Numero 113 – somero 2016

La viva idealo

„Tial laŭ iliaj fruktoj vi konos ilin” (Mat 7:20)

 

Kara junularo!

 

„Gnoti se auton” – tia surskribo estis videbla sur la pagana templo en Delfo. „Ekkonu vin mem”. Sed ne estas facile. Facilas gravuri surskribon sur la templo, plifacile estas ĵeti sloganon ol ĝin finrealigi – ekkoni sin. Kial? Ĉar la homo estas konglomerato de du mondoj: spirito kaj materio, estas rando, kunkudro aŭ fulmfermilo kuniganta kontrastojn. Estas konglomerato de paradoksoj, kontrastoj. De tie malfacile estas ekkoni sin. La legitimilo kun foto ne sufiĉas. Necesas alia legitimilo – spirita.

Laŭmodaj estas tiaj „spiritaj” legitimiloj: – Kio estas via idealo de feliĉo? – Kie vi volus vivi? – Via hobio? – Kio estas la ĉefa manko (trajto) de via karaktero? – Kia estas via ŝatata aktoro kaj filma kaj romana heroo? – Kio estas via ĉefa vivdevizo? – Kiun donacon de la naturo vi volus posedi? Unuvorte:

 

  1. Kia estas via viv-idealo?

 

Ĉar pri ĝi mi volas paroli al vi hodiaŭ. Ĉiu havas ĝin, ĉiu revas pri io en la vivo. Infano revas pri la pupo parolan-ta kaj okulojn fermanta. Junulo – pri motorciklo, ideala knabino. Plenkreskulo – pri posteno, aŭtomobilo, aŭtono-ma dometo. Tiuj revoj ŝanĝiĝas depende de aĝo.

Alian idealon havas virino, alian viro. Alian polo, kaj alian germano aŭ franco…

Estas diversaj idealoj. Antaŭ kelkaj jaroj, en Francio oni anoncis enketon inter junularo. Interalie falis la deman-do: „Ĉu homo devus havi idealon?” 70% respondis poziti-ve, ke jes. Sed kiam decis difini idealon, la respondoj esta-dis diversaj: – bela loĝejo, ideala edzo; – edzino, aŭtomo-bilo… Ili haltis sur epidermo de vivo, ne atingis la esencon. Dume idealo devas esti io granda. Ne povas esti nur mez-bona imitado de io, iu… Devas esti adaptita al personeco. Ĉar idealo estas la ĉefa motoro de vivo. Estas la moviga forto kapabla kapti homon. Kio en la fizika mondo estas la atoma energio, tio en la spirita mondo estas idealo.

Kia estas via viv-idealo? Ni faru etan intervjuon, tian anoniman, inter kvar okuloj…

– Mia idealo estas mia patro, homo kiu havis malfa-cilan junecon. Li estis partizano, poste estis en tendaro. Dum la okupacio li lernis kaŝe en kompletoj. Post la milito eksterlande li akiris la diplomon de inĝeniero. Li revenis al Pollando kaj ĉi tie laboras ofereme ĝis malfrua nokto, kvankam tie eksterlande oni oferis al li postenon – domon.

– Mia idealo estas mia patrino. Ni interkompreniĝas. Mi havas antaŭ ŝi neniajn sekretojn. Ŝi estas por mi ĉio, la plej bona amikino.

– Mia idealo estas pliaĝa kolego. Li sukcesas, estas belaspekta, sportulo kaj bele naĝas. Kaj samtempe ne tro-memfida, homeca, senpera. Li imponis al mi savante dron-antan infanon. Li saltis en akvon, dum aliaj gapis.

– Ankoraŭ por momento elpaŝu la herooj de junecaj sonĝoj kaj idealoj: – Kristina revas pri alta vivnivelo kaj stilo kun vilao ekster urbo, kun fridujo, elektra lavmaŝino. Ŝia kolegino volas esti filmaktorino, ŝajnas al ŝi, ke krom tio ĉio estas sensenca. – Rikĉjo akiris skoteron, havas sian knabinon, kiun li veturigas kaj kun ŝi iras al kafejo, scias imponi per esprim-aĵoj, sprito kaj vespere kun mandolino enmane li scipovas kuntiri ĉiujn kolegojn el tuta regiono.

– Por la 19-jara bandito estis idealo fariĝi perfekta krimulo. Sed ĉu eblas tion nomi idealo?

 

  1. Kio estas idealo?

 

Se vi demandos, kio ĝi estas? do mi respondos, ke estas ĝi modelo, kiun ni deziras imiti kaj atingi. La vivan idealon konsistigas certaj valoroj, al kiuj oni strebas. Kaj do la stilo de vivo, de laboro, ripozo, kiun oni deziras finre-aligi en la familio, en la persona vivo, en la homa medio. Tio estas konkreta modelo aplikita al homa mezuro, parol-anta al vido, imago kaj racio. Tio estas leviĝo super la teran medion. Tio estas „supera celo en la vivo ol la vivo mem”. Tio estas „alkroĉo de sia ĉaro al stelo kiu estas realo”. Tio estas „veko de dormigita anĝelo”. Tio estas „deziro superi sin mem”.

„Ho kiom aĉa kaj abomena aĵo estas homo, se li ne leviĝas super la homa nivelo” – diras Montanjo.

Vi demandos min, ĉu idealo povas esti io per si mem? Ĉu ĝi estas aĵo aŭ valoro, super kiu pli bona ne estas kaj esti ne povas? Per konkludado tra pure teraj idealoj ni povus aliri al personaj idealoj, kaj tra tiuj personaj idealoj aliri al unu, plej granda persona idealo.

Ĉar se ni demandos, kial aktoro, patro, patrino, ami-ko aŭ profesoro iĝas idealo, do tial, ke ili reprezentas ian valoron – scion, bonecon, kuraĝon k.s. Kaj ĉar tiuj valoroj en la homo estas limigitaj kaj neperfektaj, do devas estis iu super ili. Devas esti la pleneco de tiuj valoroj – Dio. Ne timu tiun vorton. Ĉar se imponas al vi boneco, vero, granda kaj nobla amo, kuraĝo, do ni havas tian konkretan, per-sonan modelon – Kriston. „Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo” – Li diris pri si. Kaj verŝajne „via animo atendas la Sinjoron, ĉar Li estas nia helpanto kaj defendanto”.

Ne estas pli granda idealo ol Dio.

Ne mirige, ke Kristo mem postulas imitadon: „Vi do, estu perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta” (Mat 5:48). Ne haltu do sole sur reflektoj, sur malsukcesaj kopioj de granda idealo, ne haltu sur epidermo de vivo.

 

  1. Vi staras sur vojkruciĝo

 

Kara junularo! Rigardante vin kaj vian vivon, mi ha-vas impreson, ke vi staras embarasitaj meze de labirinto de multaj trakoj, sur granda stacio de vivo. Ili estas multaj, centoj sur ĉiu stacio… Sufiĉas ĉirkaŭrigardi, iri ekster per-onon. Unuj el ili kruciĝas kun aliaj, finiĝas proksime, blin-de. Aliaj iras plu, kuniĝante kun aliaj ĉeflinioj.

Kaj plue, malantaŭ stacio aŭ urbo, estas nur du trakoj kaj ĝuste unu, iranta en unu aŭ dua direkto. Kiu trako estas via? Ĉu ne estas nur branĉtrako finiĝanta blinde, aŭ kruc-iĝas kun ĉeftrako, ĉu kuniĝas kun la ĉefa trako kaj gvidas al celo – al Dio? Allogas vin ordinareco, vi timas tion, kio estas granda kaj nobla. De tie via disreviĝo, malkontento pri vi, pri aliaj, pri vivo.

Respondu al vi mem, por ke vi povu ripeti post sankta Paŭlo: „Mi pelas min al la celo por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo” (Flp 3:14).

„Neniu vin trompu iamaniere” (2 Tes 2:3). „Ne estingu la Spiriton” (1 Tes 5:19). „Ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago” (1 Tes 5:5). Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.9, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony