio – eĉ se nur ekstere – ne estas kongrua kun ĉi tiu ĵuro. Tasko de la pastro estas klarigado, ke la vivo laŭ geedza maniero ne estas ununura formo de reciproka sin helpo de virino kaj viro.

Optima sinteno de lasita edz(in)o estas daŭro en ĉast-eco, ne ligante sin kun iu en geedza maniero. Evidente tio estas solvo malfacila, sed unika kongrua kun la principoj de amo, de fideleco kaj estimo al si mem. Tasko de la pas-troj kaj ekleziaj konsilantoj estas montri la evidentan fak-ton, ke la solvoj „facilaj” estas ĉiam iluziaj kaj senrevigas. Oni ne rajtas helpi en serĉado de tiutipaj facilaj, sed sen-moralaj vojoj de eliro el dolora situacio, ĉar longdaŭraj tiu-tipaj „solvoj” kaŭzas falon en ankoraŭ pligrandan suferon. Kiam iu serĉanta ĉe ni konsilon ne volas serĉi solvojn kon-gruajn kun la Evangelio, tiam restas al ni la fidoplena pre-ĝo liaintence kaj la espero, ke iun tagon ankoraŭfoje li tur-nos sin al ni pri helpo, kiam li finkomprenos, ke ne ekzistas pli bonaj manieroj supervenki malfacilaĵojn ol tiuj, kiujn proponas al ni Kristo.

sac. Marek Dziewiecki

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Transmisje w Radiu FARA
z naszego kościoła
Msze święte w środy
o godz. 700
Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Remonty zrealizowane w 2019 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
  • 22 października godz. 18.00
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony