Numero 120 – printempo 2018

Kristanoj savitaj fare de leonoj

Tio estas absolute nekutima, kiajn metodojn povas uzi Dio, por savi siajn servantojn. En la Paska Dimanĉo la pastoro Paŭlo Ciniraj, direktoro de la organizaĵo  Biblio por Proksima Oriento kune kun aliaj kristanoj estis savita el morto fare de leonoj.

La pastoro kune kun la grupo da kristanoj estis atak-ita de la armitaj islamanoj, kiuj volis mortigi ilin. Tamen, kiam fariĝis jam vere drame, islamanoj forkuris vidante tri atakantajn ilin leonojn.

– Mia resurektinta Sinjoro Jesuo Kristo denove savis mian vivon – skribis la pastoro Paŭlo Ciniraj.

– Mi laŭdegas kaj dankas al Dio por Lia eldirita graco – li aldonis. Tuta situacio estis efektive eksterordi-nara. Kristanoj troviĝis en la domo, kiun atakis islamanoj. Ili havis neniajn ŝancojn, do la pastoro petis ilin, ke ili komencu preĝi. Kaj kiam jam la morto minacis ilin, Dio elaŭdis ilian preĝon. Subite, absolute neatendite el arbustoj elsaltis leonoj. Unu el ili kaptis iun el atakantoj je nuko. Kiam la islamanoj komencis sin defendi, ekatakis ilin laŭ-vicaj leonoj. La islamanoj forkuris do, kaj la leonoj retiriĝis al arbaro. La tuta situacio estas des pli surpriza, ke, kiel substrekas la pastoro, oni scias nenion pri tio, ke en tiu arbaro efektive vivus leonoj.

La pastoro Ciniraj rakontas ankaŭ pri tio, ke en liaj komunumoj nur en la lasta tempo estis baptitaj pli ol tri mil estintaj muzulmanoj.

– Dio permesis al mi bapti ĉi-tempe multajn homojn – li aldonas.                (MICHAEL, majo-junio-julio 2017, paĝo 19)                                         Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony