La eklezio ne rajtas orientiĝi laŭ spirito de la tempo
La eklezio ne povas direktiĝi per tio, kio ĉi-momente estas praktikata, sed ĝi devas heroldi tion, kio estas ĝia tasko. Obĵeto, ke la eklezio ne sekvas nuntempon, estas senbaza kaj senmotiva. La eklezio estos ĉiam „malnov-moda” aŭ „nemoderna”, por ne perfidi Dian vorton, kiu sur la homon efikas kiel „memcerteco, eĉ se kuracanta”.
Jesuo Kristo ankaŭ ne adaptiĝadis al la tempo, sed Li estas supertempa kaj konstante aktuala.