Numero 112 – printempo 2016

KREDO

Je la fino de la 70-aj jaroj enkadre de la studenta kultura interŝanĝo mi venis kun koncertoj al Finnlando. Dimanĉe la tuta ensemblo venis al proksima preĝejo. Post nia alveno la frekvenco en ĉi preĝejo kreskis je cent pro-centoj kaj la meznombro de aĝo malaltiĝis je kelkdek jaroj! Pastro tuj rimarkis nin, kaj kiam li eksciis, „who we are” – petis pri akompano al kelkaj kantoj. Feliĉe la basa gitar-ludanto iome pianludis, trafrotis per maniko la polvokov-ritan klavaron de orgeno, okulumis en eksponitajn finnajn notojn kaj ekludis…

Neniam mi forgesos la rideton de feliĉo survizaĝe de la sacerdoto kaj larmojn de kortuŝo en la okuloj de kelkaj oldulinoj provantaj sekvi per kantado post la orgena ludo (la emociita per sia rolo Ĉeslavo ludis dufoje tro rapide). Post jaroj la preĝejo denove pleniĝis per muziko. Kaj re-viviĝis!

Post la Sankta Meso la sacerdoto invitis al parokestr-ejo ĉiujn fidelulojn – por kafumi kaj kukumi (en Pollando post la solena meso tio prefere neeblus). Kaj li rakontis al ni pri sia animzorga laboro. La brava pastro mem rond-vojaĝis la kvar malproksimajn parokojn, celebrante rotacie (unufoje monate) mesojn en ĉiam pli senhomiĝantaj preĝ-ejoj. Kun malĝojo li konstatis, ke kiam formortos lastaj maljunulinoj en ĉi paroko, lia misio finiĝos. Demandita, kial tiel okazas, li senhezite respondis, ke kaŭze de troa toleremo. La mallaŭta koncesio pri divorcoj, akceptado de samseksemeco, forĵetado de rigoreca respektado de Deka-logo kaj similaj rabatoj ne plimultigis al la okcidenta Ekle-zio fidelulojn, tute kontraŭe. Kiam ne ekzistas la klaraj malpermesoj kaj ordonoj de konduto, religio iĝas al homoj senbezona.

Pasis preskaŭ kvar jardekoj. Dum ĉi tempo miloj da eŭropaj preĝejoj estis ŝlositaj aŭ ŝanĝitaj je muzeoj, art-galerioj, dancejoj, moskeoj. Blanka Eŭropo volviĝas, mo-rale kaj demografie naniĝas. Ĝi perdis la instinkton de tran-sdaŭro.

Dum centoj da jaroj la Dekalogo formadis ĉi tie la optimajn normojn de humaneco (kion asertas eĉ ateistoj). Tio fruktis per unikaĵaj, amoplenaj familiaj ligoj, certigadis sekurecon kaj la dignan vivon al plej malfortaj: virinoj, in-fanoj, olduloj. Defende al ĉi tiu mondo ni pereadis, por ĝi ni venkadis. Hodiaŭ, kiam mankis en ĝi valoroj, ni subiĝas senbatale al islamaj fanatikuloj.

La ekzemplo de Francio anoncas la finon de nia civi-lizacio. En la kruela kaj senindulga mondo de ŝariato ne estos jam la loko por gendero, nek por kisado virinojn je ŝiaj manoj. Kia Dio, tiaj kutimoj. Kaj nur nepojn kompatu ni.

Lech Makowiecki

La famkonata pola komponisto, muzikisto kaj kantisto.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

(El: wSieci, 23-29 novembro, paĝo 68)

 

*

La homo ne povas kompreni sin mem sen Dio,

ne povas realigi sin mem sen Dio.

 

Nur Dio estas la lasta apogo por ĉiuj valoroj,

nur Dio donas la lastan sencon al nia homa ekzistado.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony