Numero 115 – vintro 2016

La Mesaĝo, kiu daŭras

FATIMO: La 10-an de majo 2016 en la Domo de Varsoviaj Ĉefepiskopoj okazis la renkonto kun Gregoro Górny kaj Januŝo Rosikon, la aŭtoroj de la albumo „Ta-jemnice Fatimy. Największy sekret XX wieku” [Sekretoj de Fatimo. La plej granda sekreto de 20-a jarcento].

 

La albumo estas rezulto de la dekok-monata laboro kaj kelkaj eksterlandaj vojaĝoj de tandemo konata pro la malkovrado de la sekretoj el limzono de religio kaj scienco. Ĉi-foje la ĵurnalistoj tuŝis la sekreton de Fatimo, la reve-laciojn de antaŭ preskaŭ 100 jaroj, ĉiam tiel ege aktualajn, precipe hodiaŭ, kiam ni celebras la feston de Dipatrino el Fatimo.

– Ĉi tiu libro, baziĝante sur la faktoj, montras la li-gon de la savhistorio kun nia profana historio, kun la even-toj, de kiuj ni estis atestantoj – diris dum la prezentado de la albumo Frato Gregoro Bartosik OFMConv,  prezidanto de la Asocio de Polaj Mariologoj.

Kiel klarigadis estanta dum la prezentado la varsovia metropolito kardinalo Kazimiro Nycz, la publikaĵo kunigas fotojn nuntempajn kaj historiajn kun la fascinanta teksto. – Mi estas plena de admiro por la arto de Gregoro Górny. Kelkaj ĉapitroj, ekz. ĉi tiu priskribanta la atencon kontraŭ Johano Paŭlo la Dua, estis tiel kortuŝaj, ke mi legis ilin kun

larmoj en miaj okuloj. Mi havis la impreson, ke mi ĉeestas tie – konfesis la kardinalo.

Górny indikadis, ke la fatimaj revelacioj el 1917 jaro estis la plej gravaj revelacioj privataj. Li skizis la vastan kuntekston, el kiu rezultis, kiel ege la realigo de la mesaĝo havis influon je la ŝanĝoj en la mondhistorio: luktado de la 20-jarcenta Eŭropo kun militoj, totalismoj, disvastiĝanta komunismo. Li rimarkigis ankaŭ, ke la batalo por la animo de la mondo daŭras, kaj ne ĉiuj petoj de Maria el la mesaĝo estis plenumitaj – ĉiam aktualaj estas ĉi tiuj rilatantaj al ĉiu el ni.

Anna Krajkowska

   El Gazeta Polska Codziennie, 13.05.2016

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony