Numero 111 – vintro 2015

La Eklezio de Kristo

Kara junularo!

 

„Mi ne kredas je pastroj, episkopoj, nek je Eklezio – mi kredas nur je Sinjoro Dio”. „Mi ne kredas je pastroj, je Eklezio, ĉar pastroj estas tiaj samaj homoj kiel ĉiuj aliaj”. „Mi ne kredas je Eklezio, ĉar en ĝia historio estas multe da malhelaj kartoj, multaj apostatoj, eĉ papoj…”

Vi aŭdis plurfoje ĉi frazojn el la buŝo de personoj, kiuj havis iajn pretendojn al pastro kaj anoncadis strikon, kaj eble vi mem eldiradis tian frazon?

 

Kio estas Eklezio?

 

Mi demandas vin, kiel vi opinias? Kio estas la kato-lika Eklezio, pri kiu interesiĝas kredantoj kaj nekredantoj? Pri kiu oni parolas kaj skribas, al kiu apartenas pli ol duon-miliardo da homoj?

Mi emas intervjui vin pri Eklezio. Kio estas Eklezio? Hm… tio estas pastroj, episkopoj kaj papo – respondos al mi pluraj. Kio estas Eklezio? – mi demandas junan studen-ton. – Eklezio estas granda organizaĵo kun la sidejo en Ro-mo kaj la papo en fronto. Mi legis pri ĉi tiu temo en gazet-aro… Mi haltigas junan ĵurnaliston kaj demandas lin: – Kio estas Eklezio? – Ĝuste mi skribis pri Eklezio multajn arti-kolojn en unu el ĵurnaloj… mi skribis pri netoleremo, pri politiko de Vatikano, pri malprogresemo, pri procesioj kaj tagokoj de Kristkorpa Festo, kiujn Eklezio antaŭ nelonge aboliciis. Mi opinias, ke ankoraŭ unu aŭ dua kampanjo en gazetaro kaj la problemo de Eklezio fariĝos tute neaktuala. Ion lastatempe oni parolas kaj skribas pri ĉi Koncilio. Estas laŭte pri tio…

Mi iras plu. Mi renkontas du junajn laboristojn. Mi demandas ilin: – Kio estas Eklezio?… Ili multe ekmiris. Unu primokis kaj la alia interrompas al li: – Mi ne konas katekismon, mi ne lernis religion, sed mi memoras tian his-torion el mia infaneco: Unufoje nia patrino malsaniĝis je tifo, malsaniĝis ankaŭ ni infanoj. Tiam venis al ni fratulino, ŝi flegis nin malsanajn, kuiris por ni, frotpurigis, ordigis. Patro laboris, revenadis vespere. Iufoje li demandis tiun fratulinon, kial ŝi tion faras? Kial ŝi penas? Ŝi respondis, ke Kristo kaj la Eklezio ordonas ami unu la alian, helpi kaj sindediĉi… Kaj jen iun tagon la patrino kaj ni infanoj resa-niĝis, kaj tiu fratulino infektiĝis kaj mortis. – De tiu mo-mento mi pensas, ke valoras demandi pri Kristo kaj la Ek-lezio.

Mi renkontas survoje junan profesoron. Mi starigas al li ankaŭ ĉi demandon. – Eklezio – li respondas – tio de-pendas kiel iu rigardas kaj kion volas en ĝi vidi. Oni povas ekstari antaŭ fruktarbo kaj furioziĝi ĉe la vido de falinta unu aŭ dua putrinta pomo. Kaj pro tiu pomo vortataki la tu-tan arbon. Tamen mi estas ravita de tiu grandioza institucio kaj ĝiaj belaj kartoj sur la kampoj de kulturo, klerigo kaj arto. Mi estas fiera, ke mi apartenas al la Eklezio, al kiu apartenis granda sanktulo Aŭgusteno, Francisko, Koper-niko, Neŭtono kaj multaj aliaj, sen diri jam pri multaj aliaj sanktuloj. Cetere en nura 19a jarcento je 432 sciencistoj nur 16 estis ateistoj. Mi estas fiera, ke mi profitas el la samaj sakramentoj, mi partoprenas en la sama mesofero, kiun celebris sankta Johano.

Mi emas demandi plu, sed mi sentas, ke ĉiuj ĉi res-pondoj estas neĝustaj. Kio estas Eklezio? Mi povus res-pondi per la vortoj de Bossuet: „Eklezio estas kunveno de Diaj infanoj, estas legiaro de vivanta Dio, estas Regno kaj ties fortresoj, ties temploj, ties ĉefurbo, sanktejo kaj Lia Tabernaklo”.

 

La esenco de Eklezio

 

„Eklezio estas Korpo de Kristo”. Kiu tion diris? San-kta Paŭlo diras, ke ĉi tiu vero kaŝita estis de eterne ĉe Dio, kaj nun estas revelaciita de Kristo. Ĉu vi scias, kiam kaj kie Li revelaciis ĝin al Paŭlo? Dumvoje al Damasko. Li rajdis por tie persekuti kristanojn. Subite Kristo Sinjoro baris al li la vojon kaj vokas al li: „Saŭlo, Saŭlo, kial vi min perseku-tas?” Kaj je la demando: „Kiu vi estas, ho Sinjoro?” Jesuo diris al li: „Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas”. Ĉu vere Saŭlo persekutis Kriston? Eĉ ne konis Lin. Tiu jam ne vivis, supreniris al la ĉielo. Saŭlo persekutis la Eklezion kaj Kristo diras ĉi tie, ke Lin persekutas. Estas Li kiu suferis. Jes. La Eklezio – tio estas Kristo kaj elaĉetitaj de Li homoj. Ĉar ni devas memori, ke Kristo vivas surtere en trispeca maniero. Li vivis iam en la homa formo kiel historia Kristo – enkarniĝinta Dia Vorto, vivas en Eŭkaristio sub la formo de pano kaj vino, vivas en la mistika Korpo – en Eklezio. „Jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondo” (Mat 28:20).

La Eklezio – tio estas korpo kaj animo. Korpo estas la fideluloj – homoj. Animo estas Kristo Sinjoro. Estas en ĝi la Dia kaj homa elemento. Kaj tial ĝi estas sankta, ĉar estas Dia – devenas de Dio, kaj samtempe neperfekta kaj malforta, ĉar kunmetita el homoj. Estas unu, ĉar unu estas Kristo kaj Li fondis unu Eklezion: „Vi estas Petro, la Ro-ko, kaj sur ĉi tiu roko Mi konstruos mian Eklezion” (Mat 16:18). „Unu estas Korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj (…), unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj” (Efe 4:4-6).

Estas universala, katolika kaj supernacia. Ĉar Kristo verŝis sian sangon por ĉiuj kaj elaĉetis ĉiujn. Kaj Li diris al la apostoloj: „Irante en la tutan mondon, instruu ĉiujn na-ciojn”.

Estas apostola, ĉar datumas de la apostoloj, baziĝas sur ili kvazaŭ sur kolonoj kaj fundamento. Estas viva orga-nismo. Tio estas korpo, kies kapo estas Kristo kaj ni estas membroj, vivaj aŭ malvivaj ĉeloj. En tiu viva organismo cirkulas la sango de Kristo, cirkulas Lia vivo, ĉar estas viva organismo do subiĝas al la samaj naturleĝoj kiel ĉiu organ-ismo: kreskas, disvolviĝas aŭ malsanas kaj senviviĝas. Ĉar esenco de viva organismo estas la vivo, do ankaŭ en la Eklezio esenco estas la disvolviĝo de vivo, de la super-natura, Dia vivo. Tial estas tasko de la Eklezio alkonduki tiun Dian vivon al ĉiuj ĉeloj, tio estas al la fideluloj. Kaj do la ĉefa tasko de la Eklezio estas ne disvastigo de kulturo, de progreso, kaj eĉ ne nutrado de malsatuloj, sed alkon-duko de la Dia vivo al homaj animoj pere de instruado, sakramentoj, per bapto, konfespreno, komunio. La Eklezio ne estas klerikaro, ne estas Vatikano, ne estas donita pastro X aŭ Y. Ne. Tia Eklezio, kian multaj imagas al si, ne estas. Tio estas Kristo vivanta en homaj animoj elaĉetitaj de Li. Se do ni kredas je Dio, je Kristo, ni devas ankaŭ kredi je Lia Eklezio, kaj prefere je Kristo vivanta kaj aganta en sia Eklezio.

Verdire dum jarcentoj la Eklezio ofte alprenis la ruĝ-koloran ornaton de martira sango tiel, ke prizonoj estis tro-plenaj, malakriĝis glavoj kaj malfortiĝis la brakoj de sbiroj. Neunufoje oni ludis por ĝi funebran marŝon. Tamen fine ĉiu el persekutantoj ripetos ĉe sia morto la doloran konfe-son de Juliano la apostato: „Galileano – vi venkis”.

En la tagoj de sanga kanceliero Bismarko aperis en cirkulado stranga ilustraĵo. Meze de ondanta maro sur roko estas videbla Eklezio. Grupo da homoj ĵetetendas dikajn ŝnuregojn. Aliaj kaptas pioĉojn por detrui la rokon kaj la Eklezion. Alvenas al ili satano kaj demandas: „Kion vi fa-ras? vi, stultaj arlekenoj. Ĉu vi volas detrui la Eklezion? Mi jam du mil jarojn kune kun la tuta infero provas tion finfari kaj mi ne sukcesis, kaj vi volas tion efektivigi?”

Kara junularo!

La 21an de septembro 1957 la ondoj de oceano dis-batis kaj dronigis la germanan velŝipon „Pamir”. Preskaŭ ĉiuj junaj maristoj dronis. Sur unu nedifektita boato trovi-ĝis 25 personoj. Du tagojn kaj du noktojn ili luktis kontraŭ tempesto. Forsaviĝis tamen 5 personoj. Kial? Ili mem pli malfrue rakontadis. Dum nokto preterpasis ilin de malprok-sime kelkaj ŝipoj. „Ni vidis iliajn lumojn – ili rakontadis – ni kriis al ili, sed ventego dampis nian vokadon. Tiam, ĉiu-foje kelkaj maristoj elsaltis en akvon kaj naĝis. Ni provis ilin haltigi, sed vane. Ili pensis, ke ili plifrue kaj plifacile saviĝos, kiam ili forlasos la boaton kaj mem naĝos. Bedaŭ-rinde, ĉiuj dronis. Saviĝis nur tiuj, kiuj persistis ĝisfine sur la boato”.

Estas vere, ke la boato de Petro neunufoje ŝanceliĝas dum tempestoj kaj persekutoj. La mondo rigardas kaj aser-tas, ke ĝi konstruitas spite la sciencajn principojn; aŭguras, ke ĝi ne estos kapabla al navigacio, ke ĝi tralasas akvon, ke ĝi ne tenos sin sur supraĵo, ke ĝi disfalos kaj dronos. Do kial ĝi ne dronas? Tial, ke „Dio en ĝi estas”. Tial, ke Kristo ĝin gvidas, kaj la Sankta Spirito estas ĝia potenco

Ŝanĝu do vian opinion, ekrigardu per aliaj okuloj sur ĉi tiun boaton, en kiu ankaŭ vi estas. Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.125, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony