Numero 115 – vintro 2016

La lecionoj de kredo

Tio estas legaĵo deviga por ĉiu, por kiu tre gravas la bono de la Eklezio.

 

„Lastaj interparoloj”, la longega intervjuo kun Benedik-to la Deksesa, kiu ĝuste aperis en librovendejoj, estis antaŭ-dirata kiel malkovro de la kulisoj de abdiko de la papo pliaĝulo. La serĉantoj de sensacio povas senti sin trompitaj – la interpa-roloj registritaj fare de Petro Seewald estas nur (kaj eĉ) emoci-igaj kaj tre personaj konfesoj de la fama Panzerkardinalo.

La meditadoj de Benedikto la Deksesa koncernantaj la abdikon, kvankam ne estiĝos la nutraĵo por la bulvarda gazet-aro, certe instigos al pensado. La antaŭulo de Francisko volont-igas siajn legantojn, por ke ili denove difinu tion, kiu estas la papo, kiujn taskojn li havas kaj kie kuŝas la limo de lia misio. Tio ne estas facila legaĵo – la papo pliaĝulo indikas, ke la estron de la Eklezio oni ne povas trakti en la kategorioj de superhomo, kio cetere klare enskribiĝas en la pontifikadon de Francisko. En ĉi logiko la papo prefere akompanas fidelulojn en iliaj ĉiutagaj luktoj, ol mem donas ekzemplon. Precipe ĉe Vistulo, kie ĉiam vive ni rememoras Johanon Paŭlon la Duan, malfacile estas akcepti ĉi lecionon.

Kaj se estas la parolo pri Francisko, do oni ne povas ne-kliniĝi super la opinio, kiun Benedikto la Deksesa esprimas pri sia sekvanto. La papo pliaĝulo ne simulas, ke li ne rimarkas la ŝanĝojn kaj novajn akcentojn en la Eklezio. La padon por ek-kompreni ĉi pontifikadon li vidas en la ekkompreno, kiel gran-dan spiritan krizon travivas la hodiaŭa Eŭropo. En „Lastaj inter-paroloj” ni ellegas la maldolĉan meditadon por la Malnova Kontinento, falas multaj kritikaj vortoj sub la adreso de la Ekle-zio en Eŭropo (precipe en Germanio). Benedikto indikas sam-tempe la novajn vivo-fontojn por la Eklezio – unu el ili estu ĝuste Bergoglio kaj Sudameriko. Forte frapas la influo, kian al la pripensoj de Benedikto havas la ĉiutaga, principe ĉiama kontakto kun Dio. Tio estas la persona kredo, apogita sur la per-sona rilato kun Dio, kaj samtempe kritikema kaj forte enradik-iĝinta en teologio, filozofio kaj vivo de la Eklezio.

La meditadoj de Benedikto la Deksesa devus konsistigi la gravan voĉon en la diskutado pri la pozicio kaj estonteco de la Eklezio ankaŭ en Pollando. Estus bone, se la homoj de la Eklezio, same laikoj, kiel ankaŭ klerikoj, ne preteratentus en la ĉiutaga laboro ĉi tiun interparolon. Se la teologio kaj la eklezia penso devas disvolviĝi, ili devas kiel eble plej multe ĉerpi el tiaj interparoloj. Benedikto la Deksesa, kvankam vivanta marĝene de la Eklezio, ĉiam havas multon por diri. Valoras lin elaŭdi.

 

Marcin Fijołek, ĵurnalisto

 

Peter SEEWALD „Benedykt XVI. Ostatnie rozmowy”

Eldonejo Dom Wydawniczy RAFAEL

El: Semajnrevuo wSIECI 19-25 septembro 2016, paĝo 2016

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony