Numero 103 – marto 2014

La helmonta „mi memoras”

  1. Ĉi tie ĉio elspiras Vin, Maria.

 

Konata pola, katolika verkisto Johano Dobraczyński,

instigita de pola primaso kardinalo Wyszyński verkis lib-ron titolitan „Helmontaj renkontiĝoj”.

„Helmontaj renkontiĝoj…” Al Hela Monto fluas homamasoj tra la jarcentoj. Iras por renkontoj kun Maria en ŝia Bildo. Kiom da pilgrimuloj estis, tiom estis da tiuj mari-anaj helmontaj renkontoj. Ĉiu renkonto estis kaj estas travi-vata aliel, siamaniere, depende de tio, kiu estis la homo renkontiĝanta kun Maria, kian internan bagaĝon alportis al la renkonto, kaj ankaŭ depende de tio, per kia abundeco de siaj gracoj pridonacis lin Maria.

Estas certe, ke fare de homa totalo tiuj iliaj marianaj helmontaj renkontoj travivataj estas tre profunde.

„Ĉi tie ĉio elspiras Vin, Maria”, ĉi tie ĉio memorigas Dion kaj elspiras supernaturecon. Ĉi tie Maria ne nur kreas klimaton de koraj emociaj travivaĵoj el renkonto de la infa-noj kun sia Patrino. Ŝi ankaŭ per sia influo sur animojn sta-rigas al ili siajn patrinajn postulojn kaj ordonas al ili me-mori ilin longe, dum jaroj, dum la tuta vivo. La starigadon de tiuj postuloj faciligas al Maria la Helmonta Alvoko tiom ege konata al pilgrimuloj kaj forte trudanta sin al ili sur la Hela Monto: „Maria, pola Reĝino, mi estas ĉe Vi, mi me-moras kaj viglas”.

Ni provu konsideri, pri kio ordonas al pilgrimuloj memori la Helmonta Sinjorino.

 

  1. La helmonta: „mi memoras”.
  2. a) Ke Dio ekzistas.

Estas fakto nekontestebla, ke sur la Hela Monto pil-grimuloj sentas nekutime forte la ekziston de Dio. Sur la Hela Monto tio estas tiel simpla, tiel klara, tiel evidenta, ke kiel frenezon oni povus opinii ian kontraŭstaron al tiu ĉi vero.

Dio ekzistas. Dio estas. Oni ne devas serĉi pruvojn por konfirmi tiun fundamentan veron en la homa vivo. Li estas. Ĉio parolas pri Li.

Tiu unu arbeto mizera –

ne necesas miloj da kverkoj –

al mi fleksiĝas kun flustro:

estas Dio kaj kion plu vi bezonas? (Kasprowicz)

„Estas Dio kaj kion plu vi bezonas?” Kaj el ĉi tiu vero, ke Li estas, fluas grandega potenco de kredo. Li estas kaj ven-kas ĉion. Ne estas forto, por detrui Lin.

Dum la franca revolucio en la jaro 1795 unu el membroj de Konvento minacis al katolikoj:

Mi detruos viajn sonorilejojn, por ke nenio memor-igu al vi viajn malnovajn superstiĉojn.

Jes, sonorilejojn vi povas detrui, sed vi ne scipovas forpreni de ni niajn stelojn, kiuj parolas al ni pri Dio anko-raŭ pli laŭte ol la sonoriloj…

Ĝuste tian potencon de kredo je la ekzisto de Dio vekas en animoj la Hela Monto. Kaj tio estas ilia: „mi me-moras”. Kaj ne ekzistas rimedo kontraŭ tio.

  1. Ke Maria estas kun ni, amas nin kaj helpas al ni.

La dua helmonta: „mi memoras” estas la superpoten-ca konvinko, ke ŝi estas kun ni, ke ŝi amas nin kaj helpas al ni.

Ŝi estas kun ni. Ĉio sur la Hela Monto parolas pri ŝia ĉeesto. Ĉio. Ĉiu detalo, kaj la fama pro mirakloj Bildo, kaj tiuj miloj da votaĵoj dispendigitaj sur la muroj, kaj tiuj mi-rakloj kiuj okazas per ŝia favora perado, kaj tiu trezorejo plena je naciaj memoraĵoj atestantaj, ke Maria estas ĉi tie dum jarcentoj kaj dum jarcentoj montras kompaton al sia Nacio. La historio de Hela Monto parolas pri ŝi, pri sia amo kaj helpo. Ĉi tie oni sentas elspiron de historio. Ĉi tie sur la horizonto de historio aperas sankta reĝino Hedviga. Ĉi tie Jagelo kaj indekso de ĉiuj reĝoj el dinastio de Jagelonoj. Ĉi tie aliaj reĝoj portas al ŝi donacojn. Ĉi tie la granda reĝo Sobieski iranta kontraŭ turkoj. Ĉi tie defendo kontraŭ Svedoj.

Kaj ŝi, Maria, ĉiam Patrino. Ĉiam favora. Ĉiam bo-na. Ĉiam portanta al suferantoj konsolon. Ĉiam Venka Re-ĝino de Pollando.

  1. Ke la Eklezio estas Dia kaj neniaj fortoj de ĉi tiu

tero superfortos ĝin.

La tria helmonta: „mi memoras” estas la forta kredo de la Dia popolo pilgrimanta sur Helan Monton al la mirak-la Bildo, ke la Krista Eklezio estas Dia, ke Dio estas en ĝi kaj kun ĝi kaj ke superos ĝin neniaj fortoj de ĉi tiu tero.

Tiu profunda konvinko pri tio, ke la Krista Eklezio estas Dia, rezultas klare el la Dia Evangelio. Kristo starigis la Eklezion, Kristo en la fronto de Eklezio starigis Petron kaj al Petro la Savanto diris: „Vi estas Petro, la Roko, kaj sur tiu roko Mi konstruos mian Eklezion, kaj la pordegoj de la infero ne superfortos ĝin” (Mat 16:18).

Kaj ankoraŭ unu: tiu Dia popolo pilgrimanta al Hela Monto scias, ke ĝia amata Sinjorino, Patrino, Protektantino kaj Reĝino etendas super la Krista Eklezio sian potencan prizorgon. Kaj tiu Dia popolo fidas al sia Patrino.Ŝi neniam ĝin trompis.

Kaj tial tiu Dia popolo de pola tero rapidas al Hela Monto por antaŭ la tuta mondo konfesi sian kredon je Dio, kiu estas Patro, je Jesuo Kristo kaj je la Sankta Spirito kaj je la ĉastega Patrino de Savanto. Kaj ankaŭ je la Eklezio de Dio.

  1. Ke ni havas la animon kaj oni devas ĝin savi.

La kvara helmonta: „mi memoras” koncernas la sen-mortan animon. Ke ni havas la animon, ni ne estas specio de pli alte evoluitaj bestoj, estas en ni la Diaj fajroj de sen-morteco kaj de eterna vivo. Kaj la animon oni devas savi per la honesta vivo kaj bonfarado, ĉar „kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Mat 16:26). Venos iam la vivofino kaj ni lasos ĉion, kion ni havas. Tien, en la transan flankon neniu prenos ion.

 

  1. En la vivopenon

Ni parolis pri la helmontaj renkontiĝoj kun Maria. Tiuj renkontoj estas ĉiam profunde travivataj. Enskribiĝas ankaŭ per la postuloj de la Helmonta Sinjorino. Ŝi ordonas al ni memori pri diversaj aferoj. Kvarobla estas tiu nia „mi memoras” prezentita al la Patrino de Kristo.

Mi memoras:

ke Dio ekzistas;

ke Maria estas kun ni, amas nin kaj helpas al ni;

ke la Eklezio estas Dia kaj superfortos ĝin neniuj malbonaj fortoj de la tero;

ke ni gavas la animon kaj oni devas ĝin savi.

Kun tiu kvarobla: „mi memoras” ni devas iri en la vivopenon. Maria ne forlasos nin. Maria liberigos nin de la malbono. Amen.

Sac. Jozefo Anczarski

                            Marianaj predikoj, p.114; tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony