Numero 102 – decembro 2013

La Edikto de Milano (313-2013)

Prelego aŭdigita dum la 66a kongreso de IKUE

 

Kio estas la Edikto de Milano. Ĝi estas Edikto de toleremo, per kiu, la du imperiestroj, Konstanteno de la Okcidenta Romia Imperio kaj Licinjo de la Orienta Romia Imperio, donis al la kristanoj la liberon profesi sian reli-gion. De tiu momento ĉesis la persekutoj kontraŭ la krist-anoj.

Por paroli pri ĉi tiu Edikto, mi startos de Milano, precize de ĝia Katedralo. Rigardante la Katedralon de Milano, ni rimarkas sur ĝia fasado kvin bronzajn pordojn. La unua pordo maldekstre estas nomata “Pordo de la Edikto de Milano”. Ni rigardu ĝin detale.

Ĝia desegno estas disigita en pluraj paneloj kun bronzaj bareliefoj. Ĉe la bazo estas la portretoj de la ses Episkopoj de la diocezo de Milano antaŭ la Edikto (Anathalo, Caius, Castrilianus, Calimerus, Mona kaj Mirocles).

Centre de la supra trabo estas la statuo de la imperi-estro Konstanteno. La du vicoj de la centraj paneloj montras 10 bildojn pri la mortigo de Sanktuloj martirigitaj antaŭ la Edikto, (Nazarus, Celsius, Sebastianus, Victor, Felix, Nabor, Gervasius, Protasius, Sofia kun siaj tri filinoj: Agape, Pistis kaj Elpis). Preskaŭ ĉiuj estis martirig-itaj en Milano ekcepte de Sebastinus mortigita en Romo, sed li estis milanano, kaj Sofia kun siaj tri filinoj, kiu tamen estas iamaniere ligitaj al la nomo de Konstanteno, ĉar li konstruigis en Konstantinopolo la Bazilikon de Sankta Sofia.

La 10 flankaj paneloj montras: sube kvar epizodojn de la vivo antaŭ la Edikto, centre resuman frazon de la Edikto kun la du imperiestroj Konstanteno kaj Licinjo.
En la kvar supraj paneloj estas epizodoj de la vivo post la Edikto.

Ni vidu la du panelojn de la Edikto de Milano. En la maldekstra, flanke de la bildo de Konstanteno, estas la skribaĵo: Renkontiĝinte en Milano, mi Konstanteno Aŭgusto kaj mi Licinjo Aŭgusto juĝis, ke, inter ĉiuj faroj utilaj al la homoj kaj respektemaj al la diaĵo, antaŭ ĉio necesas plenumi ĉi tion: (la skribaĵo daŭras en la dekstra parto, flanke de la bildo de Licinjo) Doni al Kristanoj kaj al ĉiuj plenan liberon, ke ĉiu rajtu praktiki la religion kiun li volas, por ke, kio estas dieca en la ĉiela sidejo, sin turnu al ni kaj al ĉiuj niaj regnanoj pacigita kaj favora. [Edikto 313]

Do, de tiam, ĉesis la persekutoj kontraŭ la kristanoj en la Romia Imperio. Ĉi tiu edikto estas grava, ĉar ĝi sig-nas la komencon de la libereco de la moderna homo. Por kompreni la Edikton de Milano, nomata ankaŭ Edikto de Toleremo aŭ Edikto de Konstanteno, ni devas prikonsideri la tiamajn historiajn cirkonstancojn.

Dudek jaroj antaŭe, en la jaro 293, la imperiestro Diokleciano por pli bone protekti la Romian Imperion disigis ĝin unue en du partoj: la Orienta Imperio, kaj la Okcidenta Imperio kaj poste disigis ĉi tiujn ankoraŭ en aliaj du partoj unu regata de imperiestro nomata aŭgusto kaj la alia de imperiestro nomata cezaro (vic-aŭgusto).

Sume la Romia Imperio estis disigita en kvar tetrark-ejoj. Iliaj ĉefurboj ne estis en la centro, sed sufiĉe prok-simaj al la landlimoj por pli rapide interveni kontraŭ la malamikoj. La aŭgusto de la Orienta imperio estis Diokle-ciano mem kun ĉefurbo Nikomedio, kaj la cezaro estis Galerjo kun ĉefurbo Smirmio. La aŭgusto de la Orienta Imperio estis Massimiano kun ĉefurbo Milano, kaj la cezaro estis Konstanco Kloro (patro de Konstanteno) kun ĉefurbo Aŭgusta Treverorum (Treviri). En la jaro 305 Diokleciano kaj Massimiano abdikis kaj la du cezaroj, Galerjo kaj Konstanco Kloro, iĝis aŭgustoj, kiuj elektis siavice la du novajn cezarojn.

Post la morto de Konstanco Kloro en la jaro 306 kaj de Galerjo (memoru ĉi tiun nomon) en la jaro 311, okazis ĥaoso, por konkeri la regadon unue de la okcidenta kaj poste de la orienta imperioj. Fine en la jaro 312 kun la batalo de Ponto Milvjo apud Romo, Konstanteno venkas kontraŭ Massencio kaj iĝas aŭgusto de la tuta okcidenta imperio. La postan jaron Licinjo iĝas aŭgusto de la tuta orienta imperio, do fine restas nur du imperiestroj.

La batalo de Ponto Milvjo estas fama, ĉar oni rakon-tas ke antaŭ la batalo Konstanteno havis vizion de la signo de Kristo kun la skribo: “Per ĉi tiu signo vi venkos”. Pro tio li metis tiun signon sur la insignoj de sia armeo antaŭ la batalo.

En la jaro 313 por starigi bonajn rilatojn inter la du Imperioj, Konstateno proponas geedziĝon inter sia fratino Konstanca kaj la imperiestro Licinjo. Licinjo akceptis kaj la du imperiestroj renkontiĝis en Milano por la nupto. Dum ĉi tiu renkontiĝo ili proklamis ĉi tiun edikton kaj sendis ĝin al ĉiuj provincestroj.

Verdire ne temis pri vera edikto, sed pri reskripto de la tiel nomata Edikto de Tesaloniko (aŭ de Galerjo) prokla-mata de Galerjo en la jaro 311.

Galerjo estis tre aktiva persekutanto de la kristanoj (li inspiris la grandan persekuton de Diokleciano), sed, kiam li estis mortonta, li komprenis, ke per la persekutoj
li atingis la kontraŭan celon: pro la persekutoj, la nombro de la kristanoj, anstataŭ malkreski, plimultiĝis. Pro tio li, antaŭ morti, haltigis la persekuton kaj proklamis edikton por doni al la kristanoj la rajton konfesi libere sian kredon, sed sub la sola kondiĉo, ke ili preĝu por la imperiestro. En ĉi tiu dekreto li aperas kiel venkito.

Male, Konstanteno, kiu estis la inspirinto de la Edikto de Milano, vidis la oportunecon doni al la kristanoj la plenan liberon. Al la Edikto de Galerjo li aldonis aliajn dispoziciojn. En la dua parto de sia reskripto, li ordonis, ke estu redonataj la havaĵoj konfiskitaj al la Eklezio. La plej multo de ĉi tiuj havaĵoj konsistis el preĝejoj, kunvenejoj aŭ aliaj konstruaĵoj. Sed ĉi tiuj havaĵoj havis novajn propriet-ulojn, pro tio la dekreto deklaras, ke ĉi tiuj devas esti re-pagitaj de la Ŝtata trezorejo.

En la teksto oni ripetas plurfoje, ke la libero ne estas donita nur al la kristanoj, sed ankaŭ al la aliaj, sed oni ne diras, kiuj estas la aliaj. Certe ne la paganoj, ĉar ili jam estis liberaj. La romianoj estis toleremaj pri la religioj de la submetitaj popoloj kaj ankaŭ pri la hebrea religio. Pro tio oni povas subteni, ke la edikto estis precipe por la Krist-anoj. Kial do la kristanoj estis persekutitaj? Komence la kristanismo estis konsiderata kiel sekto de la hebrea religio, ĝi do ne estis religio, pro tio ĝi estis kelkfoje persekutata de kelkaj lokaj guberniestroj. Sed en la tria jarcento, kristan-ismo jam estis disvastiĝinta ekster la hebrea popolo, kaj, aliflanke, la religio de la romianoj iĝis preskaŭ mono-teisma, ĉar ĉe ili superregis la kulto de Jupitero venerata en Romo sur Kapitolo. La penso de la imperiestroj estis: Jupitero ĉiam protektis la Roman Imperion kaj faris ĝin granda, se ni konsentus la kulton de Kristo, Jupitero povus forlasi nin. Sed jam la mortonta Galerjo komprenis, ke Kristo estas tro forta, pro tio la persekutoj estas senutilaj. Konstanteno konstatis, ke li estis venkinta dank’ al Kristo.
En sia parolado okaze de la koncilio de Nicea (jaro 325) li diris: “De kiam mi elektis Kriston, mi ĉiam venkis. Okazis neniu malpliigo de la Romia Imperio, eĉ, dank’ al mia agado, ĝi fartas pli bone ol antaŭe. Mi eliminis ĉiujn miajn konkurantojn kaj reunuigis ilin sub mi, mi redonis la pacon al la imperio, plu ne estas uzurpatoroj, nek intercivitanaj militoj. Ĉi tio montras, ke mi bone elektis, kaj ke ni ne be-zonas Jupiteron, sed Kristo estas la Dio, kiun ni bezonas”.

Fakte Konstanteno en la jaro 324 militas kontraŭ Licinjo, venkas, kaj reunuigas la imperion. (La postan jaron li ordonas la mortigon de Licinjo kaj de liaj famili-anoj).

Sed kio okazis post la Edikto? Vere la imperiestro protektis la novan religion, sed ankaŭ entrudiĝis en ĝiajn aferojn. Ekzemple li kunvokis la Koncilion de Nicea.

Estas rimarkinde, ke en la jaro 380 la imperiestroj Graciano, Valentiniano kaj Teodozio (la Romia Imperio, post Konstanteno estis denove disigita) promulgis la Edik-ton de Tesaloniko, kiu deklaras la kristanan Nicean Kredon oficiala religio de la Imperio, pro tio oni komencas perse-kutojn, ĉi foje kontraŭ arianismo kaj paganismo. Sed tio estas kontraŭ la Edikto de Milano, kiu donis la liberon praktiki sian religion al ĉiuj.

Komenciĝas longa epoko de reciproka entrudiĝo inter politiko kaj religio. Por la Katolika Eklezio, tio daŭris gis la jaro 1871, kiam la novnaskita Itala Regno konkeris kaj nuligis la Papan Ŝtaton. Tio kaŭzis gravan suferon kaj kontrastojn en la kristana mondo, sed, kiel diris Papo Paŭlo VI en 1971 okaze de la centjariĝo de tiu evento, “Ni devas danki la dian providencon por la liberigo de la Papa Ŝtato el ĉiuj teraj zorgoj”.

La Edikto de Milano estigis novan epokon en la vivo de la Eklezio, sed ne forigis la persekutojn.

Oni diras, ke en la lasta jarcento la nombro de la martiroj pro la fido estas multe pli granda ol tiu de la jar-centoj antaŭ la Edikto de Milano. En multaj partoj de nia mondo estas kristanoj, kiuj perdas sian vivon por ne rezigni sian fidon. Sed ankaŭ en nia okcidenta mondo, kies radikoj estas kristanaj, la kristanoj spertas alian formon de martir-igo, estigitan de kulturo kontraŭkristana. Pro tio la kristanoj suferas ekskludon, mokadon, falsajn akuzojn, diskrimina-ciojn. Tio ne devas mirigi nin. Kiel en la tempoj de la Romia Imperio, ni proponas alian Dion, kiu kontraŭstaras la dion de ĉi tiu mondo. Ni memoru la vortojn de Jesuo en la parolado de la ebeno: “Beataj vi estos, kiam oni vin mal-amos, riproĉos kaj malestimos vian nomon kiel malbonan, ĉar vi kredis je la Filo de la homo”, kaj poste li aldonas: “Ve al vi, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi, ĉar tiel same faris viaj patroj al la falsaj profetoj.” Ĉi tiuj vortoj komprenigas al ni, ke ni estas sur la bona vojo kaj tio devas feliĉigi nin.

Por fini, mi volas reveni al la pordo de la katedralo de Milano por montri al vi signifan kuriozaĵon. Mi diris, ke sube estas la portretoj de ses episkopoj de Milano. Ni rigardu tiun de la Episkopo Castrilianus. Li havas sur la genuoj rubandon kun la nomo de la verkisto de la pordo, la skulptisto Arrigo Minerbi kaj poste estas indikitaj du jaroj: 1936 kaj 1947. La unua estas la jaro en kiu oni mendis al li la pordon, la dua estas la jaro en kiu li finis sian laboron. Kial pasis 11 jaroj? Ĉu vere li devis labori 11 jarojn por realigi ĝin? Ne kredeble! La kialo estas, ke li estis hebreo kaj pro la naziaj leĝoj de la jaro 1938 li devis forlasi sian laboron kaj repreni ĝin post la milito.

Ŝajnas ke la verkisto, iom ironie, enskribis la du da-tojn por montri la kontraston inter la Edikto de Toleremo, kies celebron oni mendis al li, kaj maltoleremo de la realo, kiun li mem devis suferi.

Post 1700 jaroj, la Edikto de Toleremo ankoraŭ aten-das sian plenan aplikadon.

Dankon pro via atento. Giovanni DAMINELLI

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony