Numero 110 – aŭtuno 2015

Kulto de la Doloranta Dipatrino en Valburgo*

*Valburgo – urbo en suda Pollando

La 3an de majo 2010 Doloranta Dipatrino, nomita la Valburga Sinjorino, estis oficiale proklamita patronino de urbo. La 15an de septembro 2010 okazis unuaj historiaj so-lenaĵoj omaĝe al Patronino de la urbo Valburgo, en la tago, en kiu la Katolika Eklezio memorigas Dolorantan Dipatri-non.

Kun la mirakla statueto de Valburgo ligitas legendo, kiun iam animzorgantoj rakontadis dum dimanĉaj Mesoj celebrataj en la malgranda preĝejeto je la 12a horo, desti-nitaj por la plej juna infanaro. De tiu tempo forpasis pli ol 30 jaroj. La infanoj, kiuj frekventis la Mesojn, jam iĝis kvardekjaraj. Malmultaj el ili memoras la legendon, kaj ĝi estas belega. Ĝi rakontas pri iu kavaliro mirakle forsavita de neevitebla morto. Valoras ĝin rememori.

Tio okazis en la 12a jarcento. Iu 17-jara orfo Maceo, post la morto de parencoj, ekloĝis proksime al la cisterci-ana klostro. Li amikiĝis kun la monaĥo Jozefo. Ĉe lia scio, opato de la klostro konfidis al li mision surĉevale rajdi al Henrikovo, por enmanigi iun valoran leteron.

Dum ripozo en arbaro Maceo havis sonĝon, en kiu kelkaj armitaj rajdistoj atakis pilgrimanton. Neatendite tre forta vento kaj blindiga lumo fortimigis la atakantojn. En la lumo aperis bildo de Mirinda Sinjorino kun la ĉagrena viz-aĝo, kiu premis al sia brusto la senvivan viron. Ĉi tiun son-ĝon Maceo traktis kiel nekutiman, ekmemoris ĝin kaj migris plu.

 

(Ger. Waldenburg, Pol. Wałbrzych)

Li ne rimarkis, ke de kelka tempo iu sekvas lin. Ĉir-kaŭ tagmezo la junulo haltis por ripozi. Li kuŝiĝis sub arbo kaj ekdormis. Nelonge li povis dormi, ĉar lian ĉevalon ri-markis lupo kaj proksimiĝis al ĝi. Maceo tuj leviĝis kaj for-timigis la entrudulon, sekve ekvojaĝis plu. Kiam la vespero alproksimiĝis, okazis io neatendita.

La sonĝo iĝis la surpriza realo. Subite armitaj rajdis-toj atakis la junulon. Ripetiĝis bildo de la sonĝo – vento kaj la blindiga lumo. Radioj frapis atakintojn, sed evitis la jun-ulon. Subite li ekvidis Mirindan Sinjorinon premantan al koro la nevivan junan viron. Li ekvidis, ke el okuloj de la Sinjorino elfluis larmo, kaj kiam ĝi falis la teron, ĉio for-pereis, la vento trankviliĝis, la lumo malaperis. La agresan-toj denove atakis Maceon, vundis lin, sed venis kun helpo la monaĥo Jozefo kaj defendis lin. Kiam Maceo rakontis pri sia sonĝo, ili ambaŭ ekkomprenis, ke la belega sinjorino kun neviva viro, tio estis la Doloranta Dipatrino kun Kristo kaj ke al Ŝi ili ŝuldas dankon por savo.

En la loko kie falis larmo de la Dipatrino, ekŝprucis fonto. La savita kavaliro Maceo pro dankemo ĉe la fonto lokis statueton de Ŝi kaj kune kun la monaĥo Jozefo kons-truis lignan preĝejeton, en kiu ariĝas ĉiam pli multe da pil-grimantoj. Tia estis komenco de la nuna preĝejeto omaĝe al la Doloranta Dipatrino kaj ankaŭ komenco de la urbo kiu tiam kiel setlejo nombris 200 personojn.

Nuntempe la preĝejeto havas alian aspekton. Ĝi estas barokstila, konstruita el ŝtono kaj briko, stukita, kovrita per ceramika tegmento. En la belega ĉefaltaro troviĝas la goti-ka skulptaĵo (92 cm alta, 43 cm larĝa) farita el tilia ligno – la ‘Pieta’. Verŝajne ĝi devenas de la 14a jarcento. Dum jar-centoj ĝi estis kultata kaj honorata. Malantaŭ altaro restis ĝis hodiaŭ la puto, sed jam sen akvo, ĉar la fonto malaperis kaŭze de karbominejaj agadoj.

Konklude la kulto de Doloranta Dipatrino havas ri-ĉan historion. Ĉiuj poloj, kaj en la 12a jarcento kaj nun-tempe, venantaj tien el Pollando kaj el eksterlando, bonege scias, ke por ili ne ekzistas pli grandioza amo ol tiu, kiu gvidas de propra koro al la koro de Maria. Rigardante Ŝiajn ĉagrenajn okulojn, kun granda fido ĉiuj sekvas/imitas Ŝin, por ke la poemo de la surtera vivo finiĝu ĉe Ŝi en la ĉielo.

Ĉiujare la Tago de Doloranta Dipatrino estas solene festata. Partoprenas ĝin ĉiuj urbaj paroĥoj. Antaŭas ĝin la 9-taga spirita preparo. Estas organizata la preĝado en gru-poj, ankaŭ noktaj preĝvigladoj. Oni preĝas la sanktan roza-rion, litanion aŭ kantas honore al Maria. Dum la ĉefa festo okazas ankaŭ la solena procesio kun statueto tra la urbo-stratoj. Ĉiun unuan sabaton de la monato la honorantoj de Maria ariĝas por honori la Senmakulan Koron de Maria. Krome en ĉiu sabato je la 8a matene celebratas la Meso.

 

Konfidopreĝo al Doloranta Dipatrino,

Patronino de Valburgo

(por privata recito)

Patrino Suferanta, dum jarcentoj kultata en Valburga Komunumo, Patrino de nia Savanto! Al Via protekto kaj mizerikordo mi konfidas mian korpon kaj animon nun kaj precipe en la horo de mia morto. En Viajn manojn mi transdonas ĉiujn suferojn kaj ĝojojn, ĉiujn penojn, malfaci-lojn, dolorojn kaj tutan mian vivon. Mi deziras agi ĉiam laŭ volo de Via Filo, kaj kun Via helpo konstruadi Lian Reg-non en mia familio, en laborejo kaj en la tuta socio.

Ho Doloranta Dipatrino, preĝu por nia urbo kaj por nia Patrujo!                                              Helena Stosio

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony