LA JUBILEA PREĜO
LA JUBILEA PREĜO
por 300-jariĝo de la kronado de la mirakla bildo
de Ĉenstoĥova Dipatrino
Vi, Dipatrino Virgulino Maria,
nia Patrino kaj Reĝino,
levita al altecoj de ĉielo,
Vi senĉese ĉirkaŭigas per zorgo kaj amo la Polan Nacion.
Ni petas, ke la jubileo de 300-jariĝo de la kronado
de via helmonta bildo renovigu en ĉiu el ni honoron
kaj fidon fronte al Dio, Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito.
Vi, Patrino, estas por ni la ekzemplo de konfido
kaj de humila subiĝo al Li en ĉio.
Nia ŝanĝita vivo fariĝu
la viva diamanto de via krono de levo kaj gloro.
Ni volas kun niaj spiritaj donacoj ekstari proksime de Dio
kaj fariĝi atestantoj de Lia granda mizerikordo.
Ni deziras – renovigitaj en kredo, espero kaj amo,
vivante laŭ la principoj de Evangelio – kune kun Vi
adori la Plejsanktan Triunuon. Amen. E-igis S.Ś