Numero 116 – printempo 2017

La unua sacerdoto

La lastan dimanĉon de aŭgusto 2016 episkopo Venceslao Padilla, la prefekto de Ulan-Batoro, ordinis la unuan katolikon el Mongolio.

 

Jozefo  Enkhbaatar estas la unua membro de la katolika Eklezio en Mongolio, kiu eniris en la porpastran seminarion. La diakonecon li akceptis la 11-an de decembro 2014 en la urbo Daejeong en Suda Koreio, kie plifrue li preparadis sin por sia servado. La Eklezio en Mongolio estas la plej juna katolika komunumo en la mondo – la Apostola Prefektejo en Ulan-Batoro estis kreita nur en la jaro 2002.

 

– Ni ĝojas kune kun la katolika komunumo en Mongolio. Tio estas la bonega ekzemplo de tio, kion signifas esti la misia Eklezio. La unua pastro devenanta el Mongolio estas granda signo de la espero por ĉi tiu nacio kaj por ni ĉiuj – diris pastro Antono Chantry, la tutlanda direktoro de la papa agado karitata „Missio”, kiu apogas la lokajn Ekleziojn sur la misiaj teritorioj.

 

– Mi volis eniri la porpastran seminarion tuj post la finigo de lernejo, sed mia familio kaj amikoj el misio, ankaŭ episkopo, konsilis, ke mi plejunue komencu studojn en univer-sitato – diris la estonta sacerdoto en la interparolo kun The UB POST. Jozefo Enkhbaatar antaŭ la eniro en seminarion finis bioĥemion en la Mongolia Universitato, kiel li konfesis, tio estis la ĝusta decido. – Lernado helpis al mi plibone finkom-preni la Dian kreoverkon – li substrekis.

 

La komunumo de la Eklezio en Mongolio nombras nun iom pli ol unu mil katolikoj, inter kiuj servadas dudek pastroj kaj kvindek fratulinoj en ses paroĥoj.

Agnieszka M. Domańska

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony