Numero 117 – somero 2017

Kun Dio per la mano

– La kredo en mia kompreno signifas rigardi la mon-don per la okuloj de Kristo kaj senĉese demandi: kion Vi, Jesuo, farus estante sur mia loko? Dio estas por mi la Kreinto de ĉiu bono kaj belo. Mi travivas kaj perceptas tion en tre simpla maniero. Mi admiras Lin en la kompozicio de suno sur la blua ĉielo, en la beleco de naturo, en la naskiĝo de nova homo, en la bonvolema gesto kaj rideto de prok-simulo, en la sukcesoj de sportistoj, en la eblecoj kaj beleco de la homa korpo, kaj antaŭ ĉio en la amo, kiu fordonas sian vivon por la alia homo.

– Iom devis okazi en mia vivo, por finkompreni la veron: mi estas disĉiplo, Instruisto – Jesuo Kristo, kaj mia vojo estas la atestado pri Kristo krucumita kaj resurektinta.

– Al ĉiuj mi rekomendas Sanktan Antonon el Pado-vo. Li estas fidinda en retrovado de perditaj aĵoj kaj ĉiam ema, por helpi retrovadi perdaĵojn. Ekde konfirmacio mi paŝas kune kun Sankta Rita. Tiam mi ne sciis, ke eĉ tiel malfacile estos iufoje en la vivo, sed hodiaŭ mi perfekte scias, ke bone estas havi la subtenon de tia sanktulino. Mi ne forgesas evidente pri Sankta Johano Paŭlo la Dua kaj Sankta Fratulino Faŭstina, je ilia propetado mi ĉiam povas kalkuli. Sur mia kolo pendas la skapularo de s-ta Miĥaelo Ĉefanĝelo, ĉar „Kiu se ne Dio!”. Mi havas ankaŭ miajn, precipe ŝatatajn fragmentojn de la Sankta Skribo. Tio estas Psalmo 16 kaj la tuta dua ĉapitro de la Saĝeco de Siraĥo, precipe en la nuna tempo helpantaj al mi trovi la spiritan kvietecon.

– Jes, la gepatroj edukis nin en la katolika kredo. Ĝis hodiaŭ ni sukcesas kune ariĝi hejme por preĝado. Tamen mi pensas, ke la personan rilaton kun Dio formadas en ni la travivaĵoj kaj preĝado.

– Estas multaj belaj kred-atestoj prezentataj fare de sportistoj kaj tio estas tre edifa. Impona estas en tio ankaŭ la atribuo, ke la mondo estas en la manoj de Dio kaj tio, kion atingas homo, estas la donaco de liaj talento, fortoj kaj sano ricevitaj ĝuste de la Kreinto. Almenaŭ tio, kion mi ĝuste parolas… Mi volus, ke ĝi havu la resonon, ke kie Dio estas sur la unua loko, tie ĉio estas sur la ĝusta loko, kaj la sporto ankaŭ.

– Mi pensas, ke kvintesenco de ĉio ĉi, kion donas al mi la sporto, kurado, estas simple la laboro pri si mem. La sporto jen estas disciplino, abnegacio, venkoj kaj malven-koj, kaj grandioza leciono de karaktero.

– Ĉiu tempospaco estas bona, por admiri la belecon de Dia lando, kvankam la plej bona estas ĉi tiu en la koro. Tamen se kuradi, do sur montaro: ĉu Himalajo, Tatroj, ĉu mia Insula Beskido. Ne estas sekreto, tiam tiu naturhumoro estas pli inspirita aŭ sentivigita. Mi pensas, ke la silento de tiuj lokoj aldone ankoraŭ harmonias kun tio, kion ĉiutage la homo bezonas.

 

Sylwia Jaśkowiec – la reprezentantino de Pollando, medalistino de la monda ĉempionado pri skikurado.

Fragmento de intervjuo donita al redaktoro Piotr Skrobisz,

enpaĝigita en la taggazeto Nasz Dziennik merkrede,

la 22-an de marto 2017, paĝo 22.

 

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony